Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?

— al Cherpillod, MacGill kaj McRoy

Cherpillod prezentis la supersignitajn literojn de Esperanto kiel simplan similaĵon al tiuj de aliaj lingvoj, volante rifuzi per tiu ĉi argumento ĉian intencon pri la anstataŭigo de la (duoble) ses supersignitaj literoj de la esperanta alfabeto, kiuj cetere estas absolute malinternaciaj (ĉar ekzistas verŝajne en neniu alia lingvo!) kaj kies tajpo, preso, printo, telesendado signifas problemojn, kostojn, tempon aŭ fiaskon dekomence, surprize eĉ en nia erao de elektronika telekomunikado. Do se aliaj lingvoj ne kaŭzas al siaj parolantoj “suferon”, “kapdoloron” aŭ senton esti “en la fundo de l’ mizero” pro la propraj supersignitaj literoj, Cherpillod “denove faras la demandon: Pro kiu diabla kaŭzo la afero estus malsama en Esperanto?”

Vere: Kial la alfabeto de Esperanto konsistu nur el la “Internacia 26” (la 26 sensupersignaj, absolute internacie uzataj literoj de la “anglatina” alfabeto = klasika latina + w), se ĉiu nacio uzas super-, sub- kaj trasignojn? (Escepte de “nur” la angla kaj — kiel el la artikoleto de MacGill ni eksciis — 34 aliaj lingvoj, eĉ grandaj kiel la indonezia (en Indonezio), la tagaloga kaj la visajana (en la Filipinoj) kaj la svahila (en Orienta Afriko)).

Vere, ni povas plu demandi laŭ la stilo de Cherpillod: Pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto fonemikan alfabeton, se neniu alia havas? Pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto simplegan gramatikon, se neniu alia havas? Pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto simplan afikso-sistemon, se neniu alia havas? Pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto tiel altproporcie internacian vortostokon, se neniu alia havas (tiagrade)? Pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto nur unu regulon pri akcentado? Kaj entute: Pro kiu diabla kaŭzo estu Esperanto pli simpla ol la aliaj lingvoj? Pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto pli altirajn propraĵojn ol la aliaj lingvoj?

Ĉu do fari ŝanĝojn? Ĉiuj vivantaj lingvoj pli kaj pli simpliĝis, kaj spontanee, kaj laŭplane, dum sia historio, tamen ne perdante siajn valorojn, eĉ.

Ĉu nur Esperanto ne havas la rajton eĉ pli simpliĝi? Sensignifa ŝanĝo de ĝia alfabeto rezultus en granda plifaciligo de ĝia publikigo. Kial sensignifa? Ĉar la supersignitaj literoj konsistigas nur 2,36 elcentojn de averaĝa teksto. Inter 42 literoj ni trovas averaĝe nur unu supersignitan. La plej ofta, ĝ, aperas en averaĝa teksto unufoje inter 151 literoj. Ĝia majuskla varianto, Ĝ, nur unufoje inter 2941 literoj. Tio praktike ne influas la estetikon de la teksto, sed grave malhelpas nin, ĉar se estas nur unu, ja tamen ni devas zorgi pri ties preso, printo, telesendo, telericevo.

Ideoj pri ŝanĝoj abundas. Mi mem konas ĝis hodiaŭ 73 diversajn proponojn pri nova alfabeto. Unuj proponas ŝanĝojn laŭplaĉe — kaj fakte: senresponse — eltrovitajn sen kia ajn serioza argumentado; aliaj havas ideojn, surbaze de kiuj ili ordonus alian sonon eĉ al kelkaj sensupersignaj literoj kiuj enestas en la Fundamento (i estu j, j estu ĝ, c estu k, z estu s, h havu kvin rolojn, sama litero signifu du diversajn sonojn ...), kvankam tiuj kaŭzas nenian skribproblemon.

McRoy raportis pri sinjoro, kiu eltrovis kvin alfabetojn (kiuj feliĉe eĉ laŭ li mem ne estas kontentigaj), ktp.

Tiun aferon devus pridiskuti en zorge organizitaj konferencoj saĝaj fakuloj, nek blindfundament(al)istoj, nek ideofabrikantoj, kiuj science kaj sobre volas zorgi pri la futuro de Esperanto, ke ĝi estu pli altira, sed ne konfuza, kaj ĝi perdu nenion el siaj kulturaj atingoj, eĉ el ĝiaj fonemoj.

HASZPRA Ottó

Noto de la redaktoro: Per tiu ĉi ni fermas la tiuteman diskuton.