Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

LITOVIO

Mizera statistiko

Preskaŭ 30 % de la litova popolo konsideras sin aŭ malriĉega aŭ simple malriĉa, laŭ lastatempa enketo. Neniu konsideras sin riĉa, nur 1,5 % riĉeta – ĝenerale oni konsideras sin ie en la mezo inter riĉeco kaj malriĉeco. Nur 6,3 % opinias, ke la vivo iel boniĝis; tamen por pli ol triono la vivo malboniĝis. La enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj; mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj. Sed por eĉ mezbone vivi necesas monata enspezo de 188 dolaroj. Pro tio litovoj sentas sin malriĉaj kaj nekontentaj.

LAST