Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KOTA AKVO

Konstanten Krysakov

La kafo en la stacidoma bufedo estis aĉa, samkiel la buterpano kun malfreŝa fromaĝo. Li naŭze fintrinkis lastan kafgluton kaj foriris el la bufedejo. Ĝis la ekiro de lia trajno estis ankoraŭ tridek minutoj, kaj li ne volis tiom frue eniri vagonon. Kun kapdoloro li promenis tien kaj reen laŭ la kajo. Kapdoloro aperadis ĉiam kiam li estis sola kaj devis ion atendi. Estis iu pezega ŝarĝo en la tempioj, kiu dormigis lin, aŭ, se mankis eblecoj por dormi — simple turmentis lin dum longa tempo.

Finfine horloĝo montris ke restas kvin minutoj. Li venis al sia vagono, montris bileton, diris al la pola vagonservisto “dankon” ukrainlingve (la polan li tute ne regis) kaj eniris sian kupeon. Oficaj aferoj devigis lin vojaĝi al Varsovio. Li havis multajn aferojn hejme, sed parte li ĝojis pro la vojaĝo — li tre ŝatis ripozi en trajnoj. Li ŝatis la odoron de longdistancaj trajnoj, la unutagan freŝecon de vagonaj littolaĵoj, la bruon de radoj. Dormado dum tiaj vojaĝoj ĉiam por li estis plej profunda.

La trajno ekveturis. Post dek kvin minutoj li jam kuŝis, legante libron. Feliĉe neniu krom li estis en la kupeo, kaj li ĝuis plenan solecon. Baldaŭ li eksentis dormemon, malgraŭ ke estis nur kvarono post la sesa vespere. Kion fari — kapdoloro daŭre ĉeestis. Plezure li fermis la libron, malŝaltis la lumon kaj ekdormis ..........

Li vekiĝis. Lian bruston kunpremis iu stranga, malklara, nur ĝermanta deziro. Li kuŝis senmove kelkajn minutojn, provante aŭdi sian internon. Sed ĝi, la interno, nur reeĥis per iuj obtuzaj sonoj, kaj inter ili ne eblis distingi ion certan.

Ankoraŭ ne sciante ion pri la naskiĝanta torento de sentoj, li eliris el la kupeo. La trajno estis alvenanta al iu urbo. Li atente rigardis al la stacidomejo. Estis urbo kie la trajno devis stari plej longan tempon — ĉirkaŭ duonhoron. Post la halto li eliris al la kajo. Tie regis humida vento, tro varma por komenco de decembro. Estis profunda nokto, neniu krom li kaj policistoj troviĝis sur la kajo. Li pensis: “Kio, diable, okazas?” Tamen jam klaris por li kio okazas. Laca ina voĉo ekfluis el stacidomaj amplifiloj: “Trajno numero NN restartos je la kvara kaj dudek kvin”. Li rigardis horloĝon — ankoraŭ dudek minutoj. Li decidis iom esplori la ĉirkaŭaĵojn, kaj eniris la stacidomejon. Nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis. Ĉio estis regata de marmor-kahela silento. Li oscedis kaj jam ekintencis foriri dormi, sed la pordo subite knaris, malfermiĝis kaj enlasis iun homon. Li pigre sin demandis: “Ĉu virino?... Jes ... Interese, kion ŝi volas ... Ŝajnas ke dum la sekvaj du horoj neniu trajno estos, do ŝi strebas al ĉi tiu. Hm ... Bela, sed ne por mi”. Li turniĝis dorse al la kasejoj kaj al la proksimiĝanta virino, kaj ekmarŝis. Sed kiam li preskaŭ eliris, liajn orelojn atingis vortoj de la virino:

— Ĉu vere mankas?... (Evidente ke ŝi aŭskultis respondon de la biletvendisto.) Sed kiam mi povos preni la sekvan trajnon? Nur tagmeze ... Ege domaĝe ...

Li senhezite eliris, pensante: “Jen do ... Iu malriĉulino volas trafi la trajnon ... Bonŝance mi ne estis tre proksima, alikaze mi devintus proponi al ŝi monhelpon... Mi ja farus, sed ŝi komencus nei, kaj mi abomenegas tiujn ĝentilajn firifuzojn; poste ŝi postulus mian adreson por iam resendi al mi la monon ... Tede, banale kaj naŭze.”

Intertempe li revenis al sia vagono. Li staris apude, kaj repripensis ĉi tiun etan okazaĵon. Li rigardis al la pordo el kiu li eliris. Li kvazaŭ atendis ion. Kaj li tute ne miris kiam la pordo denove malfermiĝis, kaj la virino surpaŝis la kajon. Sur la tuta kajo troviĝis nur du lanternoj, kaj ŝi ekiris meze inter ili. Ŝia ombro dum la marŝado fantome pligrandiĝis, kaj li sorĉite rigardis al la ombro. Ŝiaj kalkanumetoj frapetis la asfalton.

Ŝi iris rekte al li.

Ŝi venis al li.

Li fulmrapide pensis: “Gracia... Svelta...” Nenion plian li kapablis konscii tiusekunde.

— Ĉu mi povas helpi vin, estimata sinjorino? — li prononcis kaj teruriĝis: kian banalegaĵon li diris?

Sed la virino respondis per ekscitita kontralta voĉo:

— Jes ... Mi havas problemon ... eble stultan.

— Vi povas disponi pri mi laŭ via bontrovo — lia lango funkciis sendepende de li.

— Dankon. Vere stulte. Mi bezonas trafi Varsovion hodiaŭ matene ĉar mi havas gravan renkontiĝon ... Sed ...

— Ĉu ne sufiĉas al vi la mono? — kiel eblis plej ĝentile kaj delikate li demandis, iom timante ŝian reagon. Sed ŝi tute senofende diris:

— Tute ne ... Eĉ pli stulte: mankas kuŝlokoj en virinaj kupeoj, kaj en ĉi trajno forestas sidaj lokoj ĉar ĝi estas nokta, kaj nur preteriras ĉi tiun urbon — ŝi parolis rapide, kvazaŭ sentante iun neklarigeblan kulpon. Certe oni ne vendis al mi lokon en vira kupeo. Mi vidas ke vi estas tre deca kaj afabla homo. Estas mia sola ŝanco ... Ĉu vi eble bonvolos ... Mi tute ne ĝenos vin, vi povos dormi aŭ ne dormi — mi nur sidos sur seĝo kaj neniel malhelpos vin ...

Li staris dum tridek sekundoj sen respondi, sed liaj pensoj ne estis atingeblaj. Li ne kredis ke ŝi petas lin pri TIA afero. Li ne kredis ke li estos proksima al ŝi kvin horojn ... Li staris kaj rigardis en ŝiajn okulojn, kie respeguliĝis nokta vento kaj volupta lumo de lanterno.

— Ĉu vi ne konsentas? — ŝi demandis malkuraĝe.

— Aĥ, pardonu, mi enpensiĝis tro profunde ... Certe, certe jes ... Kaj eĉ ne pensu, mi ne lasos vin sidi sur la seĝo, ĉar sur ĝi eĉ eta infano fartus maloportune. Ĉu vi estas el ĉi tiu urbo?

— Ne, mi alvenis ĉi tien vespere per alia trajno ... Mi estas tiom laca ...

— Vi dormos sur mia lito, mi parolos kun vagonservisto kaj li ŝanĝos la tolaĵon ...

— Sed kio pri vi mem?

— Ne gravas, mi sufiĉe dormis jam.

— Dankon ... Sed ĉu vi certas ke tio eblas?

— Jes ja. Mi vidas ke vi bezonas ripozi!

— Mi certe repagos ... — ŝi diris, sed li faris tiom kruelan mienon (duonŝerce), ke ŝi silentiĝis kaj sekvis lin, danke rigardinte rekte en liajn okulojn.

Ili eniris. Li tuj iris al vagonservisto, iom pagis al li, kaj li tuj ŝanĝis la litan tolaĵon. Li diris al ŝi:

— Bonan ripozon! Tridek minutojn antaŭ la alveno mi frapos la pordon por veki vin.

Ŝi denove provis protesti, sed li firme fermis la kupean pordon, denove dirinte “Bonan ripozon”.

Post la preskaŭ neperceptebla puŝeto de vagono, signifanta ke la trajno reekiris, li denove iris al vagonservisto, petis de li kafon, kaj senhaste eltrinkis plenan tason, starante ĉe vagona fenestro kaj tenante la tason enmane. Pensoj forestis. Nur troviĝis iu nekaptebla, intuicie atendata antaŭsento de io ... io ...

Li mergiĝis en subkonscian lagon de emocioj. Li rigardis al preterflugantaj arboj, neĝoj, etaj stacioj, tute ne vidante ilin. Li mekanike frotis la vitron per unu fingro, kaj en tiu movo koncentriĝis ĉiuj liaj fortoj.

Liaj emocioj troplenigis lin. Li redonis la tason al la vagonservisto, kaj ekiris al sia pordo. La vagonservisto postrigardis lin, ruze ridetante kaj pensante: “Interese, kion li fakte atendas?”

Li venis al la pordo. Se ĝi estus ŝlosita, li ege surpriziĝus. Tamen la pordo glate malfermiĝis. Li milde eniris. Ŝi ŝaltis lampeton super la lito.

— Ĉu vi dormas? — li demandis flustre.

— Certe ne, — same flustre ŝi respondis.

Li atente sidiĝis apud ŝi. Ŝi leviĝis. Li diris:

— Espereble mi ne ĝenis vin?

— Ne, — ŝi eĉ ne diris tion, sed elspiris aeron, kaj el tio rezultiĝis la vorto.

Li malŝaltis la lampon. Subita tenebro kovris ilin. Ŝi senesperpasie brakumis lin ...

Ene de sentoplena uragano tempo estis plej malgrava ero. Tamen ĝi ekzistas ... Sen imago pri kiom da minutoj? horoj? pasis li rigardis la horloĝon.

— Post kvindek minutoj ni alvenos.

— Bone ... — ŝi diris, kaj feble aldonis — Bonvolu eliri ... Mi devas reordigi min.

Li eliris en la vagonan koridoron. Aŭdinte frapon de la pordo, el sia kupeo aperis kapo de la vagonservisto, demandante:

— Ĉu kafon?

— Jes, bonvolu ...

— Post unu minuto, — afable reeĥis la servisto, kaj eĉ pli rapide — post duonminuto — li donis al sia pala pasaĝero kafotason.

— Dankon... — indiferente kaj senemocie li diris.

— Kia virino! Ĉu? — ruze palpebrumante la vagonservisto demandis.

— Silentu, mi petegas — mallaŭte, sed furioze li ĝemis.

La vagonservisto kompreneme jesis kaj foriris, kvazaŭ tuj forvaporiĝinte el lia memoro.

Post iom da tempo ankaŭ ŝi eliris. Nun ili ambaŭ staris unu apud la alia, kaj silentis. Li pensis ke ili staros tiel ĝis la alveno, sed ŝi komencis paroli. Ŝi komencis mallaŭte, sed poste ŝi pli kaj pli flamiĝis, kaj la lastajn vortojn ŝi preskaŭ kriis.

— Vi certe interesiĝas pri tio, kun kiu mi renkontiĝos en Varsovio. (Fakte li vere ege scivolemis pri tio.) Do, mi diros ... Kun mia amato. Sed estos peza rendevuo. Peza, ĉar mi iniciatis nian disiĝon antaŭ kelkaj monatoj. Ni disiĝis, sed li plu amis min. Kaj amas, kaj li volontege denove rekuniĝus kun mi, sed lia fiereco ne permesas akcepti min sen pardonpetoj. Vi povas diri — kia problemo? Tamen mia fiereco ne permesas al mi pardonpeti de iu. Speciale ĉi-okaze, ĉar mi ne kulpis pri nia disiĝo ... Jes, mi iniciatis ĝin, sed tio okazis ĉar mi estis trompita de alia viro. Do, tial mi ne sentas min kulpa antaŭ li, antaŭ mia amato. Vi vidas, ke la historio estas neimageble triviala. Sed kiam vi travivas ion tian, tiam ĉio okazinta ne vere ŝajnas al vi banala. Mi renkontiĝos kun li en Varsovio, en la urbo kiu donis al ni amon kaj iom efemeran feliĉon. Ni konatiĝis en iu kafejo centre de la urbo. Estis sunsubiro. La horizonto estis vermiljona, fajre-ruĝa, incendie-rufa. Denove — kiom kutime, tradicie, neoriginale, ĉu?... Sed tio banalas kiam vi legas aŭ aŭdas tion, sed se vi mem vidas tian ĉielon, vi ne pensas ke vi jam ie legis pri samkolora firmamento ... Vi simple ĝuas ĝin. Li sidis ĉe apuda tablo, kaj senintermite rigardis preter mi ... Li ne rimarkis min, sed mi — lin rimarkis. Ĉirkaŭ ni estis fabela cigansomera Varsovio, sed mi jen sentis min vintre pro la timo ke eble ni ne konatiĝos, jen — mi ŝvitegis pro streĉo kiam li estis ĵetanta al mi sian distriĝeman rigardon ... Fine mi senesperiĝis ekkoni lin, kaj stariĝis por foriri. Sed tiam li treege milde, neatendite ekparolis al mi ...

Li timis eĉ spiri, ĉar la historio sorĉe strangolis lin.

— Sed — ŝi krude ekridis, — mi ne plu rakontu kion li diris, kaj kio sekvis. Ĉar tio estas tro dolora. Vi iom imagas kiamaniere ni disiĝis. Jes, estis tute stulte, sed oni komprenigis ke mi ne bezonas lin, malgraŭ ke mi fakte terure bezonis ... Do, sekvis neeviteblaj rutinaĵoj — longaj paroladoj, seniluziiĝoj, doloroj, malesperoj... Mi foriris el la urbo, ekloĝis en alia lando; dank’al mia profesio mi ne havas problemojn translokiĝi. Sed mi provis neniigi, renversi la neoponeblan regulon de la vivo: ne eblas forgesi neforgeseblan. Li estis mia neforgesebla obsedo. Monatojn mi vivis en iu nebulo, nenion komprenante pri tio, kio okazas en la vivo min ĉirkaŭanta. La vivo similis la hodiaŭan matenon — io neklara, malserena duonblizardo. Sed ankaŭ tio ne estas interesa ...

Postfenestre aperis la kajo de la varsovia ĉefstacidomo. Kelkajn sekundojn poste la trajno haltis. Sed ĝuste tiumomente ŝi daŭrigis ege laŭte, kvazaŭ ne vidante la alvenon.

— Kaj nun mi, hontante, iras al li. Kaj kion mi faris? Hazardo, misfortuno, malbonŝanco kunigis min kaj vin por kelkaj horoj. Sed ne pensu ke mi havis iujn sentojn al vi. Tute ne! Mi deziris nur trovi forgeson kun vi, ĉar plej teruras la tempo ĵus antaŭ io atendata. Sed mi ne trovis ĝin, la sopiratan forgeson. Mi simple uzis vin, samkiel mi mem estis uzata de aliaj. Mi ne kompatas vin. Kaj vi ne kompatu min. La linioj de niaj vivoj interplektiĝis por momento, sed tuj displektiĝos. Eble ni iam denove renkontiĝos, kvankam mi ne ŝatus tion. Sed la mondo estas, bedaŭrinde, malvasta. Mi nun diras iun deliraĵon ... Adiaŭ!

Ŝi kaptis sian sakon kaj rapide impete elkuris el la vagono.

Ankaŭ li prenis sian tekon, kaj lante elvagoniĝis. La animo morte malplenis. Troviĝante en la sama stato li trairis la stacidomejon, venis al la urbo kaj ekpromenis, direktiĝante li mem ne sciis kien.

Subite li rekonsciiĝis sur iu ponto. La kapon penetris ideo: “Se ekzistas tiom forta animo, do ĉu mi rajtas...”

Kaj li, kun teruriĝinta grimaco, supergrimpis la barieron kaj horore salutis la neeviteble proksimiĝantan