Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Ĉiea ŝparado

La ĉefa trajto de la buĝeto por la jaro 2000 estas forta ŝparado de ŝtataj monrimedoj, kiu influos ankaŭ la monujojn de la loĝantaro.

La registaro ŝparos monon ne pagante premiojn el la ŝtatbuĝeto, ne aĉetante aŭtomobilojn por ŝtataj institucioj kaj limigante eksterlandajn oficvojaĝojn de ministroj. Samtempe estas antaŭvidite, plialtigi impostojn por socia asekuro kaj nuligi aŭ almenaŭ malgrandigi privilegiojn, ekzemple por publika transporto, poŝtaj servoj kaj kompensoj pro hejtado.

Nepagita libertempo

Oficistoj de ŝtataj institucioj en la jaro 2000 ricevos salajrojn malaltigitajn je 5 ĝis 10 %. La ministra kabineto malpermesis renovigon, riparon kaj rekonstruadon de administrejoj.

Al la ŝparado kontribuos tiel nomata ĝentlemana feriado. Ĝia senco estas, ke ĉiuj altrangaj oficistoj dum la lasta semajno de la jaro (inter Kristnasko kaj Novjaro) havos senpagan libertempon. Tiel oni planas ŝpari ĉirkaŭ 10 milionojn da lidoj (2,5 milionojn da usonaj dolaroj).

Socia asekuro

Ĉefministro Andrius Kubilius konsideras ekvilibron en la bilanco de la socia asekuro SODRA kiel la plej gravan atingon. Ĝia buĝeto unuafoje ekde la jaro 1994 estos maldeficita. Oni planas enspezi 4,585 miliardojn da lidoj kaj elspezi 4,556 miliardojn. Pro malfavora demografia situacio en Litovio registaro decidis altigi impostojn por socia asekuro — anstataŭ antaŭaj 30 % nun dungistoj devos pagi 31 %, kaj dungitoj anstataŭ 1 % nun pagos 3 %. Tiu ĉi decido provokis protestojn de sindikatoj.

La registaro decidis limigi la enspezojn de laborantaj emerituloj. Emerituloj, kies salajro superas la oficialan minimuman monatan salajron (nun 430 lidoj, kio egalas al 107,5 usonaj dolaroj), ricevos nur bazan pension (138 lidojn). Nuntempe en Litovio viroj emeritiĝas je aĝo de 62,5 jaroj, kaj virinoj je 60.

Oni supozas, ke la registara ŝparpolitiko helpos travivi la malfacilan financan krizon, kiu trafis Litovion antaŭ kelkaj monatoj. Laŭ spertuloj, tian situacion kaŭzis la krizo en Rusio kaj eraroj faritaj de la antaŭa registaro. Pozitivaj ŝanĝoj en la ekonomio povos aperi nur en la komenco de somero.

Laimius STRAZNICKAS