Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Fascina gazeto

Mi ricevis por recenzo dujaran kolekton de la revuo “Scienco kaj kulturo” kaj dum kelkaj vesperoj legis ĝin, flankenlasinte la aliajn okupojn. La eldonanto de tiu dumonata revuo estas Eŭropa Jura Universitato JUSTO en Moskvo (kies rektoro, Gennadij Ŝilo, estas multjara aktiva esperantisto). Ĉefredaktoras Vladimir Samodaj, profesia ĵurnalisto, iama redaktoro de “Moskvaj novaĵoj”, kunfondinto de la legendeca SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), la unua prezidanto de la renovigita SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio) kaj la unua persono, kun kiu mi konversaciis en Esperanto antaŭ kvardeko da jaroj.

La enhavo de la revuo estas tre varia. Unuavice, oni trovas tie nelongajn, popularstilajn kaj facile legeblajn materialojn pri plej diversaj temoj: historio, sociologio, mikrobiologio, ekonomio, medicino, gerontologio, psikologio ... — pri ĉio imagebla. Iuj artikoloj estas originalaj, sed plimulto estas el la plumo de elstaraj fakuloj en tre bona esperanta traduko. Ĉiuj estas interesaj kaj kelkaj eĉ frape interesaj.

Ŝajnas, ke la vorto “Kulturo” en la nomo de la revuo rilatas ĉefe al la esperanta kulturo. Ĉiu numero enhavas 20 paĝojn de beletro de Mikaelo Giŝpling, Mikaelo Bronŝtejn, Grigorij Arosjev, Ivan Naumov, Valentin Melnikov, Nikolao Gudskov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Visokovskij kaj aliaj maturaj aŭtoroj. Enestas ankaŭ beletraĵoj tradukitaj el la rusa.

Alia direkto de la revuo estas historio de Esperanto (ekzemple, brilaj artikoloj pri Konstantin Gusev kaj Nikolaj Incertov), meditoj pri nunaj movadaj problemoj, priskribo de aranĝoj de esperantistoj (speciale, sciencaj konferencoj kaj artfestivaloj), librorecenzoj. Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio dum la lastaj 40 jaroj kreis multajn originalajn tradiciojn, aplikeblajn (kaj aplikatajn!) eksterlande; do ankaŭ el tiu vidpunkto la revuo estas leginda.

Mi substreku la tre plaĉan aspekton de la revuo, kun glaceaj koloraj kovriloj, profesia enpaĝigo kaj ilustrado. Inter multaj fotoj (precipe el la vivo de esperantistoj) min speciale fascinis du: sur la unua estas Miĥail Gorbaĉov (membro de AIS!) kun grupo de esperantistoj; sur la dua (farita antaŭ pli ol 60 jaroj) aro da famuloj: usona kantisto Paul Robson, sovetiaj poetoj Miĥail Svetlov kaj Lev Kassil, sovetiaj esperantistoj Ernest Drezen kaj Nikolaj Incertov.

La ĉefredaktoro tre zorgas pri la lingvaĵo de la revuo, kiu estas preskaŭ modela.

La revuo “Scienco kaj kulturo” estas abonebla ĉe FEL kaj UEA.

Boris KOLKER

Scienco kaj kulturo. Dumonata esperantlingva revuo. Respondeca redaktoro Vladimir Samodaj. Ilustrita, kun koloraj fotoj sur glaceaj kovriloj. Eld. Eŭropa Jura Universitato JUSTO (EJU), Moskvo. Po 48 paĝoj en numero.