Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ETNAJ RILATOJ

Kiam honoro fariĝas hororo

En brabanta urbeto Veghel [fejĥl], Nederlando, komence de decembro, lernanto 17-jara pafis al ĉeestantoj en klasĉambro de sia lernejo. Inter la vunditoj — kvin gelernantoj kaj unu instruistino — estis ankaŭ la celito mem: turkdevena junulo, kiu havis am-rilaton kun la fratino de la pafinto.

La postan tagon montriĝis, kio okazigis la tragedion. La patro de la koncerna knabino kaj de la kulpulo rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun ŝia turk-kurda amiko kaj ŝajne instigis la filon “savi la honoron de la familio” en tradicia maniero per provo mortigi la “kulpulon”.

Mezepoke

Dum la tuj sekvaj tagoj turkaj psikologoj televide klopodis iom komprenigi la malnovan honoro-kodon. Sed regis en Nederlando ĝenerala nekompreno: kiel eblas, ke junulo, kiu probable eĉ naskiĝis kaj certe edukiĝis en la lando, mezepoke agas? Armile ataki, vundi, ja eĉ provi mortigi iun nur pro tio, ke li amas filinon de la familio — kiel eblas? Ŝajnas, ke temas pri hororfilmo absolute ne-realeca.

La sola afero, kiun la kulpulo atingis, estas ke, anstataŭ savi la honoron de la familio, li per sia sensenca ago gigante malutilis al la tutaj turka kaj turk-kurda komunumoj en Nederlando. Multaj ekdemandas sin, ĉu tia barbara “honoro-kodo” estas normala por “ili”: ekstremismaj kontraŭfremdulaj dekstruloj dum tuta vico da jaroj ne sukcesis pri tia “venko”. Kun ĝojo — mi timas — ili klopodos misuzi tiun ĉi tragedion.

Gerrit BERVERLING