Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HISPANIO

Vojoj al la sankta urbo

La hispana urbo Santiago de Compostela [kompostela], sankta loko de la kristanoj, ĉiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn kaj turistojn el la tuta mondo.

La historio de la urbo estas intime ligita kun la nomo de Sankta Jakobo, kiu laŭ kristanismo estis apostolo de Kristo, frato de Sankta Johano, evangeliisto kaj filo de Zabedeo kaj Salome. Por obei la konsilon de Kristo disvastigi la evangelion en la tuta mondo, la apostolo decidis veni al Finisterre, tio estas: ĝis la fino de la mondo laŭ la tieaj scioj. Por plenumi tiun decidon, nelonge post la resurekto de Jesuo Kristo, li eniris unu el la kutimaj ŝipoj, kiuj transportis feron, ŝtalon, oron kaj spicojn el Oriento, kaj tiumaniere li atingis la galegan urbon Pafdron ĉe Atlantiko. La apostolo ne restis nur tie, sed li veturis tra tuta Galegio kaj atingis la hispanan regionon Aragono.

Poste la apostolo revenis al Palestino, kie Herodo Agripo senkapigis lin. La disĉiploj de la apostolo Atanaso kaj Teodoro transportis lian korpon per ŝipo al Libredon, al tereno disponigita de la reĝino Lupa. Multaj skribaĵoj mencias la eventojn okazintajn ĝis la tempopunkto, kiam post okcent jaroj la korpo de la apostolo aperis en la Kampo de la steloj, de kiu devenas la nuna nomo de la urbo Santiago de Compostela en la provinco Galegio.

La pilgrimado komenciĝas

Oni rakontas, ke la unua vera pilgrimanto estis franca episkopo, Goteskalko, kiu venis rajdante ĉevalon. En la jaro 1120 ambasadoro de emiro Jusuf, kiu traveturis Galegion por renkontiĝi kun la reĝino Uraka, vidis tiom da pilgrimantoj laŭ la vojo, ke li demandis, kien iras ĉiuj. Oni klarigis al li la aferon, kaj li mem ekdeziris veni al la tombo de la apostolo. Okdek jarojn poste alia kleriko, nome Picaud [pikó], priskribis la vojon ekde Poitiers [pŭatié], Francio, verkante la unuan turisman gvidilon pri Santiago de Compostela.

En 1122 papo Kaliksto la Dua egaligis la urbon al Romo, ĉar en tiuj du lokoj estas entombigitaj la nuraj du apostoloj en Eŭropo, Sankta Jakobo kaj Sankta Petro.

Esploriginte fare de scienculoj la relikvon de la apostolo, la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la aŭtentikecon de la restaĵoj de Sankta Jakobo per buleo “Deus Omnipotens” de la 1a de novembro 1884 kaj petis la episkopojn de la katolika eklezio instigi la kredantojn al pilgrimado al Santiago de Compostela. Poste la sekvaj papoj, kaj ankaŭ la nuna, ofte vizitis la sepultejon de la apostolo, situanta en la kripto de loka katedralo.

La urbo — magneto por la kristanoj

Oni diras, ke ĉiuj vojoj kondukas al Santiago de Compostela. Certe jes, ĉar la sepultejo de la senkapigita apostolo estiĝis magneto por la kristanoj, kaj la vojoj uzataj de la pilgrimantoj estis ankaŭ tiuj, laŭ kiuj pasis dum jarcentoj ĉiuj artaj kaj kulturaj movadoj de Eŭropo.

Pluraj estis kaj plu estas la vojoj al Santiago de Compostela:

Franca vojo. Malfacila kaj laciga, tamen estas la plej ofte uzata. Ĝi finiĝas ĉe la bela vidaĵo de Monto de la Ĝojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj. Atinginte ties pinton ili ekvidis de tie la turojn de la katedralo de Compostela. Temas pri preskaŭ okcent kilometroj laŭ malnovaj romiaj vojoj norde de Hispanio, kiuj estas dividitaj je du branĉoj — tra la aragonaj kaj tra la navaraj Pirineoj (ĉe Roncesvaljes). Ambaŭ kuniĝas ĉe la bela urbo Puente la Reina.

Tiu franca vojo sendube estis la unua limo inter la kristana kaj islamana partoj de la duoninsulo, komenca punkto de la tiel nomata “rekonkero”, komenciĝinta en la norda regiono Asturio. Sekve de tiu vojo en la 11a jarcento reĝo Alfonso la Sesa profitis la famon de Santiago de Compostela por altiri soldatojn, klerajn monaĥojn, komercistojn kaj metiistojn el Francio. Krome la franca vojo kunligis Hispanion al Eŭropo en la religiaj, kulturaj kaj politikaj aferoj. La vojaĝantoj laŭ tiu vojo, inkluzive arabojn kaj judojn, restis surprizitaj pro la miksaĵo de homoj kaj kulturoj, de arto kaj religio.

Norda vojo. Ĝi estas la plej grava post la jam menciita. Laŭ la kantabra marbordo la pilgrimantoj venis al Ribadeo, galega urbo, proksima al la astura limo, kaj ŝipe veturis tra la enfluejo, kun grandaj danĝeroj, al diversaj monaĥejoj, por retrovi la francan vojon.

Pravojo. Ĝi etendiĝis ekde Oviedo, Asturio, tra la montaroj. Tamen ĝi ne estis la plej uzata pro danĝeraj lupoj kaj ursoj en la montaroj. Tiu vojo ŝajnas esti la plej malnova vojo al Santiago de Compostela.

Vojo el la Oriento aŭ vojo de la arĝento. Post kiam la kristanaj armeoj gajnis teritoriojn de la islamanoj, loĝantaj ĉefe en la sudo de la duoninsulo, oni ekloĝis regionojn kaj urbojn. La novaj loĝantoj kaj ties idoj, venintaj el la nordo, sentis bezonon iri al Compostela kaj tiel uzis la arĝentan vojon tra la kastilia regiono, kiu estas ebena ĝis la nordo. Nuntempe temas pri la plej uzata vojo, ĉu veturile, ĉu piede, se oni venas el la sudo norden.

Vojo de la maŭroj. Tiuj, kiuj ŝipe atingis la havenon Muros aŭ Noia, en la Korunja-enfluejo, uzis tiun vojon. Nun ĝi estas forgesita. Pri tiu vojo estas konservitaj multaj historiaj dokumentoj. La veturantoj, kiuj uzas ĝin, ĝuas belajn pejzaĝojn kaj bonan gastronomion.

Angla vojo. La pilgrimantoj alvenintaj ŝipe el Norda Eŭropo kaj el Britio atingis la havenon de Korunja, Ferol aŭ de alia urbo. Post tri aŭ kvar tagoj la vojaĝantoj atingis la urbon Santiago de Compostela pro la avantaĝo, ke la vojo estas simpla.

Memoraĵoj flegataj

Multaj malnovaj vojoj ekzistas, kiel la portugala, kiu trapasas la landliman riveron Monjo kaj aliajn. Kompreneble ĉiuj ĉi vojoj kaj la multnombraj monumentoj ĉe ili nun estas zorge renovigataj, inkluzive de la kvin galegaj katedraloj Compostela, Lugo, Mondonjedo, Orense kaj Tui. Ni ne forgesu, ke la galega klimato estas pluva kaj humida, kio kaŭzas damaĝojn. La renovigo de la monumentoj, ĉefe ĉe la franca vojo, estis grava entrepreno. La nunaj vojaĝantoj, kiuj venas ĉu ŝipe, ĉu bicikle, aŭtomobile aŭ piede trovos belajn malnovajn monumentojn, bonegan gastronomion kaj komfortajn gastejojn por pilgrimantoj (ĉi tie ni ne mencias la hotelojn de ĉiu urbo).

En 1999 — la antaŭlasta jaro de la dua jarmilo — omaĝe al Sankta Jakobo en Santiago de Compostela kaj en Galegio okazis pli ol 600 aranĝoj, koncertoj, teatraĵoj, kongresoj, ekspozicioj, ktp. Krome antaŭ ses jaroj Unesko deklaris la urbon Santiago de Compostela kultura mondheredaĵo. En 1998 tiu agnosko tuŝis ankaŭ la kvar ĉefajn vojojn al la sankta urbo.

Rafaela URUEÑA