Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Nekredeblaj malveroj

La artikolo de Aldo de Giorgi “Nova tragika mistifiko” estas la plej bona ekzemplo de la aserto de Robespiere, kiun la aŭtoro citis, “ke la amasojn oni povas trompi per tri rimedoj: mensogo, ignorado kaj statistiko”. Mi tre miras, ke intelektulo kun la aĝo, kiun havas Aldo, kreis artikolon baze de tipa propagando de la miloŝeviĉa informaparato. La tragedio de eksa Jugoslavio verŝajne estus malpli granda, se ne tre precize estus bombarditaj mondaj informrimedoj kaj alilandaj gravuloj per trompaj, duonveraj statistikoj kaj kvazaŭveraj historiaĵoj kun ege multaj pretersilentoj. Pro tio multaj homoj kaj ŝtatoj kredis la jugoslavajn oficialajn “informojn” kaj klarigadojn.

Mi mem neniam estis naciisto. Mi mem ne povis kaj ne volis partopreni la buĉadon kaj pro tio, ke mi mem konsentas kun Aldo, ke ne serboj (ne serba popolo) estas gene kreitaj por esti buĉistoj, mi forlasis mian naskurbon kaj nun perlaboras mian panon en alia lando. Tial ĝis nun mi neniam publike defendis Kroation, por ke oni ne konsideru min neneŭtrala. Tamen nun mi devas reagi pro nekredeblaj duonveroj, malveroj kaj kvazaŭargumentoj.

Kvazaŭmilitistaj fortoj

Aldo parolas komence pri historio kaj klopodas per ĝi pravigi la agojn de la jugoslava (miloŝeviĉa) politiko kaj de ties plenumantoj — ĉefe la jugoslava armeo kaj la t.n. “kvazaŭmilitistaj fortoj”. Mi konas la eksjugoslavan historion multe pli bone ol Aldo, sed mi ne kuraĝas paroli pri ĝi. Ĉiu historio estas uzata tiel, kiel konvenas al momentaj regoposedantoj; ĝi do prisilentas multon kaj elstarigas nur tion, kio konvenas al la regantoj.

Krome mi bone scias, ke historio neniom rilatas al konkreta nuna politiko kaj krimoj de politikistoj. Se oni kreus politikon kaj landlimojn baze de historio kaj parolus pri la rajtoj de popoloj baze de tio, ĉu iam iu popolo posedis pli grandan teritorion, la mondo neniam vivus en paco. Kia ajn estis la historio de balkanaj popoloj, pri la krimoj de nunaj armeoj kulpas nur nunaj gvidantoj, ordonantoj kaj plenumantoj. Do, neniu kvazaŭargumentado historia povas pravigi iun ajn mortigon.

Kanonpafo tra fenestro

Aldo asertas, ke la jugoslava armeo ne rekte estis enmiksita en la agoj en Bosnio kaj Hercegovino. En printempo 1992 la armeo metis siajn tankojn kaj kanonegojn sur la montojn ĉirkaŭ Sarajevo kaj poste dum monatoj pafadis al la urbo — ne kontraŭ kazernoj de malamikaj soldatoj (ĉar en la komenco tiaj absolute ne ekzistis), sed rekte kontraŭ civilulaj domoj. Ĉu tio ne estis enmiksiĝo? Post pli ol tri jaroj tio rezultigis 15 000 mortigitajn infanojn. Mi ne scias pri aliaj mortoj kaj mi ne statistikos, antaŭ ol neŭtralaj instancoj konstatos proksimumajn faktojn. Ĉu vi, Aldo, se oni mortigus vian du-jaran infanon per kanonpafo tra la fenestro de via loĝejo, akceptus ian ajn historian pravigon?

Aldo ne kredas, ke serboj perfortis amasojn da virinoj ĉefe islamanaj. Mi ne scias la nombrojn, sed mi vidis persone atestojn de minimume 10 tiaj virinoj kaj mi scias la kialon de tia agado en Norda Bosnio ĉefe en la someraj monatoj de 1992. En tiu regiono loĝas plimulte bosnaj serboj, sed dum jarcentoj ili vivis kiel najbaroj de islamanoj kaj kroatoj kaj ili alkutimiĝis al diverseco kaj kuna vivo. Ili ne malamis siajn neserbajn najbarojn, kiel Aldo mem diris, kaj multaj mikse geedziĝadis. Pro tio Miloŝeviĉ sciis, ke li havos gravajn malfacilaĵojn devigi la serbojn aliĝi al tiuj novkreitaj serbaj kvazaŭarmeoj kun la celo mortigadi siajn ĝisnelongajn amikojn.

Drogdependantoj

Tial la planantoj de la milita strategio uzis jam ofte elprovitan metodon: unue ili sendis al tiu regiono el Serbio la plej sovaĝajn speciale organizitajn unuojn de ekstremistoj (kiuj konsistis el naciŝovinistoj, el drogdependantoj kaj krimuloj lasitaj el malliberejoj) por fari kontraŭ neserboj la plej terurajn krimojn. Inter tiuj estis ankaŭ la plej hororaj perfortadoj ne nur de virinoj sed ankaŭ de junaj knabinetoj. La celo estis “satanigo” de serboj: oni volis, ke la neserboj vidu en ĉiu serbo satanon. Post tio ĉiu tiea serbo konsciis, ke nun neserboj malamas ĉiujn serbojn, ne plu distingas inter “bonaj kaj malbonaj”, kaj ke ili ne povas resti neŭtralaj, do ĉiuj devas aliĝi al serbaj unuoj.

Kaj nun mi devas korekti asertojn, kiuj montras rektan nekonon de faktoj. Aldo asertas, ke nur Serbio sukcesis krei grandpotencan ŝtaton sur Balkanio en la mezepoko. Laŭ mi vere ne gravas, kiu havis grandan ŝtaton en sia antaŭa historio (ĉar tio nur atestas, ke tiu kaŭzis konkermilitojn), tamen li preterlasas la fakton, ke ankaŭ kroatoj havis grandan ŝtaton en 10a kaj 11a jarcentoj, post kiam ili ekapartenis al hungaroj kaj ĉiam poste ĝis 1918 havis kadre de hungara, poste aŭstrohungara ŝtato fortan aŭtonomion.

Vera ridindaĵo

Aldo asertas krome, ke nur Serbio kontraŭstaris turkan invadon al Eŭropo. Tio ankaŭ estas vera ridindaĵo. Se ne konstraŭstarus la hungara kaj aŭstrohungara ŝtato kaj ene de ĝi ĉefe la kroata banuslando, kiu dum tri jarcentoj estis la ĉefa landlima regiono inter kristana kaj turka Eŭropo, la turka imperio estus multe pli vasta. Ĝuste la kroata banuslando ĉefe haltigis ties plian disvastiĝadon, kion konfirmas la fakto, ke neniam Turkio sukcesis okupi kompletan kroatan teritorion.

Aldo miras, ke Kroatio kaj Slovenio malmulte islamiĝis. Evidente li ne scias, ke Slovenio neniam estis eĉ parte okupita de turkoj. Kiel ĝi estu islamigita? Kaj Kroatio dum certaj periodoj estis nur parte okupita.

Aldo asertas eĉ tion, kion neniam asertis eĉ la komunistaj jugoslavaj historiistoj — nome, ke la ustaŝa ŝtato dum la dua mondmilito mortigis du milionojn da homoj. Oficialaj statistikoj en iama Jugoslavio asertis, ke dum la dua mondomilito en la tuta teritorio de eksa Jugoslavio pereis 1,7 milionoj da homoj, mortigitaj de ambaŭ flankoj (unu el ili estis la naziŝovinista, kiun en parto de teritorio gvidis germanoj kaj en alia parto italoj, kaj la alia la komunisme partizana). Tiu kvanto estas certe troigita, ĉar oni asertis, ke nur en koncentrejo Jasenovac mortis 700 000 homoj, por ricevi pli da militaj repagkostoj de germanoj. Oficialaj germanaj paperoj pri Jasenovac troviĝantaj en usonaj arkivoj parolas pri kvanto inter 150 000 kaj 200 000.

Amastombejo

Kiom la nekontrolitaj ciferoj en “statistikoj” trompas, montras ankaŭ tute freŝa ekzemplo: la partizanoj mortigis en la lasta fazo de la dua mondomilito certan kvanton da ustaŝoj kaj domgardistoj. La nuna regantaro naciisma en Kroatio asertas, ke temas pri 300- 500 000 homoj. Antaŭ nelonge, fosante en arbaro apud Maribor, oni malkovris unu tian amastombejon el 1945. Tuj baze de unuaj supozoj en Kroatio oni publikigis, ke en tiu tombejo troviĝas inter 30 kaj 40 000 mortigitoj. Efektive estis elfositaj 1090 personoj (inter kiuj ne estis infanoj) kaj pri tiu kvanto Kroatio neniam skribis. Unue oni mensoge prezentis fantazian 40oblan kvanton baze de supozoj kaj poste prisilentis la veron. Sekve civitanoj de Kroatio ankaŭ nun kredas, ke tie troviĝis kelkdekmil mortigitoj. Pri tiu tekniko la jugoslavaj militstrategiistoj estis ege kapablaj.

Aldo asertas, ke Tito korektis la kroatan landlimon por la utilo de Kroatio, kvazaŭ li estus forpreninta iun teritorion de Serbio kaj doninta ĝin al Kroatio. Tio estas grandega malvero. Eĉ ne estis redonita al Kroatio ekzemple la regiono Srem, kiu antaŭ 1918 estis kroata. La korekto de kroataj limoj rilatis ne al serboj sed al okcidento, al tiu parto, kiu inter la du mondomilitoj apartenis al Italio.

Aldo asertas ankaŭ malveron eĉ malfavoran por serboj, asertante, ke en Vojvodino plejmulto estas hungaroj. Hungaroj estis plejmulto en la 19a jarcento. Poste ne plu. Malgraŭ granda hungara minoritato kaj multaj aliaj malpli grandaj minoritatoj en Vojvodino, tie la serboj estas plimulto.

Federacie dividita

Aldo asertas, ke antaŭe Jugoslavio estis “unu sola ŝtato kaj unu sama nacio”. Tio ankaŭ estas granda malvero. Ĝi ja estis unu ŝtato, sed federacie dividita, en kiu agnoskite vivis pluraj popoloj en ses respublikoj. Do ĝi neniam estis “unu sama nacio”.

Plue, li asertas, ke la jugoslava armeo sukcesis konkeri en milito kontraŭ Kroatio “serbajn regionojn”. Tio estas stultaĵo. Plej multaj serboj loĝis kaj ankoraŭ loĝas en kroataj grandurboj — ĉefe en Zagrebo kaj Rijeka. Tiujn urbojn la jugoslava armeo neniam konkeris. Serboj loĝis, kiel ankaŭ ĉiuj en Jugoslavio, dise kaj miksite kun aliaj.

Tre “puraj” regionoj estis ege malmultaj, kaj Krainio estis esence serbloĝata ne pro tio, ke iam ajn tie estis Serbio, sed pro tio, ke en 16a kaj 17a jarcentoj fuĝis multaj serboj el Serbio okupita de turkoj al hungara Kroatio. La tiamaj regantoj loĝigis ilin en vilaĝoj ĉe la landlimo kun Turkio, por ke ili estu ĉefe defendantoj de tiu limo. Aserti, ke tio estas serba regiono estas same kiel aserti, ke Burgenlando en Aŭstrio estas kroata regiono, ĉar tie loĝas en kelkaj vilaĝoj kroatoj.

Lastaj bataloj

Plia nekredebla statistikaĵo laŭ Aldo: el Kroatio estis pelitaj 750 000 serboj. En Kroatio, kiu havas 4,5 milionojn da loĝantoj, vivis antaŭ ĉi tiu lasta milito proksimume 15 % da serboj, do proksimume 700 000. Laŭ Aldo estas forpelitaj ne ĉiuj sed eĉ pli. Mi vere ne scias, kiom da ili forlasis Kroation, sed en 1995 dum la lastaj bataloj sur kroata teritorio la oficiala Jugoslavio protestis, ke oni forpelis 150 000 serbojn. Oficialaj kroataj informoj parolis pri 30-40 000. La vero estas verŝajne inter tiuj du ciferoj.

Same Aldo parolas pri absurdaĵo, ke unuaj viktimoj en Kosovo estis tri serboj, pafitaj de UĈK. Tiu ĉi organizaĵo ekestis nur en 1997 kaj sekve nur ekde tiam povis iun mortigi. Mi legis en serba revuo NIN, ke ĉiujare ekde 1988 estas minimume 100 albanoj en Kosovo mortigitaj de jugoslava polico kaj armeo. Kiu popolo povus senribele elteni tian teroron pli ol 10 jarojn?

Kara Aldo, mi estas same pacisto kaj kontraŭ la militoj — kaj kiel kroato mi hontas pro krimoj faritaj de kroatoj en la lasta milito. Sed mi vidas, ke militoj ĉiam en la ĝisnuna historio okazadis, kaj estas bedaŭrinde certe, ke ili ankaŭ plue okazados. Por tiuj, kiuj suferis la militon, gravas haltigi ĝin. Vi verŝajne scias, ke Hitler kaj Mussolini neniam ĉesigus la terurojn kontraŭ okupitaj popoloj, se ili ne estus venkitaj. Miloŝeviĉ ne estas escepto.

Zlatko TIŠLJAR