Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Plansprache und Phraseologie

Tiel tekstas la titolo de la ĵus aperinta sufiĉe scienca verko de la germana esperantistino Sabine Fiedler. Nialingven la titolo tradukiĝus — “Planlingvo kaj frazeologio” kaj la posta subtitolo tekstus — “Empiriaj esploroj pri reproduktita lingvaĵo en Esperanto”. La libro estas en la germana lingvo kaj interne la objekto de la esploroj — Esperanto — rolas nur citaĵe.

Cetere, por tiuj parolantoj de la germana, kiuj hazarde scias Esperanton, tiu 400-plus-ikso-paĝa verko konsiderinde mallongiĝos, ĉar granda parto konsistas el la en-germanigoj de la paralele prezentataj esperantaĵoj. Aparte de tio, kiel kutime en sciencaj verkoj, finsekcie troviĝas longega bibliografio. Por eĉ pli rondigi la tuton, aldone panoptikas konciza gramatiko, kiu per kelkaj tre lerte aranĝitaj vortindeksoj invitas nazumi. Verdire la liverataj informoj estas ampleksaj.

Estas supozeble, ke nur frakcio de la esperantistaro disponas pri konoj de la germana. Sekve ĉi-artikole ŝajnas esti malpli prudente prezenti glatan recenzon de la libro, ol iomete translime de normala recenzo detale informi pri ĝia enhavo.

Saĝa kapo duonvorton komprenas

Eĉ saĝa kapo havos konsiderindan problemon kompreni la terminon “frazeologio” baze de la duonvorto “fraz”. Nome tute ne temas pri “frazoj”. Pri tiu ĉi afero ankaŭ la sufiĉe saĝkapa PIV fiaskas, miskondukante for laŭ du samgrade malĝustaj direktoj. Sed niaj pivistoj, certe, pro tio neniel hontu, ĉar, kiel la aŭtorino de Planlingvo kaj Frazeologio klarigas al ni, eĉ la frazeologoj mem disputetas pri tio, kio frazeologio fakte estu. Ĉiuokaze, la helena-latina “fraz” en “frazeologio” aludas ne frazon, sed sintagmon — jen grupo de apudaĵoj situanta ie ideskale inter individua vorto kaj kompleta frazo.

Tamen ĉe tio la problemo de la frazeologoj kernas en la demando, ĉu vere “frazeologismo”, do la studobjekto de la frazeologio, principe ĉiam estu plurvorta, aŭ ĉu ankaŭ jam plurradika unuvortaĵo sufiĉu por kvalifikiĝi. Multaj frazeologoj opinias, ke nepras plurvorteco kaj ne nur plurradikeco. La dilemo en tio estas, ke nocio en unu lingvo povas esti plurvorta, sed en iu alia lingvo la sama nocio povas konsisti el nur unu vorto. Tiu ne malofte estas plurradika unuvortaĵo. Ekzemple, tiel statas pri la angla “dog’s life” kaj la germana ekvivalento “Hundeleben”. Ĉi-ekzemple en Esperanto eblas eĉ ambaŭ formoj — “hunda vivo” kaj “hundovivo”. La aŭtorino, laŭŝajne ne kuraĝante iel genie transponti tiujn ĉi du skolojn, decidis akcepti nur plurvortaĵojn kiel aŭtentajn frazeologismojn. Rezulte en Esperanto “foje foje” frazeologisme kunnombriĝu, la unuvorta “fojfoje”, tamen, ne.

Kerna propraĵo de ĉiuj frazeologismoj estas ilia fiksformuleco. Pro tio kiel plurvortaj tutfrazaj frazeologismoj rolas preskaŭ nur proverboj.

Venas proverbo el popola la cerbo

Normalokaze de tie ĝi venas. Ĉe ni, konate, iomete malpli. Pri tio atentigas la aŭtorino, ĉar preskaŭ ĉiujn niajn proverbojn elpensis — aŭ eble oni prefere diru — elektis kaj tradukis — unu sola homo. Ili publikiĝis en la Proverbaro Esperanta, libro, kiu kompreneble konsistigas tre gravan parton de la teksta korpuso, kiun la aŭtorino esploris. Praktike ĉiuj proverboj en Esperanto venas el tiu ĉi sola fonto, pro kio iam oni aŭdas niacirkle dubeman opinion pri ties aŭtenteco. Vere estas, ke temas pri tradukoj el la lingvoj, kiujn Zamenhofo sciis, kaj ĝuste tiuj fontaj lingvoj ĉerpis siavice la proverbojn parte el latino aŭ el la Biblio. Alivorte, niaj proverboj havas treege pli longan historion ol la ĝisnuna vivdaŭro de Esperanto.

Krom la proverbaro mem, la aŭtorino esploris la uzon de frazeologismoj en amaso da E-revuoj. La esploroj ampleksas kelkajn sonbendojn de diversaj kongresoj, kelkajn kasedojn — interalie de Pola Radio —, pluron da originalaj romanoj plus pluro da tradukitaj romanoj. Por kapti ankaŭ la tratempan evoluadon de la frazeologisma enuziĝo en Esperanto, la aŭtorino krome esploris kelkajn malnovajn revuojn el la jaroj 1923 ĝis 1935. Kvankam frazeologifake ĉio ĉi konsistigas nur muŝe malgrandan ekirbazon, koncerne planlingvojn jen elefante enorma korpuso. Kiel la aŭtorino atentigas, en Ido kaj Interlingvo tio certe ne eblus. Aldone, Esperanto jam de sia eknasko celis al adekvata prezento de literaturo kaj poezio, karakterizaĵo, kiu distingas ĝin de iu kaj iu alia planlingvo.

Kiu demandas, tiu ne eraras

Grava parto de la esploroj baziĝas sur enketo, kiun la aŭtorino okazigis inter la esperantistoj. La bezonata enketilo iam akompanis la revuon Esperanto, inter kies legantoj oni esperas trovi sufiĉe spertajn parolantojn. 500 reagoj estis trakteblaj. Celo estis kontroli, ĉu tiaj esperantistoj vere konas kaj uzas siajn proverbojn. Aldone enketiĝu, ĉu la pridemandatoj entute komprenos ĉiun enketile prezentitan frazeologismon. Ekzemple, tute ne estas memkompreneble, ke ne-kristanoj komprenu aludojn al bibliaj okazintaĵoj. Simile statas pri la scioj de unu kulturo pri la mitoj kaj historiaĵoj de alia. Aldone proverboj konsiderinde diverĝas de lingvo al lingvo, do etnolingvaĵoj supozeble influos la rekonon aŭ nerekonon de la respektiva esperanta formulaĵo. Enkete ĝuste tiuj ĉi supozoj pruviĝis.

La aŭtorino pretere rimarkigas, ke ankaŭ koloroj kaj bestoj havas tre malsamajn valorojn ĉe diversaj gentoj. Aliflanke, kvazaŭ spite al la diverso de la devenoj de la internacia parolantaro de Esperanto, elkristaliĝis ankaŭ kelkaj originalaĵoj, unikaj nur al la Esperanto-komunumo.

Li vorton en la poŝo ne serĉas

Oni enketis ankaŭ pri la lingvaj scioj de la pridemandatoj. Montriĝis, ke tiuj estas eksterordinare plurlingvaj. Oni parolis mezume pli ol tri lingvojn krom Esperanto. Por la ne-esperantistaj legantoj de tiu ĉi libro jen certe tre frapa rezulto. Ĉe ni ĝi estas sufiĉe konata.

Montriĝis ankaŭ, ke ege ne ĉiu ĝuste interpretis tiun kaj tiun iom pli malpopularan esperantan frazeologismon. La sukceso dependis de la ekzisto de simila frazeologismo en la naskolingvo de la pridemandato. Aliflanke, iam ĝuste tia scio misgvidis la interpreton okaze de similvortaj, tamen malsamsignifaj, frazeologismoj. Ekzemple, pluraj germanoj ne sciis, kion metafore signifas “engluti fungon”. Komparante al iomete similaj germanaj frazeologismoj, kiuj hazarde entenas “engluti”, pluraj germanlingvanoj elkovis plene malĝustan interpretadon de la esperanta esprimo. (Bedaŭrinde, la aŭtorino ne malsekretigis la “ĝustan” signifon, tiel ke nun eĉ la recenzanto mem senelire plu cerbumas pri tiu ĉi volapukaĵo.) Aldone influis la ĝenerala prilingva edukiteco de la pridemandatoj.

Ĉe ĉio ĉi iel klariĝas, ke ĉiu frazeologismo, estante eble nur paŭsaĵo de loka idiomaĵo, havas la danĝeran potencialon iĝi ankaŭ esperanta idiomaĵo. Rezulte ĝi internacie ne plu estos malĉifrebla de ĉiu. Ĝuste idiomaĵoj rekte kontraŭas la bazan ideon de internacie facil-lernebla planlingvo. Fronte al la centoj de la ĉi-libre prezentataj frazeologismoj — parte vere sufiĉe idiomaĵaj — la recenzanto komencis entimiĝi pri la estonta celkonforma uzeblo de la ĉe ni iomete tro entuziasme nomata “Lingvo Internacia”.

Pli facile estas eviti, ol spriti

La aŭtorino prezentis, tamen, ankaŭ la fakton, ke ĝuste la uzantoj de Esperanto tre konscias pri la eventuala nekompreneblo de iu suka loklingva esprimo en internacia medio. Tiaj problemoj speciale videbliĝas ĉe tradukado. Ekzistas diversaj pli aŭ malpli sukcespromesaj trukoj solvi la problemon. Tiuj etendiĝas de simpla kursivigo de la mistera frazeologismo, trans aldono de iuspeca klarigo — per apuda enteksta kompletigo, aŭ per longa piednoto — plue trans la substituado de samsignifa aŭtenta esperanta frazeologismo al la nacilingvaĵo — ĝis la dentgrinca decido entute ne uzi frazeologismon. Ĉi-cele la aŭtorino esploris kelkajn en-esperantigojn, interalie en la libro Nuda inter lupoj tradukita el la germana. En la originalo aperas multaj germanaj frazeologismoj kaj tiuj kaŭzas grandan problemon por la tradukanto. Tipa ekzemplo estas la frazo Das Loch, auf dem wir pfeifen, ist das letzte — laŭvorte: “La truo, per kiu ni fajfas, estas la lasta”. La tradukanto faris el tio “La truo, per kiu ni fajfas, estas la lasta sur nia fajfilo”, sufiĉe kompreneble kaj etimologie eĉ ĝuste.

Kiu interesiĝos pri tiu ĉi libro? Unue, nur tiu scianta la germanan. Due, nur tiu, kiu vere interesiĝas pri la temo, ĉar figuras grandega nombro da frazeologismoj, kvazaŭ listege, simple unu post alia. Neinteresaton tio tre rapide tedus.

La scienca valoro de la verko miaopinie precipe dependos de la scienca valoro entute iel trakti Esperanton, kaj ekster Esperantujo la pozitivaj opinioj pri tio supozeble malplejos. Ĉe tio apenaŭ helpos, ke la libro fakte traktas frazeologion kaj ne vere Esperanton. La lasta servas nur kiel vehiklo por esplori frazeologian terenon en planlingva medio. Supozeble por iel jam antaŭbatiĝe malaperigi la stigmaton alportotan de riproĉoj pri la esperantismaneco, la aŭtorino plurloke emfazas, ke la esperantismo, same kiel la demando, ĉu Esperanto taŭgus por internacia komunikiĝo, estas teme plene ekster la limoj de ŝia esploro.

Pri propra afero neniu juĝas libere

Eble ŝi estis avertita pri iuj minacantaj nazbatoj, ĉar ŝi nerekte kredigas, ke la plugiloj de kelkaj aliaj, kiuj komencis plugi tiun ĉi kampon, trafis kelkajn bovstumbligajn ŝtonegojn en sia sulko. Laŭe la aŭtorino citas ion, kion iam envortigis Humphrey Tonkin koncerne sciencajn esplorojn je Esperanto:

“Precipa problemo ĉi-rilate [...] estas tio, ke la scio de Esperanto inklinas malkvalifiki esploriston esplori ĝin: scii Esperanton oni taksas sama kiel entuziasmi pri ĝi, kaj sekve ĉiu sciiĝinto tendenculas. Aliflanke nescii ĝin evidente malkvalifikas aŭtoron skribi pri ĝi (aŭ pli bone — malkvalifiku: ekzistas ja kelkaj fifamaj esceptoj). Do la oportunoj por eksteruloj ensciiĝi pri la lingvo kaj ĝia lingvanaro estas severe limigataj.”

Se sciema lingvisto, malgraŭ sia ebla malentuziasmo pri Esperanto, ekprenos la libron, tiu certe postlege havos tre ampleksan superrigardon ne nur pri la esprimpovo de la lingvo, sed ankaŭ pri ties praktikaj uzeblo kaj uzado. Tiel la verko de Sabine Fiedler kromefike iome helpos korekti la kutime tre misajn kaj malsaĝajn antaŭjuĝojn kontraŭ planlingvo kiel Esperanto. Do ni esperu pri bona akcepto de ĝuste tiu ĉi libro en lingvosciencaj cirkloj.

Ĉu lupo en ŝafida felo?

Plej interesaj estas la konkludoj de la libro, kiuj iomete endanĝeriĝas droni inter la amaso da citataj frazeologiaj ekzemploj. Nome, ke frazeologismoj inter la parolantaro de planlingvo kiel Esperanto ne multe alie floras ol en etnaj lingvoj. La verko tre vaste fundamentas, ke estas multaj respondaĵoj kaj ke praktike ĉiu frazeologia fenomeno trovebla en etna lingvo same troviĝas ĉe ni. Malkovrante tion, la aŭtorino venkis novan ĝis nun ne esploritan terenon en sia fako.

Sed aliflanke, plurfoje leginte la lastan ĉapitron, la recenzanto ne plu estis tute certa, ĉu la celo de la verko vere estis pruvi, ke frazeologismoj evoluas nature ankaŭ en la planlingvo Esperanto, aŭ ĉu temas pri la kamufla klopodo pruvi baze de frazeologiaj metodoj, ke ankaŭ la planlingvo Esperanto estas lingvo natura — kaj pro tio des pli akceptinda. Ĉu eble ĝuste tial ĉi la aŭtorino en sia libro tiom ofte substrekas sian netraktadon de la esperantismo kaj la esperantemo?

PEJNO Simono

Sabine Fiedler: Plansprache und Phraseologie. Eld. Peter Lang, Frankfurt am Main, 1999. 444 paĝoj. ISBN 3-631-34088-5. Prezo ĉe FEL: 54,75 eŭroj + afranko.