Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?

Konstante oni legas, precipe en tekstoj verkitaj de angleparolantoj, ke la anglalingva superrego de la amaskomunikiloj kondukos al situacio en kiu aliaj lingvoj iom post iom malaperos. Tian fenomenon la francoj nomas glottofagie, t.e. “lingva voro”. Por homo, kiu ŝatas la riĉan diversecon de la homa kulturo, la formorto de aliaj lingvoj estus plej granda katastrofo. Kredeble ĝi faciligus komunikadon (kvankam sur unukultura kaj unukolora nivelo), sed je la kosto de sennombraj valoraĵoj literaturaj, tradiciaj kaj etnaj. Ĝi certe endanĝerigus la liberecon, kaj ekonomian kaj politikan.

Tiuj ĉi pensoj min frapis, ĉar mi ĵus finlegis la itallingvan originalon de la valorega verko de Umberto Eco [eko] La ricerca della lingua perfetta (“La serĉo de la perfekta lingvo”).

Eco ne neas, ke “la akcepto de la angla kiel vehikla lingvo” estas neignorebla fakto, kaj rekonas, ke en la pasinteco multaj minoritataj kaj lokaj lingvoj estis subpremitaj de ŝtataj aŭtoritatoj, favore al ununura “oficiala” lingvo, kiu ofte iĝis la sola permesita. En ne malmulte da landoj, tia subpremo ankoraŭ daŭras. Lastatempe, Eco observas tute novan fenomenon: “Hodiaŭ, tamen, ni spertas rapidan inversigon de la tendenco ... eĉ pli revolucian, de kiu la eventoj ekde la disfalo de la sovetia imperio estas la plej ekzempla manifestaĵo: la lingva disfragmentiĝo ne plu estas sentata kiel akcidento, kiun oni povas bari, sed kiel ilo de etna identeco kaj politika rajto, al kiu oni returnas, eĉ je kosto de enlanda milito.” (La laŭvorta traduko estas mia.)

Oni povus plie citi la ekzemplon de la eksa Jugoslavio. Mi menciu propran sperton ĉe butikumado. Antaŭ ne multe da jaroj, la fremdlingva sekcio de la plej grandaj librejoj en mia ĉefurbo (Dublino) proponadis al turistoj kaj aliuloj kiuj interesiĝas pri Jugoslavio kaj ĝia popolo vortarojn, frazlibrojn kaj lernolibrojn pri la serbokroata lingvo. Lastatempe, tamen, tute malaperis de la librejaj bretoj la titolo “serbokroata”, sed abundas verkoj pri la serba, la kroata kaj la bosnia, nun rigardataj kaj traktataj kiel apartaj lingvoj. Ŝajne, el “unu” ŝtata lingvo estiĝis almenaŭ tri. Kompreneble, haveblas vortaroj kaj lernolibroj pri aliaj balkanaj lingvoj, kiuj ĝis nun estis nekonataj inter ni: la albana, la slovena, la macedona ... Kaj tio estas nur unu ekzemplo prenita el ununura relative malgranda regiono. Povus esti cititaj aliaj simile frapantaj ekzemploj de lingva disfragmentiĝo el aliaj regionoj de la mondo. Mi menciu nur unu.

Parton de mia edukado mi ricevis en Skotlando, parton en aliaj landoj. Kiam mi estis juna lernejano, la “indiĝenaj” lingvoj de Skotlando apenaŭ aŭ tute ne estis instruataj. En plimulto de la lernejoj, la skotgaela (antikva kelta lingvo de irlanda deveno) estis ignorata, dum la ĝermanida malalteja skota (nomita en tiu lingvo Scots aŭ Lallans) estis malofte menciita kaj maksimume estis inkluzivita kiel minora parto de la studo pri la angla. Scots estis rigardata kiel malklera norda dialekto de la lingvo de Anglio, ne kiel aparta lingvo. Sed la mondo konstante ŝanĝiĝas: Mi ĵus ricevis de Skotlando katalogon pri libroj nove eldonitaj de prestiĝa entrepreno en Edinburgo, kies eldonaĵoj inkludas verkojn en, aŭ pri, la tri lingvoj parolataj en Skotlando. Videblas, ke la publika kaj oficiala sinteno rilate al ties etnaj lingvoj radikale transformiĝis ekde la tempo kiam mi tie studis. Laŭ eldonista raporto, kvankam eldonado de poezio en la majoritata lingvo de Britio estas senprofita, surprize profitdona estas publikigado en Skotlando de gaellingva poezio. Sendube la kaŭzoj estas nova etna konscio, nacia fiero kaj deziro iel sendependiĝi.

La katalogo inkludas plurajn vortarojn de la iam malestimata skota lingvo, inkluzive de angla-skota vortaro kaj elektronika skota vortaro, gramatiko de la skota, kaj gvidilo por infanoj pri la ortografio de la skota lingvo. Tiaĵoj ne ekzistis, nek povis ekzisti en la kondiĉoj de mia juneco. Tio estas plia simptomo de kreskanta agnosko de minoritataj lingvoj, antaŭe rigardataj kiel nuraj dialektoj aŭ mortantaj restaĵoj de antikveco kaj primitiveco. Laŭ Eco: “Se la tendenco al unuiĝo de Eŭropo sampaŝe antaŭeniros kiom la tendenco al multiĝo de lingvoj, la ununura ebla solvo kuŝas en totala adopto de unu lingvo eŭropa vehikla.” (Mia laŭvorta traduko). Kion opinias aliuloj?

Garbhan MACAOIDH