Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALKANIO

Nova ŝanco por ĉiuj etnoj

La 15an de decembro en Makedonio enoficiĝis nova prezidento. Boris Trajkovski estas 43-jara ĝisnuna vicministro pri eksteraj aferoj kaj ano de centra-dekstra partio reganta jam de unu jaro. Ĉefe pro la helpo de albanoj, kiuj grandparte balotis por Trajkovski, li venkis la kandidaton de la opozicia socialdemokrata partio, Tito Petkovski. Tiu ricevis 70 000 voĉojn malpli ol Trajkovski.

Pro malobservoj de la leĝo, ĉefe en regionoj loĝataj de albanoj, la supera tribunalo de Makedonio decidis ripetigi la balotojn en 230 balotsekcioj (kun ĉ. 10 % el la balotintoj). Malgraŭ tio la rezultoj — laŭ observantoj — indikas, ke demokratiaj ŝanĝoj en Makedonio ja firmiĝis. Post paca kaj sensanga disigo en 1992 disde Jugoslavio, tamen estis konservitaj institucioj kaj metodoj de la malnova ŝtato. Gravaj ŝanĝoj estas enkondukitaj antaŭ unu jaro, kiam povon transprenis koalicia registaro de ministro-prezidanto Ljubĉo Georgievski. Ĝi entreprenis decidajn paŝojn al reformoj en ĉiuj politikaj kaj ekonomiaj sferoj.

Komunisma reĝimo

Post la prezidentaj balotoj prognozas la observantoj, ke per la elekto de Trajkovski estos garantiitaj la sendependeco kaj la suvereneco de Makedonio. Oni emfazu, ke la estonteco de tiu ĉi balkana lando restas nun en la manoj de politikistoj neniam ligitaj kun komunisma reĝimo de Jugoslavio.

Por kelkaj observantoj la elekto de Trajkovski fare de la plimulto de albanoj estas malfortaĵo. Ili timas, ke la albana etno en Makedonio povus profiti de la nova prezidento por realigi siajn pretendojn pri pli granda aŭtonomio, pri federaligo laŭ etna principo kaj eĉ pri separatismo.

Tamen Trajkovski estas prezidento de ĉiuj makedonianoj, tiel de slavoj, kiel de etnaj minoritatoj — de albanoj (23 % de la dumiliona loĝantaro), de turkoj kaj ciganoj. Tio donas al li bonan ŝancon realigi politikon celantan egalrajtecon kaj pacan kunvivadon de ĉiuj etnoj en Makedonio.

Evgeni GEORGIEV