Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Eŭro unujara

Ĉiu scias intertempe ke la eŭro ne ŝajnas forta valuto. Tamen ĉiuj signoj indikas ke la longan malkreskon en 1999 sekvos nova kresko en 2000.

Situacio en 1999

La kurzo de la eŭro kontraŭ la dolaro malkreskis en 1999 de 1,2 al iom super 1,0. En la 3a de decembro 1999 la kurzo unuafoje eĉ dum entute iom pli ol horo falis ĝis 0,999, kvankam je la fino de la tago ĝi denove estis super 1.

Kurzoj de valutoj estas kiel tiuj de akcioj: kiel akcio dependas de la kompanio kiun ĝi reprezentas, valuto reprezentas la valutan regionon. Por ion diri pri la eŭro, oni do analizu la eŭroregionon. Kaj tie konstateblas same pozitivaj kiel negativaj elementoj.

Pozitiva certe estis la sukcesa enkonduko de la eŭro komence de 1999. De tiam la inflacio restis malalta, sub 1,2 %. La buĝetaj deficitoj daŭre malplialtiĝis ĝis 1,6 % de la brutta nacia produkto (BNP) en 1999. Sekvis tion malkresko de la ŝtataj ŝuldoj de 73,5 % en 1998 ĝis 73,1 % en 1999. Ĉiuj faktoroj devus esti favoraj por la kurzo de la eŭro.

Negativa elemento estis la malalta kresko de la germana ekonomio en 1999, nome nur 1,5 % kompare al 2 % en la tuta eŭroregiono. Tio estis almenaŭ psikologie grava faktoro, ĉar Germanio estas daŭre rigardata kiel la motoro de la eŭroregiono. Alia negativa elemento estas la risko. La eŭro ja estis nova valuto, kaj la Eŭropa Centra Banko (ECB) estas nova institucio kiu ne jam havis la eblon pruvi sian valoron. Ankaŭ tiu risko pezas sur kurzo.

Ne eblas aliflanke ignori la bonajn rezultojn de la usona ekonomio. La interezo en Usono estis klare pli alta ol en Eŭropo, nome 1 ĝis 2 procent-poentojn. La ekonomio en Usono soris en 1999 sen malfavoraj sekvoj por la inflacio. La konkurenca forto de Usono en la monda eksporta merkato estis pli granda ol tiu de Eŭropo.

Klarigo de malalta kurzo

Eĉ kiam la kompanio havas bonajn rezultojn, la kurzo de la akcio ne nepre sekvas. Same, kvankam la rezultoj de la eŭroregiona ekonomio estis ĝenerale tre bonaj, la eŭrovaluto tamen ne sekvis. Estas por tio tri kialoj.

Unue, la rezultoj de konkurencaj investaj ebloj estis bonegaj: kiel dirite la dolara regiono havis aparte bonajn rezultojn; ankaŭ en Azio la granda krizo ekfiniĝis kaj tial la japana valuto ankaŭ kreskis je pli ol 30 % kontraŭ la eŭro.

Due, la financa merkato ne estas plene efika. Ĝi ne, ne sufiĉe aŭ tro malfrue transkalkulas la konatajn informojn pri la ekonomio en la kurzon.

Trie, psikologiaj faktoroj, konataj kiel “konduta financado”, igas ĉiun sekvi la plimulton. Tamen la lastaj du faktoroj efikas nur mallongtempe.

Ĉu la eŭro do vere estas malforta? Ni por tio ne nur rigardu la kurzon kontraŭ la dolaro sed ankaŭ aliajn elementojn. Ekzemple Honkongo decidis fine de 1999 ke ĝi altigos siajn rezervojn en eŭroj de 10 % al 15 % kaj do aĉetadas eŭrojn malfavore al dolaroj aŭ aliaj valutoj. La eŭro montris sin forta kiel valuto por kompaniaj pruntoj aŭ obligacioj. En 1999 eldoniĝis obligacioj je pli alta sumo laŭ eŭroj (588,8 miliardoj da dolaroj) ol laŭ dolaroj (585,8) kaj aliaj valutoj (66,8).

Rimarku ankaŭ ke la svisa ekonomio sekvas la eŭroregionan: la svisa franko tial sekvis la eŭron, kiu dum la tuta jaro valoris inter 1,58 kaj 1,62 svisajn frankojn. Aliflanke la brita ekonomio sekvas la usonan, la pundo do ankaŭ sekvis la dolaron, ne la eŭron, kiu falis de 0,71 pundoj en januaro al 0,63 en decembro.

Kaj 2000?

La jaro 2000 laŭ la plimulto de la internaciaj financaj analizistoj montros novan kreskon de la eŭrokurzo rilate al la dolaro. Estas por tio multaj indikoj. La ekonomio en Germanio kreskos ĝis 3 %, kompare al 1,5 % en 1999: laŭ superrigardo pri la kompaniaj kondiĉoj en Germanio ties indico atingis denove sian plej altan nivelon en la lastaj 3,5 jaroj.

La ekonomio en la eŭroregiono en la lastaj monatoj de 1999 ekkreskis denove kaj daŭrigos sian kreskon ĝis almenaŭ 2001. Kreskon de 2,7 % en 1998 kaj 1,9 ĝis 2,1 % en 1999 sekvos kresko de 2,6 ĝis 3,1 % en 2000.

Kontraŭe la kresko de la ekonomio en Usono komencas malplirapidiĝi. La akcioj estas ĝenerale tre alte valorigataj. Ankaŭ la komerca deficito de Usono estas sufiĉe alta. Tial la risko de investoj en Usono kreskas.

La ECB daŭre iĝas pli kredinda, simple ĉar malpli nova. La intereza diferenco inter Usono kaj Eŭropo restos sama aŭ malkreskos. En la unuaj tri monatoj de 2000 la ECB verŝajne plialtigos la centran interezon, pro kreskantaj ekonomia kresko kaj inflacipremo.

Precipe pro la nuna malforta eŭro la eksporto kreskos. Ties efiko sur la kresko de la konkurenca forto de la eŭroregiono, la malkresko de la senlaboreco de 10,8 % en 1998 ĝis 9,4 % en 2000 kaj la malpli granda inflacio pri kiu oni atendas ke ĝi restos en 2000 ĉirkaŭ 1,5 %, estas elementoj kiuj kondukos al nova kresko de la eksporto. La efiko de tiu procezo iĝos klara meze de 2000.

La buĝetaj deficitoj verŝajne malkreskos de 1,7 ĝis 1,8 % de la BNP en 1999 al 1,4 ĝis 1,5 % en 2000), la ŝtataj ŝuldoj malkreskos plu ĝis 71,5 % de la BNP en 2000.

La necerteco pri la verŝajna aliĝo de Grekio kaj malpli verŝajna aliĝo de Britio, Danlando kaj Svedio restas faktoroj de risko kiuj povas pezi sur la eŭrokurzo. Tamen la tuta bilanco ŝajnas sufiĉe optimisma por konkludi ke la rilato eŭro/dolaro kreskos denove al inter 1,10 kaj 1,15 je la fino de 2000, kvankam ekzemple la banko ABN AMRO atendas nur 0,95. Nu ja, ni ne havas kristalan globon, do ni nur atendu kaj vidu.

Marc VANDEN BEMPT

(Tabelo aldonebla)

1998 1999 2000 2001 Kresko de la Brutta Nacia Produkto (%) 2,7 2,1 2,9 2,9 Inflacio (%) 1,2

1,2 1,5 1,5 Senlaboreco (% de loĝantaro) 10,8 10,0 9,4 8,8 Saldo de kuranta konto 1,4 0,9 0,9 1,1 Ŝtata deficito (% de BNP) -2,0 -1,6 -1,2 -0,9 Ŝtata ŝuldo (% de BNP) 73,5 73,1 71,5 69,6

Fonto: Eŭrostat Novembro 1999

(Krome aldoneblas grafikaĵo el Financieel Economische Tijd, se vi refaros ĝin tiel ke ne estos kopirajta problemo [ekzemple ellasante la erojn kiuj ne estas tuj komprenataj — rr]. Jen jam la (liberaj) tradukoj necesaj:)

malaltigo de la kreskoprognozo por Germanio Krizo de la brazila real-o fortega usona BNP-kresko en la pasinta jarkvarono negativa germana BNP-kresko en la pasinta jarkvarono eksiĝo de Lafontaine (Germanio) eksiĝo de la Eŭropa Komisiono + DowJones trairas la 10 000-limon NATO ekbombadas Kosovon ECB-interezo de 3,00 al 2,50 % espero je diplomatia solvo por Kosovo fortega usona inflacio fino de la Kosovokrizo + pozitiva germana BNP-kresko sugesto de plialtigo de usona interezo (tiu estas negrava elemento kaj do forlasebla) FED-interezo de 4,75 al 5,00 % ECB sugestas plialtigi la interezon Korekto en la usona borso (tiu estas negrava elemento kaj do forlasebla) diversaj pozitivaj indikiloj en la eŭroregiono FED-interezo de 5,00 al 5,25 % rekorda komerca deficito en Usono ECB signalas plialtigi la interezon + korekto en la usona borso

la usona borso rekreskas, same kiel la usona BNP ECB-interezo de 2,50 al 3,00 % pozitiva eldiro de Issing Ŝtatintervenoj en germanaj Mannesmann kaj Holzmann (aldonu 7 dec., kurzo de 1,00 al 1,022:) bonegaj germanaj rezultoj