Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En MONATO de aŭgusto 1999 mi legis la kontribuaĵon de Trevor Steele [stil]. Sed mi preferas la vorton metempsikozo. Ĝi estas ja pli eleganta ol reenkarniĝo, ĉu ne? Kaj la psiko estas pli interesa ol la karno.
Pri la temo mi mem havas du tute malsamajn spertojn.
Dum 82 jaroj mi sufiĉe bone manĝis, loĝis kaj studis. Mi edziĝis al ĉarma edzino, kiu naskis tri bonkondutajn infanojn; mia laboro estis interesa kaj la salajro sufiĉa; mian emeritecon mi ĝuas en bela urbo apud la oceano, kie la klimato estas bona, kaj mi ĝuis la privilegion studi Esperanton en la klaso de Trevor Steele.
Kelkaj miaj amikoj klarigis al mi, ke mi sendube akiris grandan meriton dum alia, antaŭa vivo. Mi volonte konsentis pri tiu hipotezo. Sed atendu iomete! Ekde 1956 mi estas paraplegiulo kaj ekde 1995 mi estas epilepsiulo. Ĉu tiuj malfacilaĵoj pruvas la hipotezon de Glen Hoddle [hodl]?
Ne! Mi estas paraplegiulo, ĉar mi estis stultulo. Mi facilanime luktis kontraŭ viro pli juna, pli forta kaj pli peza ol mi. Li ĵetis min sur la teron kaj difektis al mi la spinon. Kial mi estas epilepsiulo, mi ne estas certa, sed dum mia juneco kelkaj maljunulinoj, kiuj kredeble estis sorĉistinoj, diris al mia kara patrino: “Tiu knabo tro studas, kaj tro filozofas; li tro streĉas la cerbon, sendube li mortos dum la juneco!” Nu, tio ankoraŭ ne okazis, sed kredeble estis la kaŭzo de la epilepsio.
Lastatempe mi havis alian sperton. Mi posedis dorlotbeston, hundineton de la speco “Kavaliro de Reĝo Karlo”. Ŝi sekvis min ĉien, kaj tuj kiam mi eksidis, ŝi saltis sur la genuojn kaj restis tie. Bone ŝi komprenis, ke grandaj hundegoj estas danĝeraj al mi, ĉar dufoje ili faligis min. Kuraĝe ŝi defendis min kontraŭ tiaj bestoj per raŭka bojado. Sed antaŭ du semajnoj ŝi mortis per veneno. Mi ploris. Ho jes, la grizhara profesoro ploregis.
Sed nun mi pripensas metempsikozon. Kredeble la animo de mia dorlotbesto jam migris en alian korpon, kaj jam komfortas alian handikapiton.
Robert ROBERTSON