Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

OPINIO

TRO SENKOSTA PENTEMO

Antaŭ nelonge mi legis en taggazeto, ke papo Johano Paŭlo la 2a oficiale pardonpetis pro la morto de Jan Hus (1415). Probable ankaŭ legantoj de MONATO legis tion sialande. Tio ne estas memstara afero, sed ero en longa ĉeno: jam de jaroj la papo ripetadas, ke estas bone, se okaze de la jaro 2000 la romkatolika eklezio oficiale pardonpetos pri ĉiaj maljustaj kaj malĝustaj agoj, kiujn je ĝia nomo oni plenumis en antaŭa tempo. En si mem, tute honorinda afero. Tamen, samtempe iel kompatinda: pardonpeti al Galileo ..., ho kiu ne ridetis, tion aŭdante?

Ankaŭ la pardonpeton koncerne Janon Hus mi tamen aprezas. Mi nur bedaŭras, ke nenie, kie la informon mi legis, la ĝustan terminon mi trovis: pardonpeto pro la murdo al Jan Hus. Ĉar murdo ja estis. Oni oficiale promesis ja senlezan paspermeson al la estimata ĉeĥa teologia profesoro, kiu prave kaj kuraĝe jam de jaroj kritikadis la misaĵojn ekleziajn. Eĉ la imperiestro de la “sankta romia imperio de la germana nacio” promesis protekti kaj ŝirmi lin. Sed en Konstanco, ĉe la koncilio, neniu efektive lin protektis; male oni traktis lin – la pian di-dediĉitan homon – kvazaŭ li estus pleja krimulo. Kaj oni brulŝtipare lin murdis.

Do, la papo nun pardonpetis pro la morto de la frua reformaciisto. Espereble tre baldaŭ li fine ankaŭ rekonos la husitan eklezion, inkluzive ties plenan ekleziecon. Ĉar, se preni serioze la ideon de la papo, ke la eklezio de Romo pentofaru oficiale pro ĉiuj misagoj ĝianome plenumitaj en la pasinta(j) jarmilo(j), tiam bedaŭrinde ankoraŭ restas multe por fari: Kion pensi pri la kultura genocido kontraŭ la amerikaj indianoj? Kion pensi pri la ankoraŭa diskriminacio kontraŭ duono de la homaro: tiueklezie nur viroj rajtas iĝi diakono, pastro aŭ episkopo, dum jam la biblio – antaŭ 2000 jaroj! – konas inajn diakonojn kaj eĉ inan apostolon! Kion pensi pri la ankoraŭa diskriminacio kontraŭ gejaj kaj lesbaj fiduloj? Kion pensi pri la ankoraŭa malpermeso uzi kondomojn kaj pilolojn por preventi nedeziratajn gravedecojn aŭ por bremsi aidoson? Kion pensi pri la ankoraŭa aroganteco, ke “Romo” daŭre distingas inter la “veraj” sed “bedaŭrinde skismaj” eklezioj kiel la ortodoksaj (ja multe pli praaj ol ĝi! – ho, kiu do estus skisma, se skisma estu iu?), la anglikanaj, la prakatolikaj kaj la “ne veraj aŭ ne plenaj” eklezioj (laŭ ĝi “herezaj!”) kiel la menonitoj, husitoj, luteranoj, kalvinanoj, remonstrantoj, kvakeroj, pentekostaloj, ktp, ktp?

Kompreneble, oni ne nur insistu pri tio, kio estas misa. Kompreneble, kie eblas, oni kunlaboru kun homoj kaj instancoj aliekleziaj plene, senretene kaj honeste. Kompreneble, kie nur eblas, oni montru, ke multege pli fundamente ol ĉiuj – sufiĉe supraĵaj – diferencoj inter ni povus ŝajnigi, ja ĉiuj kristanaj eklezioj estas tre parencaj. Tiel, ekzemple, se en mia ĉirkaŭaĵo foje estos instalita nova romkatolika episkopo, mi tute pretas kuncelebri egalrajte en tia diservo – plene intereklezie, same kiel plurfoje mi jam kuncelebris ankaŭ la eŭĥaristion okaze de intereklezia nupto – por substreki tiun principan egalecon de ĉiuj eklezioj. Tamen, la ĝisnuna serio da pardonpetoj pro misagoj de antaŭ tiom da jarcentoj efikas al mi kiel vere tro senkosta: pardonpeti pri murdo en 1415 absolute estas malfrue, certe se en 1999 ankoraŭ okazas, ke juna knabino, mense handikapita, 13-jara, kiu estis gravedigita de knabeto 14-jara (“ho dio, kompatu: ili ne scias, kion ili faras!”), – ĝuste pro premo el romkatolika eklezio – estas devigita tamen fariĝi patrino! Kia manko de kompatemo!

Gerrit BERVELING