Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Monda ĉampionado de dancoj

Dek kvar teamoj el dek eŭropaj landoj partoprenis mondan ĉampionadon de latinamerikaj dancoj, kiu okazis fine de novembro en Vilnius. Ses juĝantoj el sep verdiktis, ke la plej forta teamo estas “Zuvedra” el la litova havenurbo Klaipeda. Nur ĵuriano el Germanio restis fidela al longjaraj tradicioj kaj la unuan lokon atribuis al la germana teamo “TSG Bremerhaven”. Jam multaj alkutimiĝis al tio, ke ĉiujare en mondĉampionado de dancoj la plej forta restas unu aŭ alia germana teamo.

Ĉi-foje preskaŭ neniu dubis, ke la litova teamo prezentinta dancon, kies koreografio harmoniis kun adaptita muziko de Johan Strauss, meritas la titolon de monda ĉampiono. Tiun ĉi venkon antaŭis dekjara vojo. La grupo startis en la jaro 1989 en monda danckonkurso en Stuttgart. Tie ĝi restis la sepa. Kvarfoje “Zuvedra” gajnis bronzajn medalojn. En la ĉampionado de 1996, en Vilnius, la teamo estis jam la dua. En 1999 en la dancĉampionado de Eŭropo, aranĝita septembre en Belorusio, litovoj gajnis orajn medalojn.

La novajn mondĉampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranĝo. Kiel specialan premion ili donacis sukcenan velŝipon al la trejnistoj de la teamo.

Studentoj — kerno de la teamo

La kernon de la teamo “Zuvedra” konsistigas studentoj de la arta fakultato de Universitato de Klaipeda. La averaĝa aĝo de la viroj estas 21, kaj de la virinoj — 19. Pluraj el ili jam havas sufiĉe grandan sperton en danckonkursoj. Dum la lastaj jaroj kelkaj spertaj dancistoj forlasis la teamon, perdinte esperon pri pli sukcesa estonto. En la grupo dancas ankaŭ gelernantoj de mezlernejoj.

La trejnistoj de la teamo esperas, ke post la ĉi-jara venko la halo, kie okazas la trejnado de dancistoj, estos pargetita, ĉar tie virinoj ofte disŝiras siajn piedungojn.

Pri siaj estontaj planoj la teamo ankoraŭ ne volas paroli, tamen oni povas senti, ke ĝi ne volas ripozi sur siaj laŭroj. En la jaro 2000 la eŭropa danckonkurso okazos en Ĉeĥio, kaj la monda — en la aŭstria ĉefurbo Vieno. “Zuvedra” penos ankoraŭfoje pruvi, ke ĝia lasta venko ne estis nur hazardo.

Laimius STRAZNICKAS