Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

foje iuj malabonas sen indiki kialon aŭ motivon. Multjara abonanto skribis simple, “ĉar la revuo ne plu plaĉas al mi”. Tia eldiro ne utilas multe, ĉar se ni ne scias konkretan kritikon, ni ne povas reagi aŭ plibonigi ion. Demandite, tiu aboninto respondis, ke li ja pli-malpli alte taksas la revuon; sed li skribis ke oni libere kritikas la katolikan aŭ islaman religiojn, “sed neniam mi legis kritikon kontraŭ la juda, mi ne legas ion ajn kritikantan la uzurpon de Palestino fare de la judoj”. Estas iom nekutime, ke oni malabonas ĉar en la magazino io ne aperas; kutime oni plendas pri iu aperinta artikolo. Tamen tiu kritikanto iel pravas. La principo de MONATO, ke raportu nur “indiĝenaj” aŭtoroj pri siaj landoj, havas la malavantaĝon, ke ne aperas artikoloj el kaj pri tiuj regionoj, kie ni ne havas kunlaborantojn, ekzemple Palestino. Ni kalkulu iomete: ekzistas ĉ. 120 landoj iel-tiel gravaj, se ni neglektas la plej etajn. La revuo havas 12 numerojn jare. Tio signifus, ke en unu numero devus aperi artikoloj pri 10 diversaj landoj, en la sekva pri 10 aliaj diversaj landoj, ktp. Tiel en unu jarkolekto aperus raportoj pri ĉiuj “gravaj” landoj, sed pri ĉiu el ili nur unu artikolo jare. Estas klare, ke tiel la afero ne povas funkcii. La vivo estas alia, ĉar ie estas gravaj eventoj, aliloke okazas nenio interesa por internacia publiko. Do eble estas eĉ bone, ke ni ne havas kunlaborantojn en ĉiuj landoj ... Aliflanke, se ni (kiel nun) eĉ en gravaj ŝtatoj, kiaj estas Usono kaj Ruslando, ne havas aŭtorojn, tio sendube estas manko. Nu ja, neniu estas perfekta, ankaŭ MONATO ne.

Sincere via Stefan Maul