Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Ĉu paŝoj al paco?

Por fortikigi la fragilan pacon en Nord-Irlando estas enkondukitaj novaj iniciatoj. Inkluzivitaj estas inter aliaj nova asembleo / parlamento por Nord-Irlando (preskaŭ samtempe estas kreataj asembleoj en Skotlando kaj Kimrio); forigo de la postulo, ke ĉiuj nordirlandaj parlamentanoj kaj publikaj funkciuloj ĵuru fidelecon al brita monarĥo; elekto de ministroj el ambaŭ frakcioj en Nord-Irlando (la porbrita uniista kaj la irlanda respublikista). Strangefekte estas, ke la ministro pri edukado, Martin McGuinness [magines] estas respublikisto kaj estrarano de la separatisma partio Sinn Féinn [ŝin fejn].

Aliaj iniciatoj koncernas reformon de la polico en Nord-Irlando kaj starigon de translimaj instancoj inter Nord-Irlando kaj Irlanda Respubliko. Tiuj respondecos pri turismo, agrikulturo, sekureco, ktp, sed ne pri politikaj aferoj. Liberigitaj estos terorismaj malliberuloj (kaj unuiistaj kaj respublikistaj) en ambaŭ partoj de la irlanda insulo.

Etnaj regionoj

Plue estos disvastigitaj la irlanda lingvo en Nord-Irlando kaj la indiĝenaj lingvoj (precipe keltaj) en diversaj etnaj regionoj de Britio. Ankaŭ estos kreita nova instanco, nome “Konsilantaro de la Insuloj”, ĉe kiu estos reprezentataj Anglio, Nord-Irlando, Irlanda Respubliko, Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, kiuj estas kvazaŭ feŭdaj ŝtatetoj ene de la brita regno.

Neniu kapablas antaŭdiri, ĉu tiuj unikaj kaj iom aŭdacaj iniciatoj sukcesos. Tamen homoj en Irlando kaj Britio, kiuj sopiras al aŭtonomio, sendependeco aŭ nur al rekono kiel aparta etno aŭ nacio, atendas kaj esperas.

IRL