Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

REAGO DE ĜERMANO

La germana kaj Esperanto

Volonte mi reagas al la artikolo “Influo de la germana laŭ negermano” de Aldo de’ Giorgi (MONATO 1999/12), ne kiel germano, sed kiel ĝermano kun la nederlanda kaj la itala kiel hejmaj lingvoj. La signifokampoj de la kapvortoj ludi en PIV kaj giocare en Vocabolario Italiano-Esperanto de Carlo Minnaja estas resumeblaj pli-malpli jene: 1. sencelumi; 2. sin amuzi; 3. sporti; 4. muziki instrumente; 5. aŭdigi muzikon; 6. surscenigi; 7. junte moviĝeti; 8. veti; 9. mistifiki; 10. riski. Mi konstatas, ke Esperanto rezervas ludi por 1-7, vetludi por 8, trompi aŭ mistifiki por 9 kaj riski por 10. La itala uzas giocare por 1-3 kaj 7-10, sed suonare por 4-5 kaj recitare por 6. La nederlanda havas spelen por 1-4 kaj 6, la kunmetaĵojn afspelen kaj uitspelen por respektive 5 kaj 9, wedden por 8, kaj la verbajn esprimojn speling hebben (7) kaj op het spel zetten (10). Tre varias la nombro de la formoj uzataj (Esperanto: 4; itala: 3; nederlanda: 6), krome sen formkoincido inter la diversaj signifoj. Nur en la kampoj 1-3 la tri lingvoj plene akordas!

Ĝojiga kontribuo

Volante traduki la italan verbon suonare el la supre menciita vortarego de Minnaja en la nederlandan, oni bezonas minimume kvar tute malsamajn formojn en la nederlanda plus kelkajn kunmetaĵojn kun aldonaj prefiksoj por kovri ĉiujn 10 signifojn! Malkiel De’ Giorgi mi ne konsideras ĉi tion “grava manko de precizeco” de unu lingvo kompare kun alia. Ĉiu lingvo priskribas la fizikan realecon laŭ sia unika maniero, kaj la supre mankantaj koincidoj estas respeguloj de tiuj unikaj kodigoj de la mondo, kiu nin ĉirkaŭas.

Transirante al la tereno de la morfologio, ĉu priplori kun De’ Giorgi la troan imitadon de la germana fare de niaj fruaj aŭtoroj kaj ilian tropezon en PIV-citaĵoj? Ankaŭ ĉi-terene mi ne subtenas la rezonadon de la verkinto. Mi konsideras ege ĝojiga kaj siatempe eĉ sava la plipezon, inter la fruaj praktikantoj de Esperanto, de ĝermanlingvanoj kaj slavlingvanoj, kiuj estis nature la plej kapablaj ekspluatantoj de la aglutina potencego de Esperanto. La “skemismo” de Esperanto kaj la travideblo de ĝiaj vortstrukturoj ne nur kontribuas al ĝia relative facila lerneblo, sed estas unu el ĝiaj ĉefaj atutoj kontraŭ ĉiuj “naturismaj” rivaloj.

Verŝajne

Mi ĝojas pri la frua apero de verŝajne (tute klara ne nur por germanlingvanoj, sed ankaŭ por nederlandanoj, francoj, rusoj, kaj verŝajne multaj pli), apud kiu ektrovis sian lokon probable, sed laŭ mia gusto en malpli ĉiutaga, pli scienca lingvaĵo. Mi kredas, ke, fronte la abundan ekzemplaron de ver+ŝajn en diversaj fontlingvoj (kiel en la itala verosimile), ĝia senpera esperantigo estis pli defendebla ol frutempa naturisma prefero por probable. Kompreneble oni devas gardi sin kontraŭ idiotaĵoj, kaj eble la ekzemplo de la verbo elrigardi troviĝas rande de tia misuzo, eble eĉ transrande, ĉar ĝi ja malaperis preskaŭ senspure favore al aspekti.

Ne estu tro pedanta

En la sama kategorio mi vidas elvendo (G: Ausverkauf) anstataŭ disvendo aŭ rabatvendo. Kontraŭe, mi dirus, ke eldoni kuŝas cisrande, ĉar ĝi rifuzas cedi sian lokon al iu naturisma novaĵo. Mi konsentus kun ĉiu, kiu kritikus miskopiojn el la germana aŭ nederlanda kiel alfali (“ataki”) aŭ kunfali (“koincidi”), kvankam la rusaj napadat’ kaj sovpadat’ montras ekzakte la saman konsiston. Oni estu do tolerema, ĉar ne malofte vortoj en iu latinida lingvo sub la surfaco montras nenion alian ol kunfandiĝon de elementoj, kiuj estas pli klare analizeblaj en la ĝermanaj kaj slavaj lingvoj: el-migri kaj aus-wandern (G) kontraŭ emigrare (I); en-migri kaj ein-wandern (G) kontraŭ immigrare (I), kie Esperanto kaj la germana estas pli travideblaj ol la itala, en kiu perdiĝis la libera uzeblo de la komenca morfemo, kaj okazis ĝia senrevena kunfandiĝo kun la leksika kerno de la verbo. Similan teksaĵon oni trovas en la itala naufragio, kiu, malgraŭ De’ Giorgi ja signifas ekzakte “ŝip-rompo”. Ankaŭ oni ne estu tro pedanta, kritikante la esperantan “memstara” kiel (fi)germanaĵon, ĉar “ne ĉio memstara ĉiam staras” laŭ la verkinto.

“Memstara” estus io “aŭtonoma”, “io sendependa”, sed, estimata De’ Giorgi: ĉu ĉio “sendependa” ĉiam “pendas”?

Wim JANSEN