Laimius STRAZNICKAS
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Britaj doganistoj malkaŝis, ke pasintjare krimecaj grupoj el Litovio multe plifortigis sian influon en la brita merkato de kontrabandaj cigaredoj. Bone organizitaj grupoj el diversaj urboj de Litovio kaŝas kontrabandajn varojn en ŝarĝaŭtoj kaj ŝipkonteneroj, falsas importdokumentojn kaj organizas nigramerkatan komercadon en Britio. Tra Dover importataj cigaredoj estas kaŝataj inter lignaĵoj kaj aliaj el Litovio importataj konstrumaterialoj.
Laŭ informoj de la litova ambasado en Britio, komence de 2000 en tiu lando juĝproceson atendas kvar kriminalaferoj. Pro tabaka kontrabando en Britio kutime oni punas per ĝis kvar jaroj da mallibero.
Kutimas du versioj. Laŭ la unua, la ŝoforo asertas, ke li transportis lignaĵon kaj ke pri kaŝitaj cigaredoj li nenion sciis. Laŭ la dua, la ŝoforon haltigis sur la limo polaj germanaj krimuloj kaj minacante per kruela persekuto entrudis kontraŭleĝan ŝarĝon de cigaredoj.
La plej granda juĝafero ligiĝas kun la ŝarĝo de du milionoj da Rothmans-cigaredoj, kiu estis perŝipe importita el Kaliningrad (rusa enklavo inter Litovio kaj Pollando), kaŝita en aluminia rubo. La valoro de tiu cigareda ŝarĝo superis 300 000 britajn pundojn (440 000 eŭroj).
Cigaredojn, kiuj kontrabande trafis la britan nigran merkaton, litovaj krimuloj disvastigas helpe de tie loĝantaj samlandanoj, kiuj esperas atingi politikan azilon.
Distribuantoj aĉetas cigaredojn en kestoj de po 500 paketoj aŭ en blokoj de po 10 paketoj. La prezo varias inter 1,5 kaj 2 pundoj por paketo (2,22 – 2,96 eŭroj). La cigaredoj estas vendataj en sabataj kaj dimanĉaj bazaroj de Londono kaj ĝiaj antaŭurboj, aŭ en la popularaj car boot sales, kie oni vendas rekte el la aŭtokofrujo. Tamen plej granda komerco okazas pere de malgrandaj vendejoj en lokoj kie dense loĝas etnaj minoritatoj, precipe hindaj kaj arabaj.
Dume honestaj litovaj eksportantoj asertas, ke la litova kontrabando al Britio ege ĝenas ilian agadon. Kontraŭleĝa importado de Marlboro-, Rothman- kaj Embassy Regal-cigaredoj en Brition pasintjare estis tiom intensa ke britaj doganistoj komencis suspekte pritrakti ĉiun ŝarĝaŭton el Litovio. Litovaj varoj preskaŭ ĉiam estis haltigataj kaj elpakataj pro ebla kontrabando. Litovaj entreprenistoj eĉ komencis plendi, ke plurfoje okazis, ke varoj (precipe vitraj) estis damaĝitaj kaj ke neniu repagis la perdon. Fariĝas komplika afero trovi ŝoforojn aŭ transportkompaniojn, kiuj volonte transportus eksportvarojn al Britio.
Impostoj pro cigaredoj en Britio atingas 80 procentojn de la prezo aŭ eĉ pli. Fumanto pagas po 3,7 pundojn (5,47 eŭroj) por paketo de popularaj markoj. Krimuloj ricevas impresgrandajn profitojn. Pro la nigra merkato de cigaredoj la brita buĝeto ĉiujare perdas ĉirkaŭ 2,5 miliardojn da pundoj. Oni informas, ke en tiu lando fumas ĉirkaŭ 19 milionoj da loĝantoj, kaj ke ĉiu kvina aĉetata cigaredpaketo estas kontrabanda.
Pro senĉese kreskanta kontraŭleĝa merkato ekde la jaro 1996 en Britio bankrotis pli ol 8 300 kioskoj kaj vendejoj, kaj ĉiujare oni perdas ĉirkaŭ 3 500 laborlokojn.
Laimius STRAZNICKAS