Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Laŭ ritmo de la rizejoj

Pezaj kotmakulitaj bubaloj tiras antikvajn plugilojn. Kapvestita per sia nemalhavebla konusa ĉapelo, kamparanino per rapidaj paŝetoj marŝas kun vekto lokita sur ŝiaj ŝultroj. Bildoj de l’ eterna Azio. Oni povus kredi, ke ĉi tie nenio ŝanĝiĝis. Tamen, depost senkolektivigo, la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion.

Ĉi-mezjunie la dam-tabulo de la rizejaro belbrilas per ĉiuj nuancoj de verdo kaj flavo. Ĉie rizejoj, digoj, kanaloj. Senescepte, ĉiu terpeco estas prilaborata de la kamparanoj, kiuj kultivas ĉion disponeblan. Ĉar la delto de la Ruĝa Rivero, en Nord-Vjetnamio, estas unu el la plej popoldensaj kamparaj regionoj en la mondo, kun 18 milionoj da loĝantoj en 14 700 km2.

Nur per manoj

Jam sufoka estas la varmo. Espereble pluvos, fine de ĉi tiu posttagmezo, kiel ofte okazas en tiu musonperiodo, kiam la ĉielo subite disverŝas siajn akvojn, kiuj venas fekundigi la grasan teron de la delto. Kun senĉesa svingado, Hao ĉerpas akvon el la kanalo per bambua korbo por enverŝi ĝin en la parcelon. Ade ripetita ago, ĝis nun nur malofte anstataŭata de elektraj pumpiloj. Krom la bubalo, kiun li luprenas de najbaro por plugado, Hao mane plenumas la tutan laboron. Tiom etaj estas la parceloj! Antaŭ dek jaroj, kiam okazis la senkolektivigo, la tero estis redistribuita al ĉiu familio; Hao ricevis 1440 m2 dividitajn en sep parcelojn.

Dek kvin tagojn poste bolas la kamparo. La musono apogeas; per falĉileto oni diligente tranĉadas la rizplantojn; sekiĝas la pajlo, ĉu kiel garboj en rizejoj aŭ sternita sur vojrando. En la kortoj, antaŭ la domoj, sur plej eta disponebla spaco, la draŝita greno estas disĵetita por ke ĝi sekiĝu. Ĉi tie oni rikoltas, aliloke oni jam priklas. La junaj ŝosoj belbrilas per dolĉa verdo en la arbidejoj; la bubaloj tiras la plugilon aŭ la plugado rekte okazas mane per plugpioĉo, por turni la teron, rompi la terbulojn.

Ŝvitiga laborado

Ŝvitiga laboro, dum horoj sub suno, kun piedoj en koto, por prilabori teron saturitan de akvo. Aliaj jam priklas: laboro de virinoj. Malmultope, kun pantalonoj mezfemure refaldita, la kamparaninoj klinitaj plantas en ŝlimon tiujn milojn da etaj verdaj ŝosoj, kiuj produktos duan rikolton de la jaro. Hao esperas havigi ĉirkaŭ 45 kvintalojn/ha el la rizo priklita en marto, kiun li rikoltas en junio, kaj la rendimentoj najbaras 52 kvintalojn/ha por la dua rikolto okazonta en oktobro.

La rizo, ankoraŭ, ĉiam la rizo. Simbolo de la vivo, uzata en ĉiu manĝo. Pli ol nutraĵo, tuta rizo-civilizacio stampas la pejzaĝon. Ĝi estos bovlo da blanka rizo, parfumita rizo, nudeloj, vermiĉeloj, krespoj, alkoholaĵo.

Ĉar liaj rikoltoj da rizo kaj legomoj kaj liaj ses porkoj kun kelkaj kokinoj ne sufiĉas por nutri lian familion, Hao aldonis al sia produktado ne-agrokulturan agadon. Li iĝis produktisto de alkoholo: li aĉetas rizon, kiun li distilas por fari el ĝi fortegan kaj parfumitan trinkaĵon. Tio ebligis al li konstrui belan domon el brikoj. Post tri jaroj de militoj kaj dek jaroj de komunisma vegetado, la reformoj anoncitaj en 1986 redonis esperon. Post pago — per mono aŭ nutraĵoj — de la imposto, nome 30 kg da rizo por sao (1), Hao povas fari kion li volas.

Riĉiĝo estas virto

Anstataŭ doni politikan liberecon, la komunistaj gvidantoj dekretis, ke de nun riĉiĝo estas virto, kaj multaj estas tiuj, kiuj kaptis tiun novan liberecon kaj profitas de konsumeblaĵoj antaŭe nekonataj. Kun videbla fiereco Hao kondukas nin per sia malgranda motorciklo por vidi la karaokeo-lokalon, kiu ĵus malfermiĝis en la vilaĝo. Tiel, en tonkina vilaĝo, ni retrovas ... Sylvie Vartan, stelon de la franca kanzono!

La ekonomia liberaligo ebligis revigligi la ekonomion de la lando antaŭe elsuĉita. Dum la nigraj jaroj la monata nutrokvanto estis limigita je nur 13 kg por kapo, 2 kg sub la vivnecesa minimumo fiksita de UN. Hodiaŭ Vjetnamio iĝis denove la tria mondskala eksportisto de rizo. Sed ne ĉiuj same sukcesas kiel Hao. La oficialaj statistikoj indikas ankoraŭ 18 % de malriĉaj familioj (t.e. disponantaj malpli ol 2100 kaloriojn tage kape), kaj la diferenco inter prosperaj regionoj kaj tiuj ne encirkvitiĝintaj estas 7,5-obla.

Tiel, danke al ĝeneraligo de varioj altrendimentaj kaj mallongciklaj, al progresado de la pruntsistemoj, la loĝantoj de la Mekong-delto, ĉe la suda landparto, per du rizrikoltoj ricevas jarajn rendimentojn de 10 ĝis 12 tunoj/ha. Aliparte, malriĉeco de iuj provincoj kiel Anamo okazigas, ke miloj da agrokulturistoj forlasas siajn vilaĝojn por provi sian bonŝancon en Sajgono, Hajfongo aŭ Hanojo.

Ankoraŭ gvatataj

Okaze de kongreso de la komunista partio, Hanojo estis flagita per portretoj de Ho Ĉi Min kaj sloganoj laŭdantaj la partion. Kaj tamen neniu plu kredas je tio. Sed, kvankam la nuna reĝimo liberaligas la ekonomion, ion koncedi sur la politika kampo estas nepre ne prikonsiderinde. Cetere la kongreso konfirmis sian principon: ne al plurpartiismo.

Antaŭ nelonge, paroli sur strato kun eksterlandano povis kaŭzi malagrablaĵojn; ankaŭ lerni okcidenteŭropan lingvon faris vin ŝipfuĝonto, sekve suspektato. Plurfoje ni konstatis, ke gvatado plu okazas en publikaj lokoj, kaj malgraŭ niaj multaj vizitoj ĉe la kamparo, ni ne sukcesis ricevi la permeson loĝi dum kelkaj tagoj ĉe familio de kamparanoj.

(1) mezurunuo: 1 sao egalas 360 m2.