Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Neŭtrala

En la enkonduka alineo de plurpaĝa artikolo pri la milito en Jugoslavio (MONATO, 1999/10, p. 10) Aldo de’ Giorgi skribas i.a. ke “...gratulindas ... Norvega Esperantisto, kiu ... senkaŝe akuzis Usonon kaj la landojn de NATO pri tiu neniom pravigebla agreso”.

Nu, ne ĝuste tion ni skribis efektive. En redakcia artikoleto (en Norvega Esperantisto n-ro 2/99) ni konstatis ke “inter la membroj de NEL certe troviĝas diversaj politikaj opinioj, ankaŭ pri la krizo en Balkan[i]o” kaj ni nur atentigis pri la deklaro alipaĝe kiun verkis la estraro de NEL. En tiu deklaro oni zorge evitis unuflankan kulpigon de unu partio en la konflikto, kaj provis trovi formulaĵojn pravigeblajn surbaze de la idealoj de Zamenhof, kaj akcepteblajn ankaŭ por tiuj membroj kiuj trovas la bombadon de NATO necesa en tiu kriza situacio. En la deklaro tial staras ke ni “bedaŭras la milit-atakadon en kiu nia lando, per sia membreco en NATO, parto-prenas ... kontraŭ celoj en Jugoslavio” kaj, post aludo al senperfortaj procedoj por solvado de konfliktoj, ke “ni bedaŭregas ke fronte al la serbaj teroraĵoj en Kosovo la albana gerilo, kaj nun ankaŭ NATO, sentis sin devigataj reagi per milit-rimedoj”.

Temas do pri esprimo de granda bedaŭro ke la partioj de la konflikto ne solvis ĝin per pacaj rimedoj. Kaj pro tio nia estraro espereble estas gratulinda.

Douglas DRAPER, Norvegio