Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GERMANIO

Pekoj de patriarko

Kiom abrupte povas ŝanĝiĝi politika situacio, tion draste montras Germanio. Ankoraŭ en aŭtuno 1999 regantaj partioj, socialdemokratoj (SPD) kaj verduloj, troviĝis en abismo de malsimpatio (vidu la raporton “En giganta truo” en la septembra numero) ne nur laŭ opinisondoj, sed precipe pro multaj malvenkoj en elektoj de federaciaj landoj. Kontraste kristandemokratoj (CDU), kiujn elektintoj unu jaron antaŭe sidigis sur opoziciaj seĝoj, havis tiom da simpatiantoj, ke la partio de la patriarko Helmut Kohl [kol] senprobleme povus reveni al regado, se okazus elektoj.

Sed kelkajn monatojn poste, fine de novembro, la situacio subite iĝis tute alia. Tio ne okazis, ĉar regantaj socialdemokratoj laboris pli bone ol antaŭe, male, ankaŭ post somera paŭzo oni precipe kverelis en daŭra konfuzo. Do, kristandemokratoj, kvankam ili tute ne havis pli bonajn proponojn por necesaj reformoj, plue navigis sur ondego da simpatio. Sed nun trafis ilin batego, kiu povus detrui la partion.

Nigraj kasoj

La katastrofo eliris de la bavara urbo Aŭgsburgo (hazarde loĝloko de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo). Prokuroroj, kiuj esploris dubindajn negocojn de armil-komercisto, malkovris, ke en tiu tuta kaĉo ludis rolon ankaŭ iama kasisto de CDU, kiu ricevis milionojn da germanaj markoj en valizeto de tiu armilkomercisto, donace por la partio. Amaskomunikiloj prave flaris grandan skandalon kaj mem komencis esplori. Ne daŭris longe, ĝis en la centro de tiu ĉi ŝmirmona marĉo troviĝis neniu alia ol la patriarko mem: Kohl devis konfesi pri akcepto kaj kaŝado de gigantaj sumoj, pri nigraj kasoj kaj kontoj. Fine de decembro evidentis: Kohl pekis kontraŭ leĝoj, prokuroroj ekis ekzameni, minacas lin eventuale puno. La monumento Kohl, kanceliero de germana unuiĝo, ekfalis. La damaĝo, kiun li kaŭzis al la partio, en la momento, kiam estas skribataj tiuj ĉi linioj, ankoraŭ ne estas taksebla.

La “sistemo Kohl”

Klare tamen estas nun, ke la “sistemo Kohl” estis parte krima, kvankam neniu asertas, ke la eksa kaj nun honora partiestro agis por riĉigi sin mem — male li malavare disdonis monon el nigraj kasoj kaj kontoj. Tiaj donacoj estis grava parto de lia sistemo, kies esencon oni povas priskribi tiel: kio estis bona por Kohl, estis bona por la partio, kaj: Kohl estis la partio kaj la partio estis Kohl. Li estas politikisto ne tre inteligenta, sed havas bonegan instinkton por malkovri talentulojn kaj kapablon ligi ilin al si, kaj tiel teni sian potencon. Inverse, tro ambiciajn homojn li forpuŝis kaj tiel malhelpis fortiĝon de rivaloj. Viktimoj tiaj estis precipe politikistoj pli inteligentaj ol li; plej konata ekzemplo estas profesoro Kurt Biedenkopf [bidenkopf], kiun li ĵetis el la ofico de ĝenerala sekretario de CDU. Li nun estas ĉiel respektata ministroprezidanto de Saksio.

Antaŭe oni ofte cerbumis, kiel Kohl sukcesis formi kaj gvidi la partion tute laŭ sia gusto, nun do oni scias, ke kun disdono kaj retiro de sia favoro al aliaj li ankaŭ disdonis aŭ retenis monon, kiun li akiris kaj administris preterleĝe, parte kontraŭleĝe.

Per tiu sensacia skandalo kompreneble profitas la regantaj socialdemokratoj. Tamen estus maljuste, atribui rekreskantan simpation por la registaro nur al la fiasko de CDU. Koincidis kun ĝi fino de kvereloj en la reganta koalicio, almenaŭ en gravaj punktoj. Ŝajnas, ke kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] fine vere komprenis, ke necesas solida laboro por survojigi urĝajn reformojn. La registaro prezentis relative bonan leĝoprojekton de impostado kaj serĉis kompromison kun la opozicio por reformi la leĝan pensi-asekuron. Iom helpas la registaron ankaŭ pliboniĝanta ekonomio kaj favoraj konjunktur-prognozoj.

Stabila demokratio

Konsole estas: ĉio ĉi montras, ke la germana demokratio principe estas relative stabila. Jes, koruptado okazas ankaŭ en demokratio, sed ĝi ne restas porĉiame kaŝita, kiel montras la kazo Kohl. Kaj plian instruon donas tiu ĉi kazo: Ankaŭ en demokratio ne estas bone, se unu homo kaj sama partio regas tro longe. Kohl dum 16 jaroj estis kanceliero kaj do povis senprobleme plekti sian ampleksan reton de potenco tra la tuta federacia respubliko. Nun oni diskutas ne nur pri pli precizaj leĝoj por partioj, sed ankaŭ la demandon, ĉu limigi la oficotempon de kancelieroj. Tiel eble la skandalo havos ankaŭ bonan sekvon.

Klare estas, ke la registaro en Berlino ne plu falos en gigantan truon, kiel probablis antaŭ duona jaro, kvankam ankaŭ ĝi suferas pro kelkaj ŝmirmonaj skandaletoj de SPD-politikistoj. Daŭros longe, ĝis CDU povos reakiri perditan fidon. La meritoj de kanceliero Kohl restos, sed la “nigra giganto” Kohl kaj “lia” partio nun havas grandajn nigrajn makulojn. Krome estas risko, ke tiu ĉi skandalo kreskigos la naŭzon de germanoj pri politikistoj ĝenerale. Laŭ freŝa enketo, 44 % ne elektus, se nun estus balotoj. Se efektive degenerus la granda popolpartio CDU, tio severe povus malstabiligi la germanan demokration.

Stefan MAUL