Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pri realo kaj la malo

Nuntempaj usonaj filmoj kiel La matrico aŭ Okuloj larĝe fermitaj levas la demandon pri la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio. Samajn temojn oni povas trovi en la verkoj de multaj aŭtoroj ĉi-jarcentaj, ekzemple, en ĉi tiuj kvar noveloj de Valerij Brjusov (1873-1924), rusa poeto kaj prozisto. Kiel indikas la antaŭparolo, argumente ili povas memorigi pri rakontoj de Poe (1809-1849), kvankam kun alia tono (ne nepre nur pro la ruseco, sed ankaŭ pro la tempa distanco inter la du verkistoj). La unua novelo estas noto verkita de psikopato (unua frazo: Certe, jam de la infaneco oni opiniis min perversa), kies kruelo certe pensigas pri la putpendola Poe. La dua, teksto el la arĥivo de psikiatro (same: Mi amis spegulojn ekde la junaj jaroj); ĉi-foje venis al mia kapo la argentinaj Borges kaj Cortázar, jardekojn postaj. La tria havas perfektan finon, ironian, post rakonto pri ekstrema amo. Kaj la kvara, intrige parenca al la majstra romano de Bulgakov, temas pri astrala (t.e. anima, spirita, nekorpa) vojaĝo al fora planedo gvide de la Diablo. Krom la stranga transskribo “dyba” (nomo de torturilo; eble sufiĉus “reko” aŭ “pendreko”), la Esperanto de la traduko estas same rekomendinda, kiel la enhavo de la libreto mem.

Jorge CAMACHO

Valerij Brjusov: Kvar noveloj. El la rusa tradukis Grigori Arosiev, Aleksander Korĵenkov kaj Ilsia Novikova. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1999. 24 paĝoj vinktitaj. Prezo ĉe FEL: 2,20 eŭroj + afranko.