Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Neglektata kontinento

Tio estas unika: UN oficiale kaj publike petas pardonon pro propraj fiasko kaj kulpo. La ĝenerala sekretario de la mondorganizaĵo, Kofi Annan, eldiris tiun kulpkonfeson surbaze de esploro, kiun li mem komisiis al sendependa skipo. Oni disponigis por tiu esploro ĉiujn koncernajn dokumentojn kaj materialojn. La rezulto estis ege malĝojiga raporto, kiu atribuis al UN ĝenerale, kaj aparte al la Sekurec-Konsilio, gravegan kulpon: spite al klaraj ekkonoj kaj alarmvokoj la mondorganizaĵo, kiu laŭ propra difino volas garantii pacon kaj homajn rajtojn, faris nenion por malhelpi genocidon.

Alarmo sen sekvo

Temis pri Afriko, pri la tiama ekstermo de grandega nombro da tutsiaj loĝantoj en Ruando fare de anoj de la hutua tribo. Ĝuste kiam komenciĝis tiuj brutalaj masakroj, UN retiris siajn blukaskulojn, kvankam Kofi Annan ricevis alarman telegramon de la komandanto en Ruando. Supozeble tiu misago en 1994 estis la plej granda fiasko de UN. Fiasko? Fatala eraro? Malsukceso? Ni povas, eble devas paroli ankaŭ pri krimo, sed tian krimon persekutas neniu tribunalo.

La mondorganizaĵo ne je la unua fojo malmajstris defion. La listo de fiaskoj estas ampleksa. Ni memoru pri balkanaj landoj kaj laste Kosovo, aŭ pri Orienta Timoro, kie oni longe hezitis, fine tamen intervenis. Kio pri aliaj konfliktoj, ekzemple inter kurdoj kaj turkoj, pri Tibeto aŭ Ĉeĉenio?

Multaj militoj

Tamen plej terure UN neglektas Afrikon. En tiu ĉi kontinento regas mizero, perforto, malsato, oni militas, buĉas kaj genocidas en aro da landoj: Angolo, Somalio, Eritreo, Etiopio, Burundo, Sudano kaj Konga Respubliko. En tiu ĉi lando ribeluloj kaj registara armeo dum unu jaro batalis, poste subskribis pactraktaton, sed tuj poste oni daŭrigis buĉi unuj la aliajn. UN fiaskis en Somalio kaj Angolo; tie pereis blukaskuloj, sekve oni retiris la pacotrupojn. En Siera-Leono somere de 1999 oni subskribis pactraktaton, kiu permesis ke la masakrintaj ribeluloj eniru la registaron, kaj UN disponigis gigantan trupon: 6000 soldatoj garantiu la pacon en la lando. Sed kiuj soldatoj? Estas preskaŭ nur anoj de okcidentafrika interven-armeo Ecomog, kiu batalis kontraŭ la ribeluloj. Ĉiu el ili ricevis bluan kaskon kaj iom pli grandan soldon. Iamaj malamikoj do nun estas neŭtralaj kontrolantoj de paco. Kia absurdaĵo!

En Kongo post urĝado de UN oni subskribis ankaŭ pactraktaton, en julio 1999. Oni promesis sendi ĝis 25 000 blukaskulojn, sed ĝis nun tie troviĝas ne pli ol 40 UN-observantoj. Kiu do povas miri, ke ekde oktobro oni denove militas?

Dilemo de UN

La dilemo de UN estas, ke la mondorganizaĵo povas esti nur tiom forta, kiom permesas la gvidaj ŝtatoj, precipe la potencoj kun veto-rajto en Sekurec-Konsilio. Sed ĝuste tiuj ŝtatoj havas nenian intereson pri Afriko kaj ties konfliktoj. Afrikano Annan plendis: “Eĉ la multe pli bone ekipita Eŭropo ricevis signifan helpon de ekstere, por konservi pacon en sia regiono.” Per tio li aludis precipe al Usono. Ties nova UN-ambasadoro Richard Holbrooke [holbruk] fine de la pasinta jaro vizitis la nigran kontinenton kaj revenis kun jena cinika mesaĝo: En Kongo unue devas regi paco, nur poste oni povos paroli pri pacotrupoj.

Tute alimaniere en Kosovo. Estis precipe Usono, kiu insistis pri interveno kontraŭ Serbio, tamen ne fare de UN sed de NATO, kaj per tio eĉ riskis gravan konflikton kun Rusio. Oni elspezis miliardojn da dolaroj por bombardi, kaj postmilite transdonis al UN la taskon, per trupoj garantii pacon.

Kial tia ambigua konduto? Kompare al la malgranda nombro de albanoj en Kosovo, masakroj en afrikaj landoj trafas dekojn da milionoj. Ĉu afrikanoj estas homoj dua- aŭ triaklasaj, kiuj ne meritas protekton kaj helpon de UN? Intertempe eĉ helporganizaĵoj, precipe neregistaraj, retiras siajn komisiitojn, ĉar pli kaj pli ofte helpantoj estas murdataj pro manko de pacigaj trupoj. Se la kulpokonfeso de Kofi Annan havu sencon, konsekvence UN devus ŝanĝi sian politikon en Afriko. Sed tian signalon ĝis nun ni atendas vane. Ŝajnas, ke fiaskoj de UN en Afriko daŭros, ke ĝi restos forgesata kontinento.

MAUL Stefan