Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malmiraklo prilumita

Miraklo: tiel oni priskribis la naskiĝon de ŝafido en “sankta” kristnaska brutejo, al kiu oni alportis vivantajn ŝafojn kaj azenojn por reprezenti la naskiĝlokon de Kristo. Sed ve! Pro novjaraj raketoj kaj aliaj bruoj ĉio malmiraklis: mortis pro timo la kristnaska ŝafido. Tamen jen la sola miso de Vilnius-a projekto “Jarmila Lumo”, en kiu ĉefrolis la 326 m alta televida turo, kiu pro pli ol kvin mil lampetoj fariĝis elektronika kristnaska “arbo” kun, sur ĝi, potenca lumigilo disradianta kristnaskan stelon. De la turo, finkonstruita en 1980, oni ne tute malmuntis la instalaĵojn: oni esperas iamaniere reuzi ilin en venontaj jaroj.

LAST/PG