Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Biero populariĝas

La jaro 1999 por litovaj bierfaristoj estis tre sukcesa. Dum la pasinta jaro ili vendis 177 milionojn da litroj da biero, plej multe, de kiam rezultojn registras la litova asocio de bierfaristoj. En la jaro 1998 vendiĝis 147 milionoj da litroj, en 1996, 136 milionoj.

Audrius Vidys, prezidanto de la asocio de bierfaristoj, opinias, ke al la lastjaraj rezultoj kontribuis la varmega somero: “Malgraŭ tio la biermerkato de Litovio dum du proksimaj jaroj ankoraŭ devus iomete kreski. Nuntempe por unu loĝanto de Litovio jare oni produktas iom pli ol 51 litrojn da biero, dum en landoj kun simila klimato, ekzemple Finnlando aŭ Svedio, ĉirkaŭ 80 litrojn. Do ankoraŭ estas eblo de kresko.”

En la pinto de avangardaj bierfarejoj viciĝas fabrikoj, kiuj apartenas al svedaj, finnaj kaj danaj kompanioj. La ses plej gravaj bierfabrikoj, administrataj de eksterlandaj kompanioj, pasintjare produktis 166 milionojn da litroj, kaj la pure litovaj kompanioj apenaŭ 11 milionojn.

Biero produktata en Litovio plejparte estas konsumata en Litovio. Nur iomete eksportiĝas al Latvio kaj Usono.

LAST