Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Kiun vojon?

Feliĉe Esperanton influis ĉe ĝia ekesto kaj evoluo la rusa kaj la germana, tiel kontraŭpezante la romanidajn vortaron kaj sintakson. Tio faris Esperanton vere eŭropa lingvo anstataŭ lingvo imitanta la parolmanieron de nur unu nacio. Kion dezirus Aldo? (MONATO, 1999/12, p. 12) Ĉu superregan influon de la angla? Kiel nuntempe en multaj landoj: tre ĝena faktoro en pluraj etnaj kulturoj kaj lingvoj? Aŭ ĉu Esperanto en ĉio aspektu, similu, imitu la italan?

Reforma emo spureblas en diversaj tekstoj liaj, ĉu pri troo da konsonant-sinsekvoj (laŭ li malfacile prononceblaj), ĉu pri neologismoj (nur liagustaj), ĉu pri plisimpligo de la fraz-strukturo, ĉu pri interpunkcio.

Laŭ mi, parenteza “kiu estas”, do fakte forlasita el frazo, perdas sian influon, sian regivon. Ĝi ne povas pravigi neuzon de la akuzativa finaĵo ĉe adjektivo, epiteto de objekto, kiam okazas ŝanĝo nur en la vortordo: ja la du elementoj estas samrangaj, samkazaj.

Do: – ellerni la lingvon proponitan de Zamenhof; aŭ: – ellerni la proponitan de Zamenhof lingvon; aŭ: – ellerni la de Zamenhof proponitan lingvon. Mi agnoskas, ke la unua estas la plej flua formulo, sed ankaŭ tie la finaĵo ne malaperu. Klare! Kiun lingvon? La proponitan de Zamenhof. Tiun, kiun Zamenhof proponis.

Laste – jes, “ke” estas konjunkcio kaj ligas du propoziciojn. En si mem ĝi sufiĉas por tiu tasko, precipe en mallonga frazo. Sed ĝi ne superfluigas komon. Komoj dividas longan frazon en supervideblajn propoziciojn kaj, tiel montrante tuj la strukturon de la tuto, faciligas la legadon. Tio estas la tasko de la interpunkcio, kiu funkcias sendepende de vortspecoj.

Christian DECLERCK, Belgio