Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ML 2000 005

Psikedela sperto

En recenzo pri la lumdisko “PoLimoRFiA ArKiteKnia” de Solotronik (la artisto pli frue konata kiel Eduardo Vargas “Solo”), fare de Danjelo Gibbons (MONATO, 1999/12, p. 23) mi retrovis mian nomon en esperantigo, kion mi jam forlasis antaŭ pluraj jaroj, sed evidente la recenzinto transprenis tiun formon el la diska kajero. Mirigis min liaj entuziasmaj frazoj pri tio, ke Solotronik ĉerpis la tekstojn el verkoj de la ibera skolo, kaj ke “li elektis bonegajn tekstojn”. La kajero informas, el kiuj verkoj precize. Nu, mi depruntis la diskon de amiko kaj ... miregis. Psikedela sperto! La du tekstojn aperantajn mianome mi neniam verkis! Neniam en mia vivo mi uzis la belan vorton “krepuskule” (“krepuske” probable jes, mi supozas) nek produktis ajnan poemon pri s-ro Spock. Eble la kanto “Luma tempo” estas mozaiko farita per buĉeroj el iu rakonto mia en “Ekstremoj”, sed la saman rezulton oni povus atingi kolektante kaj koktelante vortojn el la zamenhofa traduko de Genezo. Kaj mi suspektas, ke la samo validas por ĉiuj aliaj tekstoj en la disko, nome tiuj atribuitaj al miaj iberaj kolegoj.

Jorge CAMACHO, Hispanio