Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TEKNIKO

Perkomputila tradukado

La temo de la sepa “pinta” konferenco pri perkomputila tradukado, en Singapuro en septembro 1999, estis “Maŝina Tradukado en la Granda Traduk-Erao”. Partoprenis ĝin 250 sciencistoj kaj profesiuloj el la tuta mondo. La konferenco konsistis el dekoj da prelegoj kaj diskutgrupoj kaj ekspozicio. En tiu lasta, el la dek kvar ekspoziciantoj la duono venis el Japanio, tri venis el Eŭropo (interalie la sukcesa kompanio LHSP de Lernaut kaj Hauspie en Belgio), unu el Usono, unu el Singapuro kaj du el Koreio.

La historio de perkomputila tradukado komenciĝis antaŭ kvindek jaroj. Same kiel multaj aliaj teknologioj, inter kiuj cetere la komputilo mem, ankaŭ perkomputila tradukado fontas el militistaj motivoj, nome la deziro pri amasa kaj malmultekosta tradukado de tekstoj de la malamikoj dum la Malvarma Milito. Rapide evidentiĝis, ke la komenca optimismo ne estis pravigita, kaj oni ekkoncentriĝis pri teknikaj tekstoj, lasante la literaturaĵojn al homaj tradukistoj. Antaŭ dudek jaroj la esperoj estis je tre malalta nivelo, sed en la lastaj jaroj la bezonon pri aŭtomata tradukado denove nutras Interreto.

Komence de la jaro 2000 en la reto nur 20 % de la paĝoj estas neanglaj, kvankam 40 % de la uzantoj loĝas ne en Usono. La amerika buroo IDC atendas tamen, ke tri jarojn poste jam 60 % de la paĝoj estos neanglaj. La bezono de aŭtomataj tradukiloj por tiu amaso da tekstoj iĝas do pli kaj pli akra. Hodiaŭ jam estas haveblaj senpagaj tradukiloj por interretaj paĝoj. Tiu tendenco al senpageco daŭros, tamen tiuj tradukiloj ne estas altkvalitaj, kiel ĉiu uzanto ja povas ĉiutage sperti. Tial aldoniĝos pagataj servoj, kiuj disponigos pli altkvalitajn tradukilojn, aŭ kiuj mem uzos tiajn kiel helpilojn ĉe homa tradukado. Ekzemplon de tiu politiko donas la supre nomita LHSP, kiu por tio aĉetis unu el la plej grandaj homaj tradukservoj en la mondo.

La estro de la japana Instituto pri Teknologio, profesoro Hozumi Tanaka, klarigis, kial la progreso en aŭtomata tradukado ŝajnas tiom senesperige malrapida. La komenca optimismo fontis el la frue atingitaj rezultoj kaj la konscio, ke la komputiloj estis ankoraŭ tre malrapidaj kompare al la bezonoj. Poste la kalkulrapideco kaj memorkapacito de la uzataj komputiloj eksponenciale kreskis. Tiun kreskon tute ne proporcie sekvis la kvalito de la aŭtomataj tradukoj. Feliĉe ankaŭ la prezoj de la komputiloj kaj de la tradukaj sistemoj malplialtiĝis; tial la uzantoj ne plu plendis pri malbonaj rezultoj, ĉar ankaŭ la investo ne plu estis granda.

Martin Kay, profesoro en la universitato en Stanford, priparolas ankaŭ tiun diferencigon inter malaltkvalita kaj altkvalita tradukado. La lasta laŭ li daŭre dependos de la laboro de homaj tradukistoj. Li ne kredas, ke eĉ en la estonteco iam la komputiloj sukcesos memstare produkti altkvalitan tradukon. Tamen, tiu homo, kiu devas finpoluri la tradukojn ne nepre perfekte konu la du lingvojn en la traduka procezo. La komputilo ja povas starigi demandojn en la cellingvo, kiun la tradukisto povas respondi en tiu cellingvo. La saman principon siatempe uzis la sistemo DLT de la nederlanda firmao BSO. La japana profesoro Jun-ichi Tsjujii aldonas, ke ankaŭ homaj tradukistoj ne ĉiam liveras perfektajn tradukojn. Tian povas liveri nur la aŭtoro de la originala teksto.

La laborsesio en la lasta tago de la konferenco temis pri perkomputila tradukado uzata por informserĉado trans lingvojn. Tio koncernas tradukadon de demando starigita en unu lingvo al alia, serĉado de dokumentoj per ĝi, kaj sekve retradukado al la lingvo de la originala demando. Pluraj problemoj plikomplikas la tradukan procezon, kiel ekzemple mankantaj vortoj, tradukado de personaj nomoj, ortografiaj konvencioj, teknika terminaro, plursenceco kaj aliaj. Ekzemple, W. Ogden kaj J. Cowie prezentis “Keizai”, sistemon por traduki tekstojn el la angla en la japanan kaj korean. Elektante la plej taŭgan el la difinoj, kiujn la sistemo prezentas en la originala lingvo, la uzanto povas unusencigi la tradukon.

La sekva monda konferenco pri perkomputila tradukado okazos en Santiago de Compostela, Hispanio, en la jaro 2001.

Marc VANDE BEMPT