Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Sobraj pensoj de sobrulo

Apenaŭ povas ekzisti homoj — krom eble loĝantoj en plej izolitaj lokoj — kiuj ne scias, ke la kristanaro ĵus celebris la duan jarmilon de la fondiĝo de sia religio. (Por la celoj de ĉi tiu eseeto, ni ignoru la asertojn de tiuj, kiuj prave atentigas pri la fakto, ke la kronologio estas malĝusta, kaj ke Jesuo neniel kaj neniam intencis fondi novan religion.)

Momente supozante, tamen, ke tiu ĉi jaro estas la komenco de la tria jarmilo de la kristana epoko, mi sentas min devigita demandi, ĉu la bonaĵoj, kiujn laŭpretende, la religio donis al la homaro, superpezas la premon kaj la kruelaĵojn, kiuj nome de Dio kaŭzis, kaj ĝis hodiaŭ kaŭzas, suferon kaj malĝojon. Sendube, la religio inspiris grandan parton de la kultura trezoro de la homaro: glorajn majstroverkojn de arto, muziko kaj literaturo. Sed samtempe, ĝi donis motivon por misaĵoj kiel la Inkvizicio, la detruo de la pracivilizacioj de Ameriko, masakroj kaj brulmortigo de tiel nomataj herezuloj, la religiaj militoj, subjugigo de virinoj, netolerebla kulposento, doktrinigo de junaj mensoj, persekutado de scienculoj, obskurantismo, kaj opono al ĉiuj socialaj reformoj. Ĝi provizis pretekston por perforto en Bosnio, Kosovo, Ĉeĉenio kaj Indonezio.

Tia ripeto de gurditaj akuzoj estas teda, kaj kaŭzas al mi neniun plezuron. Mi mem pasigis multajn jarojn studante teologion, unue en Skotlando, poste kiel eksterulo de angla universitato, kaj laste kiel diplomita studento de fakultato en Argentino. La frukto de tiom longa periodo de lernado kaj esplorado ne povus esti pli magra.

Iom post iom, mi devis malĝoje konstati, ke la tuta teologio estas sterila, senbaza kaj vana. Pli malfrue, mi amatore interesiĝis pri astronomio kaj kosmologio, kiuj konvinkis min, ke la konceptoj kreaĵo kaj kreinto ne akordiĝas kun la neimagebla vasteco de la universo. Nur antaŭ Koperniko estis kredeblaj tiaj naivaj konceptoj.

La fina frapo estis mia sperto post loĝado dum pli ol dudek jaroj en Irlando, en kies nordorienta regiono (tiel nomata Nord-Irlando) persistis ĝis antaŭnelonge io simila al la religiaj-politikaj militoj en Eŭropo de la 16a jarcento.

Kredeble, ne malmulte da valoraĵoj estiĝis dum la pasintaj dumil jaroj, sed ankaŭ oceano da mizero kaj angoro, kiu kreas katastrofajn tajdojn en la socio kaj en la homa psiko.

La reganta egoisma kaj avara kapitalisma libermerkata ideologio estas ido de la protestanta etiko de la ĝeneva civito, kiu en la 16a jarcento bruligis Serveton sur la ŝtiparo de maltoleremo. Usono, kiu estas ĉefa antaŭeniganto de tiu ideologio estas unu el la plej religiaj landoj en la mondo.

Festu, se vi volas, la alvenon de la nova jarmilo (aŭ, se vi preferas, de la jaro 2001). Mi ne kunfestos ...

Albisturo Kvinke