Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Mallogika kaj senracia

La rezonadon de la katolika teologo Stefan Maul (MONATO, 1999/11, p. 5) mi ne povas sekvi. Jam lia nomenklaturo strangas: tre konservativaj germanaj episkopoj; treege konservativa (germana) kardinalo Ratzinger; la konservativa kardinalo de Kolonjo; la severa moralo de la papo; fundamentisma moralo. Kion signifas ĉio ĉi? Ĉu konservativeco gradigeblas? En sia unua enkonduka konstato Maul diras: “Evidente do abortigo estas mortigo de homo.” En ĉi frazo troviĝas nenio ambigua. Ĝi estas klara kaj nemiskomprenebla. Por hebreoj kaj kristanoj, por islamanoj kaj ateistoj, por germanoj kaj japanoj.

Kompreneble, estas afero de la ŝtatoj difini kaj redifini, ratifi kaj aboli sian pun-juron. Konflikti aŭ malkonflikti kun la ekzistanta kaj portempe valida pun-juro estas jura afero, ne morala. Alia afero estas, kiel religiaj sistemoj difinas sian moralan leĝaron, kaj ĉu inter ĉi morala leĝaro ekzistas kongruo aŭ diverĝo. Aŭ inverse: ĉu ŝtatoj sekvas aŭ malsekvas en sia leĝ-donado la moralan leĝaron de tiu aŭ alia religia sistemo.

Se do la morala leĝaro de difinita religia sistemo (certe ne nur de katolikismo aŭ aliaj kristanismoj) konsideras la intencan mortigon de homo malmorala agado, kaj se “laŭ hodiaŭa biologio” (kiu sendube ne dependas de la “severa moralo de la papo”) “abortigo estas mortigo de homo” kaj sekve malmorala ago, kie kuŝas la problemo de la prijuĝo de la situacio? Neniu negas konfliktojn, sed la esenca demando estas, ĉu la konflikto solviĝu per mortigo?

Ŝtatoj povas difini kazojn, en kiuj ili jesas ĉi demandon. Eĉ genocidoj estas legalizeblaj, eĉ se postfare tuta mondo (morale!) kondamnas ilin kaj per nova pun-juro persekutas ties praktikintojn.

Sed la moralo estas nek kameleono nek mod-artikolo laŭplaĉe, laŭbezone kaj laŭokaze modifebla, forĵetebla aŭ restarigebla. Se morala sistemo volas protekti la vivon, ĝi devas fari tion absolute, ĉiam kaj ĉie, senkompromise kaj senkondiĉe. Oni ne povas iom abortigi. Sekve en morala sistemo ne povas ekzisti progreso aŭ regreso: oni povas ĝin akcepti aŭ malakcepti, sed certe ne perforti. Tial la sola ebla sinteno de la adeptoj de tia sistemo estas la konservativa, tiu kiu konservas, ĉar alia estas nek pensebla nek plenumebla.

Tial estas absurde riproĉi al la papo kaj al ties kardinaloj, ke ili estas konservativaj, ĉar riproĉi al katoliko, ke li katolikas estas kontraŭdiro en si mem; ĝi estas mallogika kaj senracia.

Reinhard HAUPENTHAL, Francio