Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Kaj sekve . . .

En januaro Portugalio transprenis la prezidantecon de Eŭropa Unio. Eŭropaj traktatoj difinas nek rolon nek funkciojn de la prezidanto; ili difinas nur, ke la prezidanto kunvenigu Eŭropan Konsilantaron, kaj ke la prezidanteco iru sinsekve al ĉiuj membro-ŝtatoj de la konsilantaro.

Tiu sinsekvo estis difinita de la konsilantaro per unuanimaj voĉoj, kiam en januaro 1995 Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio ekmembriĝis. Italio liveris la unuan prezidanton en tiu sinsekvo en januaro 1996. En la unua duono de 2003 Grekio finos tiun liston.

Tiam normale sekvu denove Italio, sed eble la sinsekvo jam estos aliigita pro membriĝo de unu aŭ pluraj el la unuaj ses kandidataj ŝtatoj: Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Pollando kaj Slovenio.

Marc VANDEN BEMPT