Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Ĉu vere kristana erao?

Stefan Maul skribas en la januara numero (p. 3): “Pli ol unu miliardo da ĉinoj [...] kaj milionoj da judoj havas tute aliajn, proprajn kalendarojn.” La realo estas, ke ĉinoj uzas la t.n. kristanan eraon de post 1949. Antaŭ ol la komunistoj starigis la popolan respublikon en tiu jaro, la naciistoj numeris jarojn ekde 1912, kiun ili nomis la jaro I (tiu ĉi romia cifero pro ĝia montanara, Montagnarda aludo — l’an I) de la respubliko, ĝuste kiel faris francoj en 1793.

Tiam jarmiloj da orienta monarĥio kolapsis. Tio, kion faris la marksistoj en 1949, ne ekvivalentas al tio, kion faris Napoleono en 1806 kiel parton de sia reakcia kompromiso kun la malnova reĝimo. Ili estas ateistoj, kompreneble, kaj ne intencis kristanigi Ĉinion, sed simple alprenis universalan jarnumeradon. La celo estis tute laika, por uzi francan sencon de la vorto, simila al adopto de la metra sistemo.

Kataklismo

Kio pri la sistemo antaŭ la respubliko? Ekde la jaro minus (t.e. “antaŭ Kristo”) 140, la imperiestro Wu de la dinastio Han, la unua unuigita kaj longdaŭra imperio sur la Ĉiela Regno, proklamis la jaron la jaro unu de Jianyuan. La nomo signifas bagatelaĵon, “starigon de origino” aŭ ion tian, sed tiu sistemo daŭris ĝis 1911. Tiajn titolojn de epokoj ni tradukas esperanten per “erao”. La nomo de erao estis ŝanĝita tute kaprice: ekz. kiam kataklismo plagis la popolon, oni anstataŭigis ĝin por ekzorci la landon pro malbona omeno. Sin trovas senfino da tiaj eraoj, kaj estus neeble por nuntempaj lernejanoj memorigi la kronologion de la ĉina historio sen helpo de la “kristana” erao.

Tion mildigis la reformo de la imperiestro Hongwu, la unua de la dinastio Ming, en la 14a jarcento. Li dekretis, ke la nomo de la erao restu sama dum la regado de ĉiu monarĥo. Eŭropanoj rigardus tion azia stultaĵo, sed ankaŭ ili praktikas analogaĵon, nomante epokon laŭ reganto, ekz. la viktoria hipokriteco, la eduarda diboĉo, meblo regenteca ktp, kvankam ili ne kalkulas jarojn per ĝi krom en juraj terminoj, kiel 13 Eliz. signifanta la leĝon de la 13a regjaro de reĝino Elizabeto, nome 1571.

Kultura kolonio

Japanio, kultura kolonio de Ĉinio, simiis la sistemon de sia najbaro ekde la sepa jarcento. Daŭris la institucio pli longe ol en ties naskiĝloko: ĝi ankoraŭ estas monarĥio, postrestinte sian modelon. Estas kriterio pri moderneco, ĉu aŭ ne oni uzas la kristanan eraon anstataŭ tiu de la reganta monarĥo. Tio neniel rilatas al kristanismo.

Japanio estas vere subevoluinta lando en tio, ke la pli racian manieron de “unu erao sub unu reĝo” ĝi alprenis nur en 1868 post la restaŭro de la antikveca monarĥio, aŭ deformita revolucio, sub la praavo de la nuntempa reĝo, duonan jarmilon post la imperiestro Hongwu, kiu estis racia despoto en multaj facetoj.

Freneziga streĉo

Aferoj drame ŝanĝiĝis kun la heredo de la regno fare de la nun reganta imperiestro, kies nomo estas Akihiro. La konservativa registaro proklamis, ke la nova nomo de erao estas Heisei [hejsej], tiel difininte lian postmortan honoran titolon tia, per kiu oni devas ne alvoki lin dum li vivas laŭ bizanceska kodo de etikedo. Oni nun devas nombri kian aĝon iu havas, subtrahante naskiĝjaron elde 64, kiu estas la lasta jaro de la erao Syôwa [ŝooŭa], la antaŭa erao, kaj al la diferenco adiciante la aktualan jaron de Heisei, minus unu por kompensi la duobliĝon de la jaro de la morto de la antaŭa imperiestro. Tio estas freneziga mensa streĉo.

La tre konservativaj japanoj tuj komencis ŝaltiĝi al la “kristana” erao. Lastatempe uzas la regnestran eraon nur la registaraj instancoj. Rapida konvertiĝo okazis sen caro Vladimiro.

Komuna eraro

Mi ne scias pri israelanoj, sed usonaj judoj uzas la kristanan eraon simple ĉar tio estas konvena, ĝuste kiel ĝi estas tia por komunistaj ateistoj. Ili tamen bele kontribuis al la laikigo de termino. Anstataŭ “antaŭ Kristo”, “post Kristo”, ili diras kaj skribas “antaŭ la komuna erao” (angle: before the common era) aŭ “laŭ la komuna erao”. Mi mem faras tion. Esperantistoj estas kontraŭ diskriminacio, ili estas neŭtralistoj: ne sidas bone la nomado “kristana” erao en esperantismo.

La vortumo de Stefan Maul ne ŝajnas esti taŭga. Tiu ĉi jaro estas 2000 laŭ la komuna erao, ne laŭ la komuna kalendaro. Ĉiuj en la mondo, aŭ preskaŭ, uzas la gregorian kalendaron. La protestantoj ankaŭ antaŭlonge en ekumenisma fervoro. La ĉinoj festas novjaron laŭ la malnova luna kalendaro, sed en ĉiutagaj aferoj ili observas la gregorian. Ankaŭ la rusoj ne uzas plu la malnovan kalendaron. La oktobran revolucion ili jam ne festas en novembro, kiel cetere neniujn revoluciojn.

YAMASAKI Seikô