Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALTIO

Ekonomia libereco

Litova Instituto pri Libera Merkato, kune kun la kanada instituto Fraser1 [frejzer] kaj aliaj sendependaj institutoj en 53 landoj, en la komenco de 2000 deklaris, ke la ekonomia libereco en Litovio dum du jaroj plimultiĝis, tamen malpli rapide ol en la aliaj du baltaj landoj, Latvio kaj Estonio.

La studaĵo montras, ke inter la jaroj 1995 kaj 1997 la indico de ekonomia libereco en Litovio kreskis de 5,7 ĝis 6,6, kaj ke la lando moviĝis el la 77a pozicio al la 60a.

La plej bonajn rezultojn denove prezentis Estonio, kies indico de ekonomia libereco en la jaro 1997 estis 6,8 (en 1995: 6,4). Ĝi instaliĝis en la 57a pozicio kaj dum du jaroj altenmoviĝis je dek pozicioj.

La indico en Litovio altiĝis pro merkataj reformoj. Tamen Litovio postrestis pro tro granda aparato de ŝtata administrado, malrapide restrukturigata ekonomio kaj grandaj limigoj en internacia komerco.

La aŭtoroj prognozas, ke Litovio iĝos pli libera, se ĝi daŭrigos privatigon kaj rifuzos devigan militservon kaj regadon de prezoj.

LAST