Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Genia solvo

Pri la demando, ĉu la unuan de januaro 2000 komenciĝis nova jarcento aŭ eĉ jarmilo, ekzistas du opinioj. Certe estas lacige nombri de unu al mil. Verŝajne tial nur malmultaj asertas, ke la tria jarmilo ekos la unuan de januaro 2001! Por ne disduigi la popolojn kaj garantii pacan kunvivadon, mi proponas jenan kompromison: Jarmilo konsistas ne el mil, sed nur el 999,5 jaroj! Do la unua jarmilo daŭris de la unua de januaro de la jaro 1 ĝis la 30a de junio de la jaro 1000. La dua jarmilo daŭris de la unua de julio de la jaro 1000 ĝis la 31a de decembro de la jaro 1999. Sekve de tiu genia solvo ni ĉiuj povas diri, ke komence de 2000 naskiĝis nova jarmilo! Vivu harmonio inter matematikistoj kaj malmatematikistoj! Vivu la logiko!

Walter KLAG

“Malnova kamparana kalendaro”, kiu aperas ĉiujare en Graz [grac], Stirio, Aŭstrio.