Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Milito kaj paco

Lev Tolstoj antaŭ preskaŭ jarcento kaj duono skribis tiun ampleksan romanon “Milito kaj Paco”. Ĝi estas duala sumo pri homaraj sintenoj kaj ties konsekvencaj spektakloj. La pelmela poligrafiko de la verko havas specifajn heroojn kies agado validas en ĉiuj epokoj, eĉ se nomoj kaj cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La dualeco iĝas unueco: ne estas milito sen rompo de paco, ne estas paco sen milita konkero. La malnova universala pravigo estas: ni militas por konstrui pacon!

Peza bilanco

La antaŭlasta jaro de la nun finiĝanta jarcento (1999) prezentis al ni timigan modelon, ke la homaro kapablas administri nek militon, nek pacon. Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesis arbitracii la konflikton en eksa Jugoslavio; la soldatoj de NATO restis spektantoj de terura masakrado fare de la usonaj misiloj. La diktatoro Miloseviĉ, ĉampiono pri ŝovinismo, restas sur sia trono, indiferenta al la amasmortigado, ĉar li konvinkis sian popolon kaj konvinkiĝis ke li celas pacon ... Al la emocie kortuŝitaj zelotoj de l’ pacismo, kiuj oportune kunportas siajn armilojn, restis la kutima agado: kun agitaj banderoloj en la mano almozpeti por mildigi forajn suferojn de aliajn ... kaj dormi sen konscienco-riproĉo.

La indonezia armeo, ebria je sango, efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj de la lastaj jardekoj, en Orienta Timoro, nome de religiaj veroj kaj naciismo. En Barato kaj Pakistano bestaj homoj akrigas ungojn kaj dentojn por ksenofobiaj militoj ree, nome de paco.

Rilate al paco, el la patrujo de Lev Tolstoj revenas granda timo pro la putineca Putino (tion iel diris S. Maul), kiu fanatike prostituiĝas denove pro idiotaj petrolo kaj patriotismo. Putino jam komandis la formeton de ĉiuj araneaĵoj ĉe la nukleaj ogivoj, dum li promesis “trafi ĉiujn ribelajn ĉeĉenojn ĝis la plej kaŝitaj klozetoj kaj latrinoj”.

Fuzio kaj paco

Eble kontraste al “fusilo kaj milito” oni komentas, ke en Eŭropa Unio ne plu estas heredaj malamikoj. “La fuzioj venigas pacon”, oni diras. Kiu antaŭ kelkaj dekoj da jaroj povus imagi franc-germanajn fuziojn kiel Hoechst-Rhône-Poulenc, Framatome-Siemens, kaj aliajn? La paca aspekto de tiuj transakcioj estas tamen formo de terura milito sen tuja pafado: ĝi estas la ekonomika milito en nia tutmondigita kapitalismo. Temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon. Estas milito, kie oni ne plu pafas al soldatoj, sed kie oni marĝenigas homojn (la salajrulojn) kaj favoras la investistojn (la monposedantojn).

La ĵurnalo “Folha de São Paulo” de la 3a de januaro 2000 informas, ke en 1999 la valoro de la akcioj de dek firmaoj altiĝis je 700 % en borsaj ludoj, plejparte pro fuzioj en produktado de papero kaj de energio. En tiu paca milito (klasbatalo) la venkantoj estas la monposedantoj, dum la salajruloj iĝas mizeraj senlaboruloj. Sindikatisto ĵus diris, ke la tendenco en tiu 21a jarcento estas, ke ĉiu fabriko havu nur du pacajn laboristojn: unu hundon (jes, hundon), por ke neniu tuŝu la robotojn, kaj unu homon por doni manĝaĵon al la hundo.

Organismoj genike modifitaj

Laŭ pliaj komentarioj, la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeŭtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj. Simiino ĵus ricevis homajn genojn ĝuste por iĝi modifita “homo”. Tiel, finfine nia dualo, milito kaj paco povas havi definitivan kuracan solvon: kunfandi la homajn genojn pri militemo kaj pacemo en O. G. M. (Organismoj genike odifitaj), en modifitan kromosomon, klonitajn genojn, kiuj eliminos la plej malfacile regeblan avataron de la homo, nome la stultecon. Sed tion la genia Lev Tolstoj ne povis imagi.

LEDON Gilbert