Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KINARTO

Kvin homoj, kvin sensoj

La filmo “The Five Senses” (La kvin sensoj) de la kanada reĝisoro Jeremy Podeswa estas inteligenta filmo. Ĝi montras kiel kvin individuoj frontas al siaj personaj krizoj, kiam eta knabino subite malaperas. Kiel la mistero ĉirkaŭ la knabineto estas solvata, tiel la krizaro de la kvinopo, kvankam ne ĉiu samsukcese.

Ruth, masaĝistino kaj kinesiterapeŭtino kies edzo forpasis, devas denove lerni senti. Ŝi alprenas respondecon pri la malapero de la knabineto kaj provas amikiĝi kun ties patrino. Tiumaniere ŝi finfine sukcesas alproksimiĝi ankaŭ al sia filino Rachel; ambaŭ estis kvazaŭ fremduloj unu al la alia. Rachel, adoleskantino, devas lerni vidi la mondon tra siaj propraj okuloj: helpas ŝin iu, kiun ŝi hazarde renkontas.

Pasinta amvivo

Robert, dom-purigisto, decidas analizi sian pasintan amvivon, rendevuante kun ĉiuj siaj eksaj geamantoj — viraj kaj virinaj. Lia plej bona amikino Rona ornamas tortojn, kiuj belaspektas sed ne bongustas. Rona estas postsekvata de Roberto: kuiristo konvinkita, ke ŝi enamiĝos al la delikataj pladoj, kiujn li preparos por ŝi. La kvina persono, Richard, estas okulisto, kiu surdiĝas kaj lernas aŭdi laŭ nova maniero. Li provas kompili “mensan sono-bibliotekon”, sed estas finfine virino, kiu helpas al li eskapi solecon kaj izolecon.

Tra la historioj de tiuj ĉi kvin ĉefroluloj, reĝisoro Podeswa montras, kiel homoj uzas — aŭ ne (sci)povas uzi — siajn kvin sensojn. Spektantoj povas du-nivele ĝui tiun ĉi filmon, simple vidante, kiel la roluloj solvas siajn problemojn, aŭ pli profunde atentante, kiel homoj rilatas al siaj sensoj.

Spektinda filmo: estas bedaŭrinde nur, ke en kinejo oni povas uzi nur du el la kvin sensoj.

Lode Van de VELDE