Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Malmultaj homoj scias, ke la nuna ĉevalo marŝas per meza fingro de siaj piedoj pro adaptiĝo al siaj aktualaj vivkondiĉoj. Fakte, origine ties piedoj estis kvarfingraj. Tri fingroj simile al niaj montra, meza kaj ringa fingroj, dum la kvara kreskis malantaŭe kaj eble utilis kiel nia dikfingro. Mia amiko havas poneon kun tiaj dikfingroj en la antaŭaj piedoj. Laŭ spertuloj tio pruvas, ke la besto devenas de tre malnova familio.
Vi ja komprenas, ke tia ŝanĝiĝo ne okazis subite dum la pasinta jarcento. La kvarfingra prapatro ĉevalo Eohippus vivis antaŭ ĉirkaŭ 60 milionoj da jaroj. Ĝi estis malpli ol unu metron alta. Ĝia vosto similis al senharara kaj longa hundovosto. Eble en tiu epoko ĝi ankaŭ kapablis marŝi per siaj malantaŭaj piedoj.
Trifingra ĉevalo Miohippus vivis antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj. Ĝi iomete pligrandiĝis. Ĉirkaŭ 110 centimetrojn ĝi altis, sed ĝia vosto mallongiĝis kaj haregoj ekkreskis sur ĝi.
Ankaŭ trifingra ĉevalo Merychippus vivis antaŭ ĉirkaŭ 15 milionoj da jaroj. Ĝi ankoraŭ pligrandiĝis kaj atingis proksimume 125 centimetrojn. Ĝia dorso estis pli-malpli horizontala, kontraŭe al la antaŭuloj, kies dorso malpli altis supre de la antaŭaj piedoj, kiuj estis malpli longaj. Krom ties nemulta harara denseco ĉe la kolo kaj vosto, ĝi proksimume aspektis samkiel la nuna ĉevalo, kvankam sur ĝia haŭto ekaperis kelkaj zebraj strioj.
Kaj la nuna, plej bela amiko de l’ homo, ĉevalo el la specio Equus caballus aĝas proksimume unu milionon da jaroj. Nun plu ekzistas ununura kvazaŭ sovaĝa ĉevalraso Equus caballus Przewalskii. Kutime oni nomas ĝin Przewalskii laŭ la nomo de ĝia rusa malkovrinto en la dua duono de la 20a jarcento. Tiam la ĉevaloj el tiu raso sovaĝe vivis en la vastegaj stepoj de Centra Azio. Sed baldaŭ ĝi preskaŭ malaperis pro senpripensaj homoj, kiuj amase buĉis la ĉevalojn el tiu raso. Nun ili estas protektataj kaj plimultiĝis. Fakuloj zorgas pri la ĉevaloj el tiu raso kaj vintre disponigas al ili nutraĵon okaze de longaj neĝperiodoj. Pro tio la bestoj ĉiam pli ne timas homojn. Kelkaj ĉevaloj el tiu raso loĝas en la munkena zoologia ĝardeno.
Alia ege malnova raso tute malaperis en la 70aj jaroj de 19a jarcento. Temas pri ĉevaloj el la raso “Le Tarpan”, kiuj vivis en Eŭropo.
Estas nur kelkaj pursangaj ĉevalrasoj, inter kiuj “Pursanga arabo” kaj “Pursanga anglo”. “Angl-arabo” estas fakte miksa raso inter tiuj du.
Tamen oni multe intermiksis ĉi-lastajn rasojn per aliaj malpli belaj aŭ netaŭgaj por siaj propraj bezonoj. Tiel estis kreitaj multnombraj novaj ĉevalrasoj. Ekzemple ĉevaloj “Duon-sangaj” — “Pursanga anglo” plus “Angla normando” — estas malpli nervozaj ol la Anglo, sed malpli pezaj kaj pli rapidaj ol la Normando. La lastan oni uzis por nepenigaj kampaj laboroj kaj por veturigi rapidajn kurierojn. Ĝin oni ne plu bredas sub tiu nomo.
La “Trotanto”, malpli peza ol sia kuzo “Duon-sanga”, estas “kreita” por partopreni en vetkonkursoj. Ĝi estas fortika ĉevalo kun mola karaktero, kiu tamen ĉiam pretas manifesti kuraĝon.
La intermiksiĝo inter pluraj rasoj “Franca selo”, destinita por sportado, estas iom malpli fortika en siaj artikoj, muskoloj kaj ligamentoj. Ĝi estas facile dresebla, sed foje iom tro ludema. Pro tio ne estas konsilinde jungi ĝin du- aŭ plurope.
Sed ĉiu homo, kiu jam alproksimiĝis al la vivo de ĉevaloj, daŭre konservos memoraĵojn. Mi ĉesigas mian pritraktadon por respondi al demando starigita de Franĉesko Gaeta, Francio (aperinta en MONATO, 2/1996, rubriko “Leteroj”, p. 6): Jes, hundo ..., ĉevalo ..., iu ajn besto kaj homo bone sin dresas reciproke. Sufiĉas, ke la homo komprenu: unue, ke li pripensu sin mem kaj la kunvivantan dombeston; due, ke li estigu amikan reciprokan fidon.
Jean-Yves SANTERRE