Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Malfunkciigo de atomreaktoroj preparata

La Bulgara registaro decidis disponigi ŝtatan garantiaĵon en sumo de 380 milionoj da usonaj dolaroj por modernigo de la 5a kaj 6a reaktoroj de atomelektrejo “Kozloduj”. Se tiu decido ricevus parlamentan subtenon, kiu estas prognozata, la registaro intertraktus kaj subskribus kontraktojn pri kreditigo de la projekto fare de la bankoj “Citybank” kaj “Eximbank” (Usono), “Eksport-Import bank” (Rusio) kaj Eŭropa Komunumo pri Atomenergio “Euratom”.

“La unua menciita kredito de ”Citybank“ kaj ”Eximbank“ estos 77 milionoj da usonaj dolaroj”, klarigis Ivan Ŝiljaŝki, ĉefo de la agentejo pri energetiko en Bulgario. Fare de la disponigita sumo estos financata la partopreno de usonaj firmaoj en la modernigo de la reaktoroj.

La dua kredito estos inter la rusia “Eksport-Import bank”, atomelektrejo “Kozloduj” kaj Nacia elektra kompanio en valoro de 80 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi financos la partoprenon de rusiaj entreprenoj en la realigo de la projekto.

La tria kredito, kiun disponigos “Euratom” estos 212 milionoj da eŭroj. Ĝi estos subskribita inter la atomelektrejo “Kozloduj” kaj “Euratom”.

“Ĉiuj detaloj lige kun la modernigo de la reaktoroj estos precizigitaj komence de la jaro 2000 kun la firmaoj plenumantoj de la projekto “Eŭropa konsorcio” kaj usona “Westinghouse”, komunikis Ŝiljaŝki.

La modernigo de la 5a kaj 6a reaktoroj daŭros 5-6 jarojn kaj post ties fino tiuj reaktoroj povus funkcii pluajn 20 jarojn. En la antaŭkondiĉoj kiel kreditricevanto estas registrita ankaŭ atomelektrejo “Kozloduj”, ĉar ĝi baldaŭ estos apartigita de la Nacia elektra kompanio kaj estonte funkcios memstare.

Decido pri malfunkciigo

En 1993 Bulgario subskribis kontrakton kun la Eŭropa Banko pri Rekonstruo kaj Evoluo, laŭ kiu cele al sekurigo de la atomelektrejo Bulgario malfunkciigos la unuajn kvar reaktorojn de “Kozloduj”, post kiam la modernigo de 5a kaj 6a reaktoroj estos finita. Krome antaŭ nelonge la komisionano pri vastigo de la Eŭropa Unio Verheugen [ferhojgen] postulis la fikson de konkretaj limdatoj de la malfunkciigo de la reaktoroj 1-4 de la atomelektrejo kiel premison por la komenco de intertraktoj pri eniro de Bulgario al EU.

Tamen la nuna bulgara registaro jam decidis antaŭe (ĝis 2005) ĉesigi la ekspluaton de la reaktoroj 1-4 rezulte de la postuloj de EU pri tio.

Laŭ Krasimir Nikolov, direktoro de la atomelektrejo “Kozloduj”, tamen reaktoro 1, kiu troviĝas en proceso de reŝarĝado, eniros en ekspluaton en 2000 kaj funkcios ĝis la mezo de 2001. Do nur poste oni povus komenci la preparlaborojn cele al ties malfunkciigo. Ĉiam ankoraŭ Bulgario ne havas ellaboritan programon kaj elektitan manieron pri malfunkciigo de la reaktoroj 1-4. Estas esplorataj la ofertoj kaj spertoj de rusiaj kaj okcidentaj firmaoj, sed konkretaj intertraktoj pri tio ĉiam ankoraŭ mankas.

Evgenii GEORGIEV