Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AKVO

La blua “oro” ĉiam malsufiĉos

Akvo estas viva kaj ekonomia bazo de ĉiu homa socio. Tiu fundamento lastatempe estas ĉiam pli ofte minacata. Ĉi-momente en la mondo suferas 300 milionoj da homoj pro akvomanko. Kun pliiĝanta malsufiĉo plialtiĝas la danĝero je militkonfliktoj pro la blua “oro”.

La malsufiĉo de akvo minacas estiĝi en la unua jardeko de la nova jarmilo tio, kio estis en la 70aj jaroj de la pasinta jarcento la naftoŝoko: kaŭzo de ekonomiaj krizoj kaj internaciaj konfliktoj — avertas Worldwatch Institute en Vaŝingtono. En 26 landoj de l’ mondo ne sufiĉas ankaŭ hodiaŭ la nunaj akvorezervoj eĉ por la minimumaj bezonoj de la propra loĝantaro. Laŭ informoj de UN ĝis la jaro 2025 triono de la monda loĝantaro suferos je akvomanko.

La akvomanko havas diversajn kaŭzojn: regiona malegala distribuo de la rezervoj, malpurigo de la posedataj fontoj aŭ misproporcio de egalrestanta propono kaj pliiĝanta postulo.

Ekde 1950 pli ol triobliĝis la mondskala akvokonsumo. Inĝenieroj provis kovri la kreskantan akvobezonon per ĉiam pli grandaj projektoj kaj pli profundaj traboroj. Tamen la teknikaj mirakloj atingis naturlimojn — la akvorezervoj estas elĉerpitaj en multaj lokoj.

En multaj partoj de l’ mondo milito pro akvo povus fariĝi brutala realaĵo. Tiusence Center of Strategic and International Studies (CSIS) en Vaŝingtono trovis 10 regionojn en la mondo, en kiuj akvo minacas fariĝi kialo de konfliktoj.

Aparte eksplodema estas la situacio en okcidenta Azio. Pere de la konstruo de “Atatürk”-baraĵlago Turkio provokis daŭran disputon kun Sirio kaj Irako. Ambaŭ landoj, situantaj en la malsupra fluo de la rivero Eŭfrato, timas, ke Ankaro provus transpreni la “akvoarmilon” kaj ĉesigi militcele la akvofluon de tiu rivero. Tial cele al defendo de tiu baraĵlago Turkio zorgeme instalis apud ĝi ter-aer-raketojn.

Ankaŭ akvo de la malgranda Jordan-rivero estas aparte forte pribatalata. Ĉi tie jam okazis milito. La siriaj Golan-altebenaĵoj estis konkeritaj de Israelo en 1967 ankaŭ pro la fakto, ke tie troviĝas unu el la fontoj de Jordan-rivero. Ankaŭ en la israel-palestina konflikto grandan rolon ludas la blua “oro”. Israelo ricevas grandan parton de sia akvokvanto el la montoj de okcidenta Jordanio kaj pro tio neniakaze volas redoni tiujn regionojn al Sirio.

Disputo pri la vivdona blua “oro” minacas ĉefe pro tio, ke duono de la homaro loĝas en landoj, en kiuj oni devas dividi akvejojn kun siaj najbaroj. Do, pli ol 200 gravaj riveregoj fluas tra du aŭ pli da ŝtatoj. Krom tio malofte la internaciaj riveroj kaj aliaj akvejoj estas precize distribuitaj.

Cele al konsciigo de la homaro pri la problemo “Akvo” la Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 22an de marto (ĉiujare) “Akvotago”.

Evgeni GEORGIEV