Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

VENEZUELO

Inter maro kaj arbarego

“Rememora turismo” oni povus nomi tion, kion mi prezentos en la sekvaj linioj, ĉar la raportotaj okazintaĵoj estas travivitaj antaŭ jardekoj. Foje venis al mia loĝejo en Caracas [karakas], Venezuelo, mia enlanda amiko, senfamilia solulo kiel mi. Li demandis min: “Kion vi faros dum la Kristnaskaj ferioj?”.

Post iom da meditado mi respondis: “Ni klopodu festi ilin en vilaĝo, kien, almenaŭ laŭ la landkarto, neniu ŝoseo, nek vojo kondukas.”

“Freneza ideo”, reagis prave mia amiko. “Sed vi elektu nian celon!”

Mi trovis surmape la vilaĝon Chuspa [ĉuspa] ĉe la marbordo. Tiutempe, antaŭ pli ol tri jardekoj, neniu surtera vojo al ĝi estis indikita. La maro estis la ununura alirebleco. Do, kelkajn tagojn antaŭ la jarfinaj festotagoj ni alvenis per aŭto al la tiama fino de ŝoseo, kondukanta de la haveno La Guayra [laguajra] al la ripozejo Los Caracas. En la tiea albordiĝejo ni trovis kelkajn boatojn. Unu el ili, laŭ tio, kion oni informis nin, veturis cele al la de ni elektita vilaĝo. Vesperkrepuske alvenis Cachimbo [kaĉimbo], la boatposedanto. Obeante liajn instrukciojn, ni enboatiĝis. La ceteraj dek kunveturantoj estis laboristoj de la haveno kaj servistinoj. Kvankam mia amiko kaj mi estis la solaj strangule blankhaŭtaj pasaĝeroj, oni traktis nin tre amike kaj simpatie. Ankaŭ, oni laŭvice transdonis al ni rumbotelojn, kiuj cirkulis de buŝo al buŝo.

La unua viktimo de tiu drinkado baldaŭ falis de sur la benko. Oni kuŝigis lin zorge sur la pruon, kie jam kuŝis, krom la pakaĵoj, kelkaj kokinoj kaj porkido — ĉiuj prudente ŝnurligitaj. Post la nokt-alveno ni albordigis la boaton ĉe bela strando, malantaŭ kiu ni vidis la konturojn de kelkaj dometoj, malabunde lumigitaj. Nun Kaĉimbo scivoleme demandis: “Kien vi volas iri?”

Iom honteme ni konfesis, ke ni ne scias tion. Sed supozeble ni trovos iun hoteleton aŭ gastejon.

“Tio mankas ĉi tie”, respondis Kaĉimbo kaj, vidante niajn embarasitajn mienojn, ekkriis “Policisto-o-o!” Tiu haste alkuris, rekonebla laŭ lia oficiala deĵorĉapo. Tiel ni konsciiĝis, ke Kaĉimbo estas grava persono en la vilaĝo. Tio konfirmiĝis, kiam li ordonis al la policisto, ke li nin loĝigu en la policejo. Dankinte al Kaĉimbo pro lia helpemo, ni piedire sekvis la policiston. Sub la tegmento de policeja korto ni nodligis niajn hamakojn kaj vespere komencis manĝi sandviĉojn ĉe la lumo de du kandeloj. Mia amiko, fiksrigardante al la proksima fenestro ĉe la pordo kun granda pendseruro, subite diris: “Tie en la duonlumo mi vidas homan vizaĝon.”

Li ekstaris, alproksimiĝis al la feraj stangoj kaj demandis ĝentile: “Ĉu vi estas malliberulo?”

La arestito jesis, kaj ni prezentis al li sandviĉon kaj iom da suko.

La sekvan matenon ni promenis tra la senaŭta kaj senbrue idilia vilaĝeto, ĝuis la palm-ombratajn belegajn plaĝojn, naĝis kaj babilis kun lokaj loĝantoj. Mi volis aĉeti oranĝojn, kaj oni montris al mi dometon, en kies ĝardeno ili maturis. La posedanto tre ĝentile plenigis nian saketon je fruktoj. Kiam mi demandis pri la prezo, li respondis ridetante:

“Nenion, nenion. Mi havas tiom multe da fruktoj.”

“Sed vi povus vendi ilin”, mi kontraŭdiris.

“Ne valoras la penon. La transportado de oranĝoj al la urbo kostas pli ol tio, kion oni pagus tie.”

Tamen ni insiste donis al li monsumon, kiu ŝajnis justa, kaj dankinte foriris, impresite de la donacema malavareco. La Kristnaska festo tiunokte estis eksterordinara. Ni dancis, kantis, drinkis kune kun la gajaj gevilaĝanoj. Ili plejparte devenis de familioj de afrikaj sklavoj, venigitaj en antaŭaj jarcentoj labori en la grandaj terposedaĵoj. La brua festado daŭris ĝis tagiĝa krepusko. Tiam ni “falis” pro lacego en niajn hamakojn, salutinte antaŭe nian punkaptitan najbaron.

En la sekvaj monatoj kaj jaroj mi ree vizitis miajn nigrulajn amikojn en Chuspa. Belan ekskurson ni faris, suprengrimpante kaj suprennaĝante en rivereto, kiu torentas el la montoj inter arbaregaj bordoj. Alian fojon ni tramarŝis la arbaregan montaran ĉenon por atingi ŝoseon, laŭ kiu ni povus reveturi al Caracas. Mia amiko kaj mi tranoktis en hamakoj, ligitaj inter arbotrunkoj, dum nia nigrula gvidisto preferis dormi en kuŝejo surtere. Vane ni avertis lin pri la danĝero de serpentoj kaj skorpioj. En antaŭaj okazoj mi rimarkis, ke indiandevenaj homoj kaj blankuloj preferas la pli sekurajn hamakojn, en kiuj serpentoj kaj skorpioj preskaŭ ne povas atingi ilin. Tamen tiuj, kiuj en Venezuelo havas afrikdevenajn prapatrojn, ne ŝatas hamakojn kaj preferas alispecan kuŝejon.

Ofte mi rememoras pri tiuj aventuroj en Venezuelo. Oni min demandas, ĉu tiu vilaĝa idilio ĉiam ankoraŭ ekzistas. La raportitaj okazintaĵoj ja okazis antaŭ pli ol tri jardekoj ...

Werner SCHAD