Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Duongermanoj

Nun ni germanoj scias oficiale, ke nur duone ni estas germanoj kaj ke nia alia duono estas usona. La plej alta germana aŭtoritatulo, kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder], per la tuta pezo de sia ofico oficiale deklaris, ke en la tutglobigita mondo la angla “ne plu estas fremda lingvo, sed dua lingvo”. Tial necesas en Germanio akceli plurlingvecon (legu: dulingvecon), dekretis la kanceliero, kiu por la dua (nun do oficiala) lingvo uzas la servojn de interpretistoj. Ĉu vi memoras, ke li pro tio kverelis kun Suomio, ĉar tiu impertinenta lando rifuzis tian servon al germanaj politikistoj dum EU-konferencoj, asertante ke pro uzado de la tutmondigita angla lingvo oni ne bezonas tradukojn al la germana?

Cetere, tiun postulon pri dua lingvo por ĉiuj iam mi jam aŭdis; ŝajnas ke iu d-ro Esperanto antaŭ pli ol 100 jaroj havis la saman vizion kiel Schröder — sed tio estas alia ĉapitro.

Nun tamen ni kompatindaj germanoj frontos gravan problemon, se ni ĉiuj devas lerni la usonan lingvon: kiel distingi inter germangla kaj angla lingvoj? Ĉar en moderna tiel nomata novgermana lingvo abundegas anglaj vortoj, kiuj parte ne estas vere anglaj. Konata ekzemplo estas handy (poŝtelefono), kiun komprenas neniu brito. Imagu, kiom ni konfuziĝos, lernante la norman usonan lingvon!

Tial la sola vera solvo povas esti nur, ke la kanceliero dekretu: la angla estas la sola gepatra lingvo de germanoj. Kiu nepre volas, povas lerni la arkaikan germanan lingvon private. Ni germanoj petegas: Schröder, liberigu nin el lingva ĥaoso!

stef