Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Nova esplorrezulto

La homa cerbo preferas la italan, ne la anglan

Oni daŭrigas diri, ke la angla estas pli rapida, pli sinteza, pli taŭga al la komunikado ol la itala, lingvo kompleksa kaj multevorta. Tio veras. Sed la aferoj inversiĝas, se oni konsideras la lernotempon: al la italaj infanoj necesas malpli da tempo ol la samaĝaj angloj por lerni kaj legi sian lingvon. La malkovron faris esploristoj de la hospitalo San Raffaele de Milano, gvidataj de profesoro Ferruccio Fazio [feruĉo facjo] kunlabore kun esploristoj de University Collegem de Londono. La esplorajn rezultojn oni publikigis en la januara Nature Neuro-science (tiel: bibliografia donitaĵo nedisponebla – Ndlr). La diferenco kuŝus en la fakto, ke, rilate legadon, en la itala la literoj rilatas al sonoj laŭ unusenca maniero, dum en la angla necesas uzi aldonajn informojn, same kiel la vortsignifon, antaŭ ol povi ĝin prononci. La esploristoj profitis je la tomografio signanta pozitronojn por kalkuli la cerban fluon ĉe italoj kaj angloj legantaj en sia propra lingvo. Oni vidis, ke ne funkcias la samaj cerbaj zonoj: legi anglan vorton, post la serĉado de la ĝusta senco, pli penigas ol legi italan vorton.

Armando ZECCHINI