Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPO

Ĉu protekti murdistojn?

Kolere reagis deputitoj de la litova parlamento pro propono, ke rusaj soldatoj vunditaj dum la milito en Ĉeĉenio estu kuracataj en Litovio. Laŭ unu parlamentano: “Jen evidenta provoko por montri al la mondo, ke ni protektas murdistojn”. Aliaj atentigis, ke malgraŭ tio, ke ordinaraj rusaj soldatoj ne kulpas pri la milito, unue necesas helpi la suferantan civilan loĝantaron.

La help-propono venis de alianco de litovaj minoritatoj: multaj ties parencoj loĝas en Rusio. Klarigis aliancestro Viaĉeslav Ŝkil: “Ni decidis helpi homojn, kiuj kontraŭvole iris al Ĉeĉenio kaj tie suferis. Nia celo: subteni senkulpajn viktimojn de la milito”. Mono por kuraci soldatojn en Litovio — laŭ Ŝkil — estas kolektata: la alianco intencas ne mem selekti kuracotojn sed transdoni tiun respondecon al rusaj instancoj aŭ Ruĝa Kruco.

La litova ministrejo pri eksteraj rilatoj ankoraŭ ne esprimis oficialan opinion. Reprezentanto tamen diris, ke temas pri privata iniciato, kaj ke rusaj civitanoj en Litovio devas sekvi ĝeneralajn regulojn. Se ja alvenos la soldatoj, bezonataj estos vizoj kaj leteroj garantiantaj vivtenadon kaj kuracadon.

Laimius STRAZNICKAS/pg

Viaĉeslav Ŝkil volas, ke en litovaj hospitaloj estu kuracataj rusoj vunditaj en Ĉeĉenio.