Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Nekutimaj transportiloj

Dum 25 jaroj la litova Zigmas Krakys el la urbo Taurage konstruis ĉirkaŭ dekkvin vetur-, glit- kaj flug-transportilojn. Parton da ili li donacis, aliajn rekonstruis. Lia lasta verko estas neĝa motorciklo — trirada transportilo konstruita el traktoraj, motorciklaj kaj aŭtomobilaj partoj. La aŭtodidakta konstruisto inventis ĝin, kiam vintre, pro neĝkovritaj vojoj, li ne povis veturi al siaj gepatroj, loĝantaj en vilaĝo.

La grandeco de la neĝa motorciklo estas difinita de la traktoraj radoj. Tial en tiu transportilo estas uzataj nur aertuboj (pneŭmatikoj, kiuj protektas ilin, superfluas, ĉar ili estus tro dikaj kaj

tro pezaj). La radojn protektas gudro-tolo, envolvita en la aertuboj. Tiuj radoj estas malpezaj kaj ebligas, ke la neĝa motorciklo sin tenu sur akvo. En la plej nova kreaĵo de Zigmas Krakys estas muntita motoro de motorciklo “Suzuki”, kies potenco egalas al 98 ĉevalpovoj. Tiu transportilo en ebena vojo, veturante en rapideco de 70-80 km/h, konsumas je 200 km ĉirkaŭ 18 litrojn da benzino.

“Komence mi konstruis aparatojn kun helicoj — aerosledoj. Tamen tio ne funkciis, ĉar helicaj aloj trafis arbustojn kaj rompiĝis. Per aerosledoj ne estas oportune glitveturi tra kamparo, ĉar tie malhelpas plugitaj kampoj kaj fosaĵoj. Mi provis ankaŭ raŭpojn, tamen ili estas tro pezaj. Pro tio por miaj modeloj plej multe taŭgas radoj”, diris la konstruisto.

Zigmas Krakys rememoris, ke dum la soveta regado estis pli simple konstrui aparatojn, ĉar tiam estis pli facile akiri la necesajn partojn. En flugaparatoj li muntadis motorojn de rusaj motorboatoj. Per tiuspeca transportilo li flugadis al la apuda vilaĝo viziti siajn gepatrojn. Unufoje la piloto trafis rusajn soldatojn, kies militbazo troviĝis en regiono proksima al Kaliningrad. Ili nur avertis la aviadiston, ke li ne plu flugu per tiu flugaparato. Tamen la konstruisto neglektis tion.

Laimius STRAZNICKAS