Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

DOMMASTRUMO

Ĝardenumi

Antaŭ kvin jaroj mia patrino venis loĝi apud ni en Irlando. Tre bonŝance dometo, situanta tre proksime al nia tiama hejmo, estis vendota, kaj mia patrino tien transloĝiĝis. Malantaŭ la domo, profunda akvofosaĵo limas kun ĝardeno kaj najbara tereno nordflanke. Ĉe la suda muro, la domo troviĝas inter la ĝardeno kaj alia najbarejo. Inter la muro kaj fosaĵo kuŝis granda herbaro, kiu etendiĝis ĝis sovaĝa loko, abunda je rokoj, forĵetitaj boteloj, rubaĵoj postlasitaj de konstruisto kaj koto. Kiel vegetaĵa tapiŝo tie kreskis nur ranunkoloj. La grundo estis ege malseka, ĉar iam tie troviĝis torfejo. Iun tagon la suda najbaro vokis min. Li estis luinta fosmaŝinon por sia ĝardeno kaj demandis, ĉu mi volas pruntepreni ĝin. Ĝoje mi petis la dungitan stiriston fari fosaĵon ĉe la herbarfino, por ke la ĝardeno de mia patrino estu drenita.

En nia propra ĝardeno estis sufiĉe da plantoj, arbustoj kaj arboj, do mi komencis transporti malgrandajn arbojn (kolektitajn en tombejoj, torfejo, laŭstrate aŭ en aliaj anguletoj), prenis stikaĵojn kaj semojn el plantoj de nia ĝardeno kaj plantis ilin en tiu de mia patrino.

Post tri jaroj (en aprilo) forpasis mia patrino. Tiun saman jaron (en septembro) mia edzo emeritiĝis kaj ni transloĝiĝis al la domo kaj ĝardeno de mia patrino. Nun komenciĝis la vera laboro! Tiutempe restis ankoraŭ herbaro, sed nun ĉirkaŭita norde kaj sude de floroj. La “sovaĝa arbaro”, okcidente de la nova fosaĵo, konsistis el multaj arbetoj: interalie kverkoj, fagoj, fraksenoj, betuloj, salikoj kaj kelkaj ĉiam verdaj specioj. Mi komencis aĉeti belajn arbojn kaj plantis ilin en la herbaro: ekzemple acerojn kun bela ŝelo, “plorantan” fagon, pirarbon kaj pomujojn.

Rememorante ion, kion mi lernis antaŭ kelkaj jaroj, mi komencis realigi alian projekton. Estas sciate, ke la gaeloj ĉiam ŝatas arbojn. Kelkaj homoj eĉ asertas, ke ili eĉ adoras arbojn. En la pasinteco la arboj estis gravegaj por la homa vivo, kaj eĉ al la literoj alfabetaj oni havigis arbajn nomojn, komenciĝantajn per la koncerna litero. Do, mi decidis kolekti arbojn kun literkomencaj nomoj (vidu apude). Kelkaj specioj de arboj tre facile haveblis (ekzemple pino, betulo, avelarbo, kverko), aliaj kostis monon, precipe la tremolo. Surprizis min la elekto de iuj arboj por atribuo de liternomoj — hedero estas stranga arbo sen trunko, kaj erikon mi konis nur pro la fakto, ke ĝi kreskas malalte sur deklivoj. Krome mi malkovris, ke kreskas ankaŭ arboforma specio de eriko. Do, mi kontentis, kiam la suda najbaro havigis al mi tri tiuspeciajn ekzemplerojn.

Por la dek-unua litero, M, al kiu estas atribuita la gaela vorto muin (vito) mi plantis klematon (Clematis vitalba). Ĝi kreskas vitsimile. (Pro la malvarma klimato vito ne vegetas en Irlando.) La ceterajn arbojn mi iompostiome kolektis kaj plantis, sed unu preskaŭ apenaŭ ne likvidis min. La dek-kvina alfabetarbo estas la sambuko Sambucus ebulus (tre ofte videbla arbo en la kamparheĝoj), kaj la dek-kvara estas nana sambuko. Pri ĝi mi neniam aŭdis, sed la nana sambuko aperas en la katalogo de irlandaj plantoj, eldonita de la estro de Botanikaj Ĝardenoj en Dublino. Do, mi skribis al li kaj ricevis respondon, ke ĝi kreskas en du lokoj. La estro prenis kelkajn radikojn, kaj nun ili kreskas en la Botanikaj Ĝardenoj en Dublino. Li invitis min trarigardi ilin kaj afable proponis plantetojn al mi, kiujn mi kompreneble, tre dankeme akceptis. Do, la “avenuo” el alfabetaj arboj jam estis kompleta. Kion fari plu?

Ĝardenklubo fondita

En nia urbo antaŭnelonge estis fondita ĝardenklubo. Enkadre de ĝi vintre okazas diversaj prelegoj kaj ekspozicioj de floraranĝado. La anoj kunportas plantojn el la propra ĝardeno kaj vendas ilin helpe al bonfaraj organizaĵoj. Somere la anoj ekskursas al belaj bienoj, ĝardenoj, plantovendejoj, florfestivaloj ktp. Dum iu vizito al kastela ĝardeno min ravis bela ligna konstruaĵo, kiu situas ĉe la nodo de vojetoj. Ĝi havis nek murojn, nek tegmenton, nur kadron formitan el ok stangoj supre kunligitaj, simila al skeleta okangula templo. Pro grimpanta rozo la muroj estiĝis verdkoloraj, kaj tegmento akiris blankan florornamon. Mi faris per krajono skizon de tio kaj montris ĝin al amiko, kiu estas lignaĵisto. Jam la sekvan someron konstruaĵo en formo de pagodo videblis en nia ĝardeno. Ĝi ne estis konstruita el bele prilaborita ligno — sed el krudaj piceaj stangoj, kaj la plantoj baldaŭ kovris ilin. Anstataŭ havi nur unu planton tie, mi preferis kelkajn, eĉ multajn, kiuj estigu buntan vidaĵon. Baldaŭ poste jam kreskis tie “grimpantaj” plantoj, ekzemple tri klematoj, rozo, pasifloro, planto de la solana familio kaj flava lupolo.

Ponto bezonata

Alia malperfektaĵo de la ĝardeno estis tio, ke estis ponto bezonata, kiu transpasu super la fosaĵo. Mi estas ano de la loka arkeologia societo kaj iam aŭdis prelegon pri la plej antikva ponto en Irlando, trovita antaŭ unu-du jaroj. Ne tro malproksime al nia urbo estas restaĵoj de kelta monaĥejo, konstruita antaŭ ses jarcentoj kaj tre bone konata en Eŭropo. Ĝi nomiĝas Clonmacnoise [klonmaknojs] (gaele Cluain Mhic Nois) kaj flanke de ĝi malrapide fluas la larĝa rivero Ŝanon. En la jaro 804 p.K. ligna ponto transpasis la riveron. Nun ĝi “ripozas” sur la riverkuŝujo, bele konservita pro la fluo de riverakvo. La ponto estas farita el krudaj stangoj kun vertikalaj fostoj, kiuj profunde eniris la koton kaj leviĝis je alteco ĝis ok metroj super la horizonta ponto. Tio fascinis min kaj ree mi skizis ĝin por mia amiko lignaĵisto.

Arboj — mia preferata ŝatokupo

Ĉi-jare, simila (kvankam eta) modelo de tiu ponto transpasas nian fosaĵon, ligante la herbaron kun la arbareto. Dum la pontokonstruado la lignaĵisto elfosis rondan kavaĵon je la suda fosaĵlimo. Tie estiĝos lageto. Mi intencas fortikigi la bordojn per ŝtonoj. Sudparte la ŝtonoj estos aranĝitaj ŝtupare kaj la pluvakvo venos tra tuboj el la tegmento de la garaĝo, estigante dum pluvo akvofaleton! Sed tio efektiviĝos en alia jaro.

Nia domo staras sur 0,16 hektaroj. Kvankam plenkoloraj floroj ravas min, tamen estas arboj mia preferata ŝatokupo.

Nun arbareto situas ĉe la okcidenta fino de la ĝardeno, kaj la avenuo de “alfabetaj arboj” nordparte. Cirklo el pli ekzotikaj arboj troviĝas en la herbaro. Ĉiujare mi kolektas pli da arboj aŭ plantas semojn, glanojn ktp. Se mankas spaco en la grundo, mi konservas la arbetojn en potoj, iujn por postaj donacoj, aliajn mi kultivas kiel nanaj arboj “bonzai” (hobio, kiu estus temo de alia artikolo). Ĝis nun en nia ĝardeneto kreskas almenaŭ 46 specioj da arboj, inkluzive de Gingko biloba — mirinda kreskaĵo! Ĝi unue floris antaŭ 350 milionoj da jaroj — do, antaŭ la veraj arboj (tiam nur kreskis “filikaj arboj”), pli frue ol la saŭroj, eĉ antaŭ ol la insektoj, rampis surtere. Do, nenio kapablas damaĝi ĝiajn strangformajn foliojn. En nia ĝardeno kreskas ankaŭ 86 specioj da arbustoj kaj multaj florplantoj, ĉi tie ne menciante la domplantojn.

La plej bona afero estas, ke plantoj produktas semojn. Oni povas fari stikaĵojn kaj interŝanĝi plantojn kun najbaroj kaj amikoj. Tial estas tre miriga fakto, ke se dek homoj ricevus egalan kvanton de samaj plantoj, tamen iliaj ĝardenoj aspektus malsimilaj pro la specifa aranĝo, malsamaj grundkondiĉoj kaj preferoj de la homoj. La ĝardenumado estas tre absorba hobio!

Máire Nic AOIDH

Arba alfabeto

Nia domo kaj la pagodo

Frakseno kaj alno