Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HISTORIO

Memorkapablo savis milojn da homoj

Pri la (intertempe fama) filmo de Steven Spielberg “La listo de Schindler” vi povis legi en MONATO 1994/9. Nun ni havis okazon paroli pri ĝi kaj pri Schindler kun homo, kiu ludis gravan rolon en tiu historio kaj ankaŭ konsilis la reĝisoron dum la produktado de la filmo: Mietek Pemper, kiu vivas en Aŭgsburgo, Germanio.

Kelkajn horojn antaŭ la milito longe preparata de Hitler kontraŭ Pollando oni trompe ŝajnigis armitan atakon de polaj soldatoj kontraŭ la germana radiostacio Gleiwitz [glajvic] (Gliwice). La “polaj soldatoj” fakte estis koncentrej-kaptitoj en polaj uniformoj. Tiujn uniformojn estis liverinta iu nekonata agento Oskar Schindler [ŝindler].

La 1an de septembro 1939 Hitler “re-pafis”. Kaj dum nur pli ol du semajnoj la nazi-trupoj konkeris Pollandon. Komenciĝis terura rasisma programo kontraŭ la tie loĝantaj judoj. Ĉiuj estis registritaj kaj devis porti skarpon kun la davida stelo. Oni uzurpis iliajn loĝejojn, iliajn butikojn, fabrikojn, monon kaj riĉaĵojn kaj translokis ilin en grandajn urbojn. Ĉiutage alvenis pli ol dek mil judoj en Krakovon.

Oskar Schindler sekvis la trupojn kaj volis grandskale enspezi monon en la konkerita lando. Li transprenis la fabrikon “Rekord” de iu Abraham Bankier en Lipowa-strato [lipova] en Krakovo. Ĉar al li mem mankis mono, li prunteprenis tiun de la posedinto, Bankier mem. Samtempe li dungis Abraham Bankier, ties libroteniston Itzhak [icak] Stern kaj aliajn judojn, ĉar judoj estis laboristoj plej malmultekostaj. Schindler produktis varojn “gravajn por la milito”: emajlitajn potojn, kaserolojn kaj patojn en “Deutsche Emailwaren-Fabrik” (DEF — Germana Emajlprodukta Fabriko).

En marto 1941 oni devigis ĉiujn judojn de Krakovo loĝi en la hebrea geto. La laboristoj ĉiutage piedmarŝis en la fabrikojn. Poste la nazioj devigis judojn konstrui kampadejon sur areo de iama hebrea tombejo. Ili devis konstrui barakojn kaj mem dispecigi tomboŝtonojn uzotajn por pavimi stratojn. Nur sufiĉe sanaj kaj fortaj homoj ricevis la “bluan dokumenton” por labori. La aliaj estis deklaritaj kiel “troaj” — kaj deportitaj en mortkoncentrejojn, kia estis Auschwitz [aŭŝvic].

Kruela komandanto

En februaro 1943 venis nova komandanto de SS (mallongigo de Schutzstaffel = protekta taĉmentaro: nazia armetrupo, kiu organizis la koncentrejojn): Amon Göth [get]. Li ordonis kaj gvidis la sangoplenan “likvidadon” de la Krakova geto. Miloj da infanoj, malsanuloj kaj maljunuloj estis murditaj surloke: mortpafitaj aŭ mortbatitaj. Ĉeestintoj raportas, ke SS-anoj ĵetis malsanan avinon el la tria etaĝo de malsanulejo. Aliaj estis devigataj al punlaboro. Ili devis loĝi en la kampadejaj barakoj vid-al-vide al la loĝvilao de Göth. Laŭhumore kaj laŭvole li murdis homojn: mortpafis, pendigis ilin aŭ ordonis al siaj hundoj, danaj dogoj “Alf” kaj “Ralf”, disŝiri ilin.

Amon Göth havis du sekretariojn: germanan fraŭlinon kaj Mietek Pemper, kleran kaj lertan junan judon, kiu funkciis ankaŭ kiel tradukisto.

Schindler kaj alia fabrikanto (Böhme) sukcesis ricevi permeson konstrui barakojn apud siaj fabrikoj. La laboristoj tie estis iom protektataj kontraŭ la kaprica sadismo de Göth.

Inteligenta kaj ruza

En aŭgusto 1944 oni ordonis, ke ĉiuj judaj laboristoj forlasu tiujn apudajn kampadejojn kaj reiru en la centran kampadejon. Ĉi tie oni kolektis homojn antaŭ la murda ekstermo en la gas-ĉambroj de Auschwitz. Feliĉe la juda skribisto Pemper posedis unue admirindan memorkapablon kaj due inteligentan ruzecon. Kiel diligenta sklavo li ĉiumatene preparis novajn paperfolion kaj karbonpaperon, ne nur por si mem, sed ankaŭ por la germana sekretariino de Göth. Kiam ŝi estis fininta la laboron, li purigis la skribmaŝinon kaj pretendis forĵeti la karbonpaperon. Tiel li ĉiam eksciis eĉ plej sekretajn novaĵojn: li legis la karbonpaperon kaj “notis” ĉion precize kaj detale en sia memoro.

La libro pri “La Listo de Schindler” ne sufiĉe precize montras, kion nun elpensis Schindler kaj la homoj ĉirkaŭ li, precipe lia konsilanto Itzhak Stern kaj Mietek Pemper. Ili ŝanĝis la produktojn kaj komencis fari “venko-decidajn” varojn, ingojn por kartoĉoj. Per tio li savis la fabrikon. Schindler multe donacis al — kaj drinkadis kun — la respondeculoj. Li sukcesis deklari siajn judojn kiel fakulojn ne anstataŭeblajn de aliaj, nek judaj nek polaj nek aliaj laboristoj. Eĉ nomojn de infanoj li skribigis sur la liston de la bezonataj laboristoj: per siaj etaj fingroj ili povas kontroli kaj purigi mallarĝajn kartoĉojn pli bone ol plenkreskuloj — asertis Schindler.

Simile al Ŝvejk

Schindler translokis sian tutan entreprenon kun ĉiuj maŝinoj, la kompleta ekipaĵo kaj la tuta dungitaro iom pli for de la alproksimiĝantaj trupoj de la Ruĝa Armeo. Nur mallongege antaŭ la translokado perdiĝis la listo. Membro de la kampadeja “Ordnungsdienst” (OD — interna ordiga servo), Marcel Goldberg, reskribis la liston, ŝanĝis kelkajn nomojn kaj vendis listolokojn al iuj, kiuj povis pagi per juveloj aŭ aliaj valoraĵoj kaŝe konservitaj.

Ĉiujn virojn oni gvidis tra la koncentrejo Gross-Rosen [gros-rozen], ĉiujn virinojn tra Auschwitz al la ĉeĥa urbeto Brünnlitz [brinlic] (Brênec) proksime de Zwittau [cvitaŭ] (Svitavy), naskiĝloko de Schindler. Povas esti, ke atentemaj legantoj trovas ne nur geografian parencecon de Schindler al la soldato Ŝvejk ...

Spielberg skribas subtitole en sia filmo pri Schindler, ke la fabriko en Brünnlitz estis bonega ekzemplo por malproduktiveco. Samtempe Schindler elspezis milionojn da markoj por nutri la pli ol 1200 homojn.

Simbola donaco

Post la kapitulaco, noktomeze inter la 8a kaj la 9a de majo 1945, Oskar Schindler kaj lia edzino Emilie devis fuĝi. Laŭ ideo de Mietek Pemper kaj aliaj oni adiaŭis ilin iom solene kaj donacis al Schindler ringon, faritan el oraj dentoj. En ĝi estis gravurita hebrea teksto, citaĵo el Talmudo: “Kiu savas unu vivon, tiu savas la tutan homaron.”

Mietek Pemper revenis al Krakovo dum la proceso kontraŭ Amon Göth kiel plej grava atestanto. Aliaj Schindler-judoj memoris poste: “Pemper havis ege bonan memoron, kaj li skribis taglibron. Ĉiun matenon li aperis en senmakula vestaĵo, kun aktujo, brile poluritaj ŝuoj. Mi povus imagi, ke Göth pensis: ‘Kial mi ne mortigis lin?’”

Modesta viro

Multajn jarojn poste Mietek Pemper, en aĝo de preskaŭ okdek jaroj, ankoraŭ aktive laboras. Psikoterapiisto estis konsilinta al li forpeli la turmentajn memorojn per senĉesaj laboro kaj studado. Li studis sociologion kaj entrepren-ekonomikon. Kiam oni petas lin, tiu modesta kaj malfanfaronema viro publike parolas pri siaj travivaĵoj, kiujn ni konas el la filmo. Ankaŭ nuntempe li aperas en senmakula vestaĵo, kun aktujo, brile poluritaj ŝuoj. Trankvile, mallaŭte, sen malamo li raportas siajn travivaĵojn, klarigas historiajn eventojn kaj koneksojn, komentas ĉiun detalon, respondas demandojn, komparas karakterojn.

Kial Schindler faris tion?

Komence Schindler estis entreprenisto, kiu aventure kuraĝis gajni monon helpe de punlaboristoj. Poste li ŝajnis ĝui la ludon, pli-malpli kaŝe savi la vivon de siaj laboristoj. Plej verŝajne finfine tiu ludo fariĝis manio aŭ obsedo trompi la sistemon kaj superruzi ĝin. Sed antaŭ ĉio li estis profunde bonkora. Li amis la vinon, li amis la virinojn, li amis festojn — kaj li amis la vivon. Probable pro tio li ne povis pretervidi kaj toleri la murdadon tie okazantan.

Demandite, kial li faris tion, Schindler, post kiam li estis trinkinta sufiĉe, rakontis pri la rabeno loĝinta en la domo najbara al tiu, kie vivis la infana Schindler. Ĉiam, kiam li kverelis kun sia patro, li kutime iris al la rabeno, kiu trankviligis lin.

Pemper ĝis hodiaŭ ne sukcesis solvi la enigmon, kial du homoj tre similaj, samaĝaj (ambaŭ naskiĝis en 1908), el kompareblaj familiaj kondiĉoj, ambaŭ nazioj, spertis kaj kreis tiom malsamajn sortojn — unu (Göth) kiel kruela amasmurdisto, alia (Schindler) kiel savanto de pli ol mil homaj vivoj.

Jomo IPFELKOFER