Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Ne ĉiuj lingvoj estas langaj

“Ci donis al ni manojn, por ke ni povu krei lingvon.” – Dankpreĝo de judaj surduloj.

Al tiuj, kiuj malakceptas la zamenhofan lingvon je preteksto, ke ĝi estas “artefarita”, esperantistoj kutimas rebati, atentigante pri la fakto, ke multaj – se ne ĉiuj – ŝtataj lingvoj (misnomitaj “nacilingvoj”), estas iugrade artifikaj. Kaj ili, kaj Esperanto, estas ja aposterioraj planlingvoj, t.e. kreaĵoj de unuopuloj, kvankam bazitaj sur ekzistantaj lingvoj aŭ dialektoj de la popolo. Evidentaj ekzemploj, inter aliaj, estas la novhebrea, la indonezia kaj la slovaka. Cetere, oni povus diskuti, kiom la angla ŝuldas al Ŝekspiro, la itala al Dante, la germana al Lutero, kaj la hispana al Cervantes.

Kontraste, la dialektoj kaj lokaj idiomoj estiĝas tute spontanee kaj “nature” el la socia interrilato en iu teritorio aŭ komunumo. Laŭ mia persona sperto, tio povas okazi surprize rapide. Mi donu ekzemplon:

Mia edzino kaj mi estas precipe skotdevenaj, sed vivas ekde sufiĉe longa tempo en Irlando. En la regiono, kie ni loĝas, la plimulto de la loĝantaro uzas ĉiutage la irlandan varianton de la angla (tiel nomatan “hibernoangla”), sed ofte aŭdiĝas ankaŭ la irlandgaela. Hejme, ni parolas la similan sed apartan (kvankam samdevenan) skotgaelan. Mi komprenas la normigitan irlandan instruitan en lernejoj, uzatan en televidaj novaĵbultenoj kaj en formalaj prelegoj, sed kelkfoje mi spertas iom da malfacilo, kiam mi aŭdas la popolan konversacian irlandan aŭ iun regionan dialekton. Pro tio, mia edzino kaj mi aranĝis kun amiko, denaska irlandgaellingvano (parenteze, esperantisto), kiu en universitato faris kurson pri la keltaj lingvoj, ke ni renkontiĝu de tempo al tempo por interŝanĝi niajn respektivajn lingvojn. Ni intencis pasigi duonhoron parolante la irlandgaelan, kaj la sekvantan duonhoron konversaciante skotgaele, celante perfektigi nian respektivan kapablecon en la lingvo de la alia. Tamen, post nur du aŭ tri renkontiĝoj, ni konstatis, ke ni parolis nek la irlandan, nek la skotan formon de la gaela, sed miksaĵon de ambaŭ.

Efektive, tiom mallonga tempo sufiĉis por nekonscia estiĝo de nova miksita lingvo.

Nu, mi ĵus finlegis libron pri la gestolingvoj de la surduloj. Ĝis antaŭnelonge, mi supozis – verŝajne kiel multaj homoj – ke ĉiuj surduloj uzas pli-malpli la saman gestolingvon. Tio, tamen, estas grava eraro. Fakte ĉiu lando, regiono aŭ komunumo, kie estas sufiĉe granda nombro da neaŭdantoj, havas sian propran gestolingvon. Eble la plej disvastigita kaj prestiĝa gestolingvo, almenaŭ en angleparolantaj landoj, estas tiu nomata ASL (American Sign Language, usona signolingvo), kiu devenas de la franca sistemo enkondukita en Usonon de Laurent Clerc [lorá kler]. Kvankam nesurdaj usonanoj kaj angloj parolas la saman voĉan lingvon, ASL kaj la brita gestolingvo estas tute malsamaj kaj malsimilaj. ISL, la irlanda lingvo de surduloj estas malsimila al la brita kaj al la usona. Aliflanke, laŭraporte, la aŭstralia ŝajne devenas de la brita, dum Islando, Israelo, Japanio, ktp havas siajn proprajn gestolingvojn. La kialo estas tio, ke la lingvoj de la surduloj estas nek planlingvoj nek oficiale desupre trudataj aŭ instruataj kiel estas, ekzemple, la normigita nederlanda, la franca de la Académie française, aŭ la Received English, sed komunikilo, kiu nature kaj sen ekstera helpo evoluis inter la diversaj komunumoj de la surduloj mem. Angla neŭrologo, d-ro Oliver Sacks [óliva saks], kiu esploris la surdajn komunumojn kaj ilian uzadon de gestolingvoj, konstatis, ke ĉi tiuj estas veraj lingvoj, kiuj kapablas esprimi ĉiujn emociojn, abstraktaĵojn, informojn kaj ceterajn bezonaĵojn, kiujn oni postulas de la voĉaj lingvoj. Plie, la gestaj lingvoj ofte montras sin pli esprimpovaj ol la buŝaj lingvoj. Laŭ Sacks, uzantoj de ASL emas supozi, ke ilia estas la plej riĉa el la diversaj lingvoj de surduloj. Li eĉ akuzas kelkajn usonajn edukistojn de surduloj pri “ASL-imperiismo” inter uzantoj de aliaj sistemoj. Rebate, li asertas, ke la usona signolingvo neniel estas pli riĉa aŭ esprimpova ol aliaj, ekzemple, la brita, la irlanda aŭ la islanda. Pli grava minaco al esprimlibereco ol iu ajn pretendita “ASL-imperiismo”, tamen, estas antaŭjuĝo de kelkaj nesurdaj instruistoj, ke ASL kaj la aliaj “landaj” aŭ regionaj gestolingvoj devas esti malpermesitaj dum instruado. Kontraŭe, la surduloj lernu “liplegi”, t.e. interpreti la buŝmovojn de nesurduloj, kaj tiel integriĝi “kiel aliaj handikapuloj” en la “normala” socio. La surdularo, tamen, indigne kontestas tion, ke ili estas handikapuloj, kaj reklamas la rajton uzi sian propran lingvon aŭ lingvojn. Ofte, kiam publikaj prelegoj, novaĵbultenoj, ktp estas interpretataj por surdaj “aŭskultantoj”, la sistemo uzata estas ne unu el la signolingvoj preferataj de la surdaj komunumoj, sed laŭvorte tradukita angla, franca, ktp, kiu ignoras la sintakson kaj etoson de la signolingvoj. La surda socio, do, postulas la samajn lingvajn rajtojn ĝuatajn de parolantoj de la voĉaj lingvoj. Simile, ĝi postulas, ke la gestolingvoj estu agnoskitaj kiel veraj lingvoj, ne kiel nura kodo aŭ gestaro. Sacks aludas al artefarita sistemo de gestoj Gestuno (kiun li komparas kun Esperanto), uzebla dum internaciaj renkontiĝoj de surduloj. Oni rajtas demandi sin, ĉu la zamenhofa lingvo povas iel utili al la surduloj. Ĉar estas evidente, ke la esperantistoj, estante tiom disizolitaj, pli ofte skribas en Esperanto ol ili havas okazon paroli ĝin, ĝi estas sendube preskaŭ tiom utila al la surduloj kiom al aŭdopovaj. Finfine, mi pledas, ke justaj homoj – kaj precipe tiuj, kiuj estas esperantistoj en ideologia senco, apogu kaj defendu la lingvajn rajtojn de niaj surdaj kunhomoj.

Garbhan MACAOIDH

Noto: Mi esperas, ke mia ripetita uzo de la termino surduloj ne kaŭzos ofendon. Bedaŭrinde, mi ne konas en iu ajn lingvo pli taŭgan vorton por nomi la anojn de tiu parto de nia homa socio.