Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Aŭtoro: Roland Rotsaert

PERKOMPUTILA TRADUKADO

Universala Retlingvo

Unu kvarono de la monda loĝantaro bone aŭ mezbone konas la anglan lingvon. Tio signifas, ke por tri kvaronoj la angla ne uzeblas. Tiu situacio havos konsekvencojn por Interreto.

Origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, ĝi estis anglalingva. Nun ĝi disvastiĝis ankaŭ en ĉiujn ekonomie bonfartajn regionojn, kaj aliaj lingvoj iĝas pli oftaj. Ke la angla daŭre superregas, ne estas tuja problemo, ĉar en tiuj regionoj oni ofte havas almenaŭ bazan konon de tiu lingvo.

Tamen, en la mondpartoj, kie Interreto nun estas vaste uzata, loĝas nur malgranda parto de la monda loĝantaro (laŭ iu takso 16 %). La ekspansio de Interreto al aliaj regionoj rapide progresos, sed la manko de lingva diverseco bremsos ĝian utilon. Eĉ se oni dezirus fari tion, simple mankas la rimedoj por traduki ĉiujn retpaĝojn en ĉiujn lingvojn.

Universala Retlingvo

D-ro Hiroshi Uchida (japane: UTIDA Hirosi [uĉida hiroŝi]) de la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj1 en Tokio kunlaboris en la kreado de komputila tradukprogramo Atlas, surmerkatigita en 1984. Li konscias kaj la limigojn de la klasikaj tradukprogramoj, kaj la bezonon povi akiri informojn en la gepatra lingvo. En 1996 li iniciatis laborgrupon kun reprezentantoj de sciencaj institutoj el pli ol dek landoj por ellabori alternativan tradukmetodon.

Li reuzis jam ekzistantan ideon: oni ne verku komputilajn programojn por traduki de unu lingvo al alia, sed oni kreu interlingvon kaj programaron por traduki al kaj el tiu interlingvo. La interlingvo uzata de d-ro Uchida kaj liaj kunlaborantoj nomiĝas UNL (Universal Networking Language, Universala Retlingvo). Ĝi estas farita por uzo en Interreto kaj fakte estas pliampleksigo de la tie uzata HTML-kodaro.

La UNL-vortoj estas anglaj, sed diversaj aldonaj kodoj strikte difinas la signifon. Detalaj teknikaj klarigoj pri tio troveblas en la UNL-retpaĝoj2.

Vortaroj kaj konvertiloj

Ĉiu lingvo havas vortaron, en kiu ĉiuj nocioj estas registritaj en UNL-formo. Per UNL-vortaro por sia lingvo kaj per komputila programo nomata “alkonvertilo” verkanto tradukigas tekston de sia gepatra lingvo al UNL. Tio povas okazi diversmaniere: tute aŭtomate (sed ne tute fidinde) aŭ kun diversnivelaj gradoj de interkonsiliĝo inter verkinto kaj komputilo. Dum la interkonsiliĝo la komputilo montras (en la lingvo de la verkinto), kiel ĝi komprenas la prezentitan tekston. Se necese, la verkinto povas pli precize priskribi la signifon. La uzanto tute ne bezonas koni UNL.

Se iu interreta teksto ekzistas en UNL-formo, leganto kun helpo de sialingva UNL-vortaro kaj “elkonvertilo” aŭtomate ricevas la tekston en sia lingvo.

La intenco estas, ke verkantoj de retpaĝoj samtempe faru UNL-version de siaj tekstoj. Kiam por ĉiu lingvo estos servilo (potenca komputilo kun UNL-vortaro kaj konvertiloj, konektita al Interreto), uzanto de Interreto preskaŭ sen rimarki tion vidos la tekstojn tradukitajn al sia lingvo.

Ambicia programo

UNL ankoraŭ estas en embria fazo. En januaro 2000 oni diskonigis la projekton. Ekde aprilo funkcios serviloj por la oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa. Fine de la jaro 2000 aldoniĝos serviloj por deko da aliaj lingvoj. Tiam UNL povos utili por tri kvaronoj de la monda loĝantaro. En 2002 UNL servu ĉiujn lingvojn de la Eŭropa Unio kaj en 2006 ĉiujn lingvojn de la UN-membroŝtatoj.

Tion la nuna UNL-societo kompreneble ne mem povas realigi. Tial ĝi ekde nun serĉas kunlaborantojn, ĉu por aldoni UNL-vortarojn, ĉu por ellabori fakajn projektojn (ekzemple en komunikado, komerco, medicino, ...), ĉu por alimaniere kontribui. La baza dokumentado kaj la teknikaj specifoj estas je dispono senpage.

Roland ROTSAERT

1. Universitato de Unuiĝintaj Nacioj: Aŭtonoma instituto en kadro de UN, subtenata (precipe morale, ne finance) de UN kaj Unesko, kiuj nomumas ĝian estraron. Ekfunkciis en septembro 1975. Organizas esploradon kaj trejnkursojn rilatajn al temoj de UN kaj rilataj organizaĵoj.

2. http://www.unl.ias.unu.edu

Ndlr. Komisie de UEA, li kontaktis d-ron Uchida por esplori la eblon, ke la Esperanto-movado povos kontribui al UNL per la sperto pri DLT, kaj trovis, ke tiu ĉi jam pli progresis ol esperantistoj pensis. Li do provis alistrategie organizi la esperantistan flankon, por ke la lingvo Esperanto estu traktata kiel unu el la lingvoj kunigitaj al UNL, t.e. por ellabori interfacon inter Esperanto kaj UNL, kiun d-ro Uchida ne volas nomi ordinara lingvo sed speco de maŝina lingvo, cetere, sed tio ankaŭ troviĝis neebla: ĝi kunlaboras sur la nivelo de naciaj registaroj kaj gigantaj privataj entreprenoj kaj postulas jaran membrokotizon de po 12 000 usonaj dolaroj por UNL Developers Society kaj UNL Providers Society sur la plej malalta nivelo de la gamo laŭ ĉies vendo.