Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Fulma kolero

Grandaj litovaj bierfarejoj lastatempe transiris al produktado de pli fortaj bieroj, tradicie produktataj de etaj farejoj. La ŝanĝon kaŭzis i.a. altigitaj impostoj sur brando kaj tiaj alkoholaĵoj: por eviti altajn impostojn oni turnas sin pli kaj pli al fortaj bieroj.

Rezulte suferas etaj, tradiciaj bierfaristoj. Koleris Rimantas Cigas, produktisto de la plej forta biero en Litovio Zaibas (Fulmo): “Ni estis la unuaj, kiuj atentis pri konsumantoj kaj ekfaris fortan bieron. Tamen estas tre malfacile konkurenci kun grandaj kompanioj”.

Spertuloj opinias, ke malgraŭ la pretendoj de etaj faristoj pri trinkindeco de iliaj bieroj, la produktaĵoj de grandaj kompanioj estas pli bonkvalitaj. Parenteze, litova forta biero ne similas al la belga: bierfaristoj en Belgio multe eksperimentas kaj produktas alispecajn bierojn ol siaj kolegoj en Litovio, kie la konsumantoj povus toleri nek la guston nek la prezon de forta belga biero.

Laimius STRAZNICKAS/pg

Pli forta biero allogas tiujn, kiuj volas eviti altajn impostojn.